La du filinoj de la Reg^o Hassan (Humberto de CAMPOS)

La du filinoj de la Reĝo Hassan

de Humberto de CAMPOS

elportugaligis Wladmir SIMÄO el la libro En la ombro de l' Daktilujoj

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 172-174


   Kiam la unuan fojon la Araboj kunvenis por ĉesigi, daŭre restante sur la sama loko, sian tradicion de vaganta popolo, ili decidis elekti, ankaŭ, inter la viroj plej saĝaj, kiuj vagadis kune tra la dezertoj, unu, kiu taŭgus por esti ilia ĉefo. Fine, oni elektis la Ŝejkon Hassan, notinda, kiam juna, pro lia saĝeco. Li estis maljunulo, grandstatura, kun grizbarbo, kiu kovris lian tutan bruston, kaj ankoraŭ tiel fortika, ke li neniam vokis la junulojn el sia gento, kiam oni bezonis, en lia tendo, leonan felon.

   Hassan havis du filinojn, kiuj lin helpis laŭ la okazo kaj la neceso. Unu li nomis Malvera. La alian, Vera. Kvankam ili estis fratinoj, tamen unu estis tute malsimila al la alia. Malvera estis pli maljuna, kaj beleta. En sia vaganta vivado, ŝi ornamis sin ĉiuhore kaj neniam uzis refoje la saman mantelon el leoparda aŭ ŝafida felo. Vera ne estis malbela, sed nur malgaja, kaj severmiena. Kaj krome ŝi havis la malavantaĝon ne variigi siajn vestojn .

   Pro tio, ili ne ŝatis resti unu kun la alia. Kiam Vera alproksimiĝis, jen Malvera tuj foriris. Kaj ĉar ŝi estis pli alloga ol ŝia fratino, ĉi tiu, sekve, neniam sukcesis esti pli estimata de la viroj ol Malvera.

* * *

   La Araboj ĉiam estis popolo el poetoj. La kadenco de la kamela irado, aŭ de la kvieta paŝo de la beduena ĉevalo, donis al ili ritmon por la kanto. Kie estis karavano, tie nepre estis poetoj. Kie oni starigis tendon, jen tie oni aŭdis voĉon moduladan. Kaj la poetoj pasie enamiĝis al Malvera. Vane la alia alproksimiĝis al ili. Neniu el ili rimarkis ŝian seriozan belecon, ĉar Malvera ĉiam ŝajnis al ili pli bela ol Vera.

   Fariĝinte ĉefo de la tiama araba popolo, la unua zorgo de la Ŝejko Hassan konsistis en la solideco de la nomadaj triboj; tial li fondis la unuan urbon, por sekurigi la ordon kaj prestiĝon de sia popolo. Kaj li proklamis sin reĝo. Kaj li nomis siajn ministrojn, kaj li elektis siajn generalojn. Sekve de la kreskanta pligrandiĝo de la nacio, li fondis kortegon, el kiu li prenis emirojn, vezirojn kaj kadiojn, tiujn, kiuj devis juĝi juste aŭ estri la provincojn, kiuj etendiĝis sur la vasta dezerto kaj la marbordoj. Malvera estis tiu, kiu gvidadis ĉion, kaj ordonis ĉion en la palaco de la reĝo Hassan. Tial ke Vera estis morrigora kaj senpasia, ŝia patro, kiel ĉiuj guberniestroj post li, ne ŝatis aŭskulti ŝin. Malvera ne! Malvera estis viveca, kaj tiamaniere, ĉiuj ŝatis ŝin. Samkiel ĉiuj politikoj de la guberniestroj de la mondo, kiuj poste ekaperis, la politiko de la araba regno tiam fariĝis apartenaĵo, teksaĵo elprenita de ŝia cerbo kaj teksita per ŝiaj manoj.

* * *

   Inter la plej riĉaj guberniestroj de la apudmaraj provincoj, ekzistis unu, nomata Ahmad, kiu havis filinon -- Amina estis ŝia nomo -- kies beleco estis ekstraordinare rimarkinda. Sciiĝinte pri ŝia beleco kaj riĉeco, Mahmud ĉefgardisto de la reĝo Hassan, konigis al ŝi, pere de iu sklavino, sian aman ĵurpromeson. Samtempe, la princo Mansur, posedanto de oazoj de Al-Kanfa, faris la saman ĵurpromeson. En la reĝa palaco, li estis amiko de Vera. Mahmud, amiko de Malvera. Kaj Mahmud konkeris la koron de la princino Amina, ĉar pri amaferoj Malvera ja estas pli sperta ol Vera.

* * *

   En tiu tempo la araba regno, regata de la saĝeco de Hassan, kiu ĉiam petis helpon de la lerteco de sia pli maljuna filino, jam etendiĝis ĉirkaue de la tuta duoninsulo, tra la montoj kaj valoj, marbordoj kaj dezertoj. La aliancaj aŭ pacaj traktatoj estis redaktitaj de Malvera, kaj finiĝis, ĉiam, per la anekso al lia bienaro de la najbaraj bienaroj. Tiam, tiutempe, la granda monarko ekpripensis, kiamaniere li postlasu al siaj posteuloj raporton pri sia tuta agado, kaj la historion de sia popolo. Lia ekstrema maljuneco anoncis la nepran proksiman morton. Do, la reĝo Hassan venigis du vezirojn, kiuj sciis skribi la araban lingvon, kaj diris:

   -- Mi petas al vi skribi sur papiruson, por ke estontaj homoj sciiĝu, kiel komenciĝis la araba nacio, kaj kiamaniere ekaperis la unua urbo sur la dezerto. Mi ne havas forton por rakonti al vi ĉiujn okazintaĵojn. Tamen. miaj du filinoj konas ilin kaj rakontos al vi ĉiujn sukcesojn, kiuj konsistigas la historion de la regno.

   -- Al kiu el ili ni devas peti informojn, via Moŝto? -- demandis la unuaj historiistoj. -- Ĉu al Vera aŭ al Malvera?

   -- Elektu, vi mem, laŭvole -- respondis la reĝo Hassan.

   Kaj li mortis.

* * *

   Vera, alkutimigita vidi sin preterlasita de sia fratino, decidis konkeri la lokon por doni informon al la historiistoj.

   Por atingi tion, ŝi survestis la plej imponan kaj pompan mantelon, kiu ekzistis en la palaco, ŝminkis al si la vizaĝon, tute kiel Malvera, kaj direktis sin al la salono, kie sin serĉus la veziroj. Malvera, siavice, elektis la plej simplan veston, kiun ŝia fratino forlasis, ĉar ŝi estis certa, ke tiaj severaj viroj elektus preferinde, por tiel gravaj informopetoj, tiun, kiu estas pli diskrete kaj modeste vestita, kaj ŝi sidiĝis flanke de sia fratino. Kun riverencoj alvenis la veziroj. Ili iomete inter si parolis mallaŭte. Poste, ili sin direktis al tiu, kiu estis diskrete vestita, kaj petis al ŝi rakonti la historion de la araba popolo. Tiu estis Malvera.

* * *

   De tiam venas la kutimo: kiam la historiistoj verkas historion de la popoloj, ili sin turnas al Malvera, kredante, ke ĝi estas Vera.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>