Du poemoj (Antero do QUENTAL)

Du poemoj

de Antero de QUENTAL

elportugaligis Sylla CHAVES

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 188


En Dia Mano
En Dia man', en Lia dekstra mano,
Finfine ekripozis mia kor'.
Kaj mi de l' mira Iluzi-altano
Malsuprenpaŝis malrapide for.

Simile al -- sur kapo de infano
Naiva -- bela kaj fruvelka flor',
Mi malkovriĝis de la tuta vano
De ideal', pasi', revita glor'.

Samkiel filo, kiun la patrino
Kunportas ĉe la varmo de la sino,
Dum en arbar', dezertoj pasas ŝi,

Samkiel li ridetas, sajne blinda,
Trankvile dormu, kor' liberiĝinta,
Eterne dormu en la man' de Di'.


Vaganta kavaliro
En sonĝo mi, vaganta kavaliro,
Tra kampoj, tra sunlandoj kaj malhel',
Serĉadas, ĉampion' de l' kor-deziro,
La miran landon de Feliĉ-kastel'.

Jam disĉifita pro la longa iro,
Mi preskaŭ svenas, marŝas per ŝancel',
Sed tiam ĝin ekvidas kun admiro
En tuta pompo kaj feeca bel'.

Mi forte frapas, krias sen hezito:
-- Mi estas la Vagul', la Forĵetito!
Malfermu vin, pordeg', al ĉi lament'!

Malfermas sin kun bru' la pord' el oro,
Sed, sola, mi ekvidas, kun doloro,
Nenion pli ol ombroj kaj silent'.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>