Se mi povus (Sylla CHAVES)

Enkomputiligis Don HARLOW

Se mi povus

de Sylla CHAVES

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5

Mi amas cin, kaj al ridet' radia
elverŝ' de cia bel' kaj cia jun',
donacus ĉion, kion lasis kun
ĉi brusto mia vivo tragedia.

Ja restis nure kor' seniluzia,
kaj mi fantom' de homo estas nun...
Eĉ koto ĉielarkas pro la sun',
do sunu ankaŭ ci sur brusto mia.

Ha! Se mi povus, kun flamanta koro,
al ci premiĝi per la brust' malsata
en la kulmin' de amo kaj amoro...

se povus esti cia ĉasta sin'
ĉiel' por mia am' malpermesata
mi kurus for, ĉar mi tro amas cin.