Sangaj epokoj (Geraldo MATTOS)

Sangaj epokoj

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 180-183


I

Ho ve! ho katastrofo nekredinda,
Ke post dek kvin jarcentoj sub Jesuo
La katolika mondo estas blinda
Por tute senkondiĉa aminstruo!

Parolas sacerdotoj al vendalo:
Ni pagos la mortigon de la reĝo!
Vivantan, ni vin faros kardinalo;
Mortintan, vin sanktigos Sankta Seĝo...

Monaĥinejoj faris sin bordeloj
Kaj katedraloj artekspozicio...
En Romo kreskas la faritaj ŝteloj
Sub la ŝlosilo de la Eklezio...

Jesuo kompatinda kaj mizera,
Kokrita de la Sankta Eklezio!
Sin montris pli hontema kaj severa
La bakanala greka kolegio...

Por kio al turmentoj vi obeis
Kaj lasis vin krucumi de kreitoj,
Se viaj vortoj mutis kaj pereis
Sub egoismo, sub karnapetitoj?

Sed estas jam, ho Kristo, tempo puŝi
La homon abomenan al silento,
Ke la homaro jam ne povu fuŝi
La veron de la Nova Testamento!

II

Jam sataj de mensogoj kaj eraroj
De papo, episkopo kaj levido,
La homoj ne atentis pri tiaroj
Kaj turnis sin al pli kristana fido.

La tutan kontinenton jam trakuris
La vortoj de Lutero kaj Kalvino
Kaj ili ne divenis, nek mezuris
La povon de la nova disciplino!

La novan kredon pastroj ne refutis
Per solaj silogismoj skolastikaj:
La Reformiton krude persekutis
Perversaj sacerdotoj fanatikaj...

Kontraste, la novuloj sekvis Kriston:
Vundataj, al repago ne aspiris;
Murdataj, ne domaĝis la ekziston;
Mokataj, per insultoj ne rediris!

Simile al kristanoj fruepokaj,
En ĉiu tago preĝis reformitoj
En boskoj kaj kavernoj diverslokaj,
Per diotimaj kaj edifaj ritoj!

Sed ve! ilian fidon ne estimis
La pastroj jam senkredaj kaj koruptaj,
Kaj por oponi ilin Romo krimis
Per buŝoj sangavidaj kaj abruptaj...

III

Ni tamen ne parolu pri aferoj
Kaŝindaj pro ilia abomeno...
Sed ne! pri tiaj murdoj kaj suferoj
Ni ion ĉerpu el la longa ĉeno !

Instigis jam de longe sankta papo
Per cirkuleroj pri ekskomunikoj,
Ke l' reĝo franca per tre granda frapo
La povon venku de la malamikoj.

La reĝo havis tamen konscience
Pli da skrupuloj, ol la papo roma...
Sed la insisto igis lin potence
Aspiri al la masakrado homa.

En la Bartolomea festevento
Rompiĝis ĉiaj digoj de malamoj:
Murdita estis la novkreda gento
Per glavoj, per muskedoj kaj per flamoj...

Ni boru nun la dikan tempovandon
Kaj venu al la urbo sangavida.
Sed zorgu pri la paŝoj: vian plandon
Makulis jam la sango disverŝita!

Kaj tie... ne rigardu! Tigra pastro
Infanon sub pied' amas-detruas...
Sadisma laikulo post pilastro
Virinon mortigitan sekse ĝuas...

Patrino kompatinda petas larme
Indulgon por infano en la brakoj,
Sed katoliko aŭdas ŝin malvarme
Kaj ilin murdas per rapidaj hakoj.

Kaj la korteganinoj senhontemaj
Promenas tra la sango senskrupule
Kaj inter mokaj sakroj anatemaj
Rigardas al kadavroj larĝokule...

Ho ve! kvar tagojn daŭris la buĉado
De la senkulpaj reformitaj francoj:
En ĝi pereis tuta miriado
Sen juĝoj, sen apeloj, sen instancoj...

Ne pli da korpoj sur la tero putris
Post la sekiĝo de diluvinundo...
La propran Eternulon persekutis
Haladzoj leviĝintaj el la grundo !

Kaj poste, granda Dio! pastroj festis
La daton de la pekoj hekatombaj
Kaj per defilo procesia atestis
La ĝojon pro l' murditoj grandanombraj..

La propran ĝojon ili jam ne kaŝas
Post tiuj sangoplenaj epizodoj
Kaj ne devias, sed fiere paŝas
Sur la kadavroj apud eŝafodoj...

La katolikoj kantis kaj hozanis
Kaj al ĉielo flugis la animoj,
Dum la piedojn sur la grundo banis
La sango de multego da viktimoj...

IV

Sed kial la kuraĝaj kavaliroj
Sin ne defendis de la masakrado ?
Ho ve! tielaj buĉoj kaj deliroj
Surprize venkis ilin per la spado...

Ne nur surprizo, ankaŭ virto faris,
Ke ili en defendo ne insistu.
Ĉu la Savinto iam ne deklaris:
Al viaj malamiko; ne rezistu?

V

Eterna Dio, kien vi rifuĝis
Okaze de la buĉoj kaj insidoj,
Ke vi ne vidis? Tuta urbo ruĝis
En sango de senkulpaj viaj idoj...

Vin, Eternulo, nun la historio
Pri venĝo kaj repago petas juste,
Ĉar lasis la romana Eklezio
La tutan vian veron morti ruste!

La Eklezian juron tuj amendu
Kaj turnu sin al pastroj via dorso!
Kaj venĝu! Al la katolikoj sendu
La punon de la pento kaj rimorso!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>