El la rakonto "Harmonio" (Alfonso SCHMIDT)

El la rakonto "Harmonio"

de Alfonso SCHMIDT

elportugaligis Cedilha NETO

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 166-167


   -- Tamen... malgraŭ ĉio, kion la reprezentantoj de Dio diras kaj faras je profito de la Dieco, ni kredas al la Universala Konscio, kiu manifestiĝas de infuzorio ĝis stelo kaj decidas, ke rozo estu ruĝa kaj la miriadoj da mondoj rapidege dancu en sia eterna balo, por ke la Infinito ne ĥaosiĝu. Ni kredas al la Universala Evoluado: ni konstatas, ke la regnoj de la naturo interpenetriĝas, ke la materio iom post iom fariĝas gango, orfolieto, trunketo, folio, frukto, flugilo, fine konsciiĝas kaj ascendas tra la mondoj. La bufo, enamiĝinta al stelo, iam estos lumo de stelo; la vermo, kiu infektas la floron, nepre estos petalo de floro; la kruco, sur kiu agonias Kristo, estos Kristo.

   -- Ili ĉiuj estas idolanoj!, ekkriis la abato, embarasite.

   Kaj la vilaĝestro, ankoraŭ ne kontenta :

   -- Kiu punas la ŝtelistojn, decidas kverelojn, kolektas la dekonaĵon?

   -- Neniu. Ĉi tie, ĉiuj laboras por ĉiuj. Kio ekzistas, ĉio apartenas al la kolektivo. Ni estas tio, kio devus esti la tuta homaro: granda familio. Ĉio baziĝas sur libera elekto kaj reciproka kompreno...

   Tiel parolis Antelius:

   -- Nia religio, se ni ian havas, estas la Beleco. Ni apartenas al tiu grupo, kiu agnoskas por la homo la rajton esti iom pli ol argilo. Ni kulturas la Belecon, la solan realaĵon, ĉirkaŭ kiu la homa animo agitiĝas en filozofioj kaj religioj, sciencoj kaj sinoferoj. Nia mallarĝa vidado preskau blindiĝas antaŭ ties brilantaj facetoj kaj ne komprenas, ke la Beleco estas unika kaj nedividebla. Ĝin atingas nur tiu menso, kiu pro granda doloro aŭ ravanta aspirado jam sukcesis ŝvebi super la personeco.

   La filozofio diras, ke ĉio evoluas, sed ne klarigas, ke jen en la detalo, jen en la tutaĵo ni celas la Belecon; ke kun ĉiu tago la homaro fariĝas pli bela kaj tial pli saĝa, pli forta, pli pura; la religioj asertas, ke Dio estas ĉieĉeestanta, sed ne kompletigas la penson -- la Beleco estas ĉie; la scienco parolas pri la mikrokosmo, universo infinitezima, tabelo de Hermeso, sed ne eksplikas, ke stelo kaj akvoguto flamas en la sama lumo. En la animo de la teleskopo Kristo parolas! lam la mikroskopo estos fenestro nefermita al la Beleco. La Beleco estas unu sola, sed ĝiaj manifestiĝoj estas senlimaj. Ekzistas la Beleco Plenluno kaj la Beleco Kvaronluno; la Beleco Evidenta kaj la Beleco Vualita; la Beleco Evidenta estas komuna heredaĵo, ĉar ĝi reprezentas la sangon de la vivantoj kaj de la mortintoj. La Beleco Vualita estas senfina; ĝi estas ĉio pensonta kaj realigonta, ĉio ankoraŭ ne difinita, distingiĝonta de la senfino. Nokto estas pli grandioza ol tago. Kio estas trans la zenito ekstazigas nin! La Beleco, kiu elvidiĝas, estas kompleksa, sed ĝi simpliĝas laŭ sia evoluado ĝis kompletiĝo en la evidenta tutaĵo. La Suno ne ĉiam estis bela: ĉe la komenco ĝi estis nur arda Ĝis nun la helikoj ĝin sentas tia.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>