Nur kelkajn enkonukajn vortojn...

Nur kelkajn enkondukajn vortojn...

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 161-162



   Jam sufiĉe longe Brazilo estis fama en la mondo pro sia kafo kaj siaj papagoj, kvankam regas ankoraŭ ĉe multaj ia dubo pri la ĝusta rilato inter tiuj du simpatiaj produktoj de tiu simpatia landego: unuj asertas, ke el kafo nutras sin la tieaj papagoj, dum aliaj firme kredas, ke la papagoj prefere uzas la kafon por hejti siajn lokomotivojn. Nu, el tre fidinda fonto, ni povas malkaŝi, ke la sola vera interrilato inter kafo kaj papagoj estas ja ilia senrilateco. Sed tio ne gravas. Kio gravas, estas, ke la granda publiko, ebriigita de la aromo de la kafo kaj blindigita de la bunteco de la papagoj, tute preteratentis trian eminentan karakteron de tiu sudamerika ŝtatunio: la produktadon de perfektaj esperantistoj.

   Oni ne sufiĉe rimarkis, ke eble la solaj libroj verkitaj en pure zamenhofa lingvo aperis en Rio de Janeiro, La libro de l' Spiritoj, tradukita en 1946 de Akademiano L.C. Porto Carreiro Neto, kaj La Evangelio laŭ Spiritismo, tradukita en 1947 de sro Ismael Gomes Braga, ambaŭ el la franca lingvo, kio igas la aferon ankaŭ pli kurioza; ke la sola esperanta traduko el la sanskrita literaturo estas la Bhagavad-Ĝita, kiun sro F.V. Lorenz redonis verse en 1942; ke la sola originala versforma dramo iam verkita en nia lingvo estas tiu Ivan Vl, en kiu sro Geraido Mattos elmontris, jam en 1953, admirindan scenoarton kaj poeziolerton; fine ke la sola nacilingva akademio, kiu bonvolis elekti mem el la verkoj de siaj anoj la pecojn indajn je esperanta traduko, kaj kies prezidanto akceptis verki la enkondukon por tia kolekto, estas ja la Brazila, sub kies aŭspicioj aperis la "Antologio de Brazilaj Rakontoj", en 1953, reeldonita jam la sekvantan jaron, zorge de la Ministerio de Edukado.

   Jen kial ni decidis dediĉi parton de la kvina numero de nia revueto al la Brazila Esperantisteco, por agnoski kaj laŭdi la grandan penadon, per kiu niaj tieaj samideanoj disvastigis nian aferon en tiu malproksima kaj preskaŭ senlima terparto. Iliaj kontribuaĵoj estas iom gravtonaj; sed, kiel scias la spertintoj, la Brazilanoj estas vere malgajemaj nur tricent sesdek unu tagojn en la jaro: dum la kvar ceteraj, la Karnavalaj, floradas ŝercoj kaj humoraĵoj -- el kiu ni ankaŭ ĉerpis kelkajn specimenojn. Ke la tuto plaĉu al nia tutmonda legantaro kaj ne malplaĉu al niaj brazilaj amikoj, estas nia sincera deziro.

La Redakcio.

   P. S. -- Kiel ajn geografie miopa estas kutime nia redakcio, oni bonvolu kredi, ke, se ni aldonis tekstojn de sro Carlos Wappers kaj de Georgo E. Maura, ni faris tion nur pro la samkontinenteco: ni scias ja, ke respektive Buenos Aires kaj Colon situas ekster la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo, kaj solene ĵuras, ke ni ne havas eĉ la plej malgrandan intencon pri aneksado. En la nuna stato de la aferoj, oni ne povas esti tro singardema!



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>