Ferenc Szilagyi: KOKO KRIAS JAM! Originala novelaro. Belliteratura eldon-serio. Eldonis: J. Régulo, La Laguna, Kanariaj insuloj 1955, Formato 22 x 16. Pg 232. |
Ferenc Szilagyi elformiĝis sur la Budopesta Parnoso kulerante mirindan lingvan nektaron el la sorĉista kaldrono de alĥemiistoj Baghy kaj Kalacsay. Sendube estis feliĉo sorbsuĉi tiun aroman lingvan eliksiron, sed estis malfacile gajni la spronojn de originala verkisto sub la platiga ombro de la du majstroj. Tamen la riĉa talento kaj profunda persona kulturo de Szilagyi elbatalis por li la lumrondon inter niaj ĉepintaj literaturistoj. Hodiaŭ estas jam akre elkonturita lia verkista profilo kaj preskaŭ elmezuritaj liaj literaturaj atingoj.
La nova libro, kvazaŭ multkolora ventumilo en la dis-ripa aranĝo, prezentas novelojn kaj skizojn, kiuj kvankam ofte pezkaratoj, tamen ne aldonas multajn novajn trajtojn al la fizionomio de prozisto Szilagyi. Ankau ĉi tie li estas glitparola kaj orelkatena rakontanto kun nur pinĉprenoj da priskribaj detaloj, tre lerte dismetitaj tra la pritema mozaiko. Liaj frazoj svarmas en vigla ritmo, iliaj tuberoj estas skrupule forfajlitaj, sub brillakaj skvamoj de sonoraj vortoj insidas originalaj pripensoj. Kun majstra trafcerto Szilagyi elŝeligas el la vortokrusto ĝian sencan juvelon, elcizelante tiel unu el la plej rafinitaj esperantaj stiloj. Ofte li elrivalas la nivelon de la klasika stil-travideblo de Waringhien. Sed lian frazon ne trasangas homecaj emocioj de Baghy, en ili ne torentas malbridebla vervo, kiel tiu el la turba viglo de Rossetti.
Ĉe Szilagyi ĉio estas perfekte balancita, la vorto, la ritmo, la penso. Lia reliefo ne rifuĝas en profundajn entranĉojn, li evitemas la erupciojn de paroksismo elene, sur la vortojn li selas obtuzigan sordinon kaj ec tra apokalipsaj tumultoj li nur trapantoflos molpaŝe. Szilagyi ne permesas al la pasio kuntreni lin sur la ondokreston de eventoj, li preferas lumturan ĉambreton por observi kaj prinoti la uraganon, ne esplorante ĝiajn metereologiajn kaŭzojn.
Siajn rolulojn Szilagyi ne ĉasas en la brila amfiteatro de mondo, li kutime malkovras ilin en la krepuskaj, forgesitaj niĉoj -- ie ĉe la vivmarĝeno. Intence, kvazaŭ filma aparato, li mallarĝigas sian pupilon por fiksrigardi nur tiun eron de ilia estaĵo, kiu estos aktuala por la zorge elektita cirkonstanco. Ŝajne la denaske hermeta memo subkonscios, ke la psikologia esploro estos malebla sen la memanalizo kaj tial li ne ligas placente siajn heroojn al si por infuzi en ilin la vivon de sia interno. Szilagyi ne sekcas konsciencon, kiam, fendiĝonte sub la vipo de internaj konfliktoj kaj ekstera nepro, ĝi submetos dornan kapkusenon en nian liton. Disŝancelita moralo ne altiras penetron de lia primedito, liaj roluloj ne forbrulas en deliro de pasioj aŭ spasmo de pekemo, li emas turni la rigardon for de la spirita negliĝo, tra kiu elradias komplikiteco de animo, superbolo de cerbo kaj broga fermentado de sango.
Szilagyi ne suferas pro ideologia skorbuto, li ekstaris flanke de la ŝnurringo, kie, sangŝpruce, interpugnas la postnuno kontraŭ la nuno, kaj la nuno kontraŭ la ĵuso. Sian plumon li ne trempas en narkotan parfuman de virina hararo, li ne fosserĉas en la cindro de ekscesaj pasioj, lin ne tentas genealogia linio de junulina nazo. Estas tio filozofia trankvilo de la homo, kies nobla kaj kompatema koro elpesis por si la: valoron de ĉiuj aĵoj kaj kiu, stumblinte sur la vivsperto, alkliniĝis en la determinisman fatalemon.
Kiel humoristo Szilagyi ne enpremas kruele la tranĉan klingon de ironio por vundi, li ne enprofundiĝas en homajn erarojn kiel hunda nazo en malodoron. Ĉi tie ne abundas distondra, Homera rido de Schwartz kiu per nia absurdemo ŝarĝas siajn krakraketajn paradoksojn kaj kiel somera suno elperfidas ĉiun lentugon sur la karaktero de la viktimo. Humoro de Szilagyi estas bonkora prirideto de avo pro petolaj kulpoj de la nepo, ĝi estas senmalica kurba spegulo, distordanta trajtojn de ĉiu kaj ĉio nur por amuzi kaj atentigi. Tial lia humoro kreas la agordon de printempa siestado, kiam, sub la disfunga sunombrelo, oni sentas sin forizolita de la ekstera monda kaj la pulsanta vivo ĉirkaŭronde ŝajnas nur sensenca karuselo.
Szilagyi estas originala kiel verkisto, neordinare harmania kiel homo, abunde riĉa kiel artisto. Li ne toleras korseton de laŭmodaj literaturaj tendencoj. Tial ne strange, ke jen li ŝajnas romantikulo en realismo jen realisto en romantiko, jen naturalisto en kronikado de okazaĵoj. Sed tra ĉio li restas profunde etika pensulo, infektita de idealisma optimismo. Kaj -- laŭ mi -- tio estas lia plej valora kvalito.
Kaj tamen malgraŭ tiu optimisma meĉeto, lia paletro estas iel griztona, subinspirante mildan melankolion. Mi ne konas Szilagyi kiel homon kaj tial mi ne povas deĉifri lian personan enigmon. Sed mi scias, ke, malproksime de li, sub la mistera susuro de aplombaj poploj, muskaj herbejoj elsunas molan verdon. Tie cejano kaj papavo fajrerante brodas la rideton de naturo en ortritikan kanvason. Tra frap-frapa gutkanto de pluvo ploras violono kaj en neĝisfundebla sopiro fendas hungaran venton, hungaran ebenon. Io estas perdita tie. Perdita nerevokeble. Restis nur nostalgio kaj nekvietigebla prisoifo!
La unuarangan veston kaj tipografion prizorgis J. Régulo. Per senhalta "Stafeto" li submetis larĝajn flugilojn al nia literaturo. Ni konsciu tion kaj sincere lin estimu!
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>