Kompato kaj justeco (GUERRA JUNQUEIRO)

Kompato kaj justeco

de GUERRA JUNQUEIRO

elportugaligis Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 175-176


   Abilio Manuel GUERRA JUNQUEIRO (1850-1923) estas poeto portugala, kies vervon direktis ĉefe du diferencaj temoj: lirikaj tendencoj por ia milda kaj dolĉa sentemeco kaj intensa inklino al ekstremaj satiroj kontraŭ la pastroj kaj la monarkio. Oni preskaŭ ne kredas, ke la verkinto de la mildaj poemoj "La Simplaj" kaj "Preĝo al la Lumo" same verkis multe da revoluciaj kaj atakaj pamfletoj en poezio kiel "Malamo" kaj "Finis Patriae". Ĝuste pro tio, spite de lia artisma talento, li ne formis skolon kaj trovis nenian imitanton.


Kompato kaj justeco

Al horizonto venis mateno el skarlato.
Judas, jam tute sola, ekiris sur la strato,
Kun rapideco paŝis, terure kaj timinde,
Kiele hom' vojanta al nepra fino blinde
Pro penso, pro ideo heroa kaj fiera.
Subite li ekhaltis. Figujo vojbordera
La larĝan nigran ombron al grundo treme sendis.
Judas el la talio la ŝnuron disetendis,
Grimpinte, ĝin alligis al branĉo tre giganta
Kaj volvis sian kolon. Rebrio diamanta
Al li la okulparon ĉirkaŭas en sieĝo,
Senŝanĝan kiel sorto kaj rektan kiel leĝo.

Sed eĥis tra la nigro de l' vasta firmamento
La voĉo superbela de Kristo en turmento
Kaj diris:

        Perfidinto, mi tute vin pardonas;
Krom mia turmentisto, en vi mi fraton konas!
Vi fiksis min sur kruco: ne gravas jam, kuraĝon!
Rapide mi forgesas faritan malbonaĵon.
Mi sentas eĉ, konstatu, plezuron en ofero.
Ne havu do rimorson pro mia korpsufero:
Ĉi kruelegaj batoj, ĉi krudaj mortangoroj,
Por mi la vundoj estas nur sama-kvantaj floroj.

Al montoj kalvariaj Judas rigardis rekte
Kaj sin levinte vire, fiere, strangaspekte,
Parolis:

        Kompatemon de vi mi ne akceptas.
Bonuloj la justecon en la pardon' konceptas:
Justulo ne pardonas. Justeco estas fera.
Mi agis per fiaĵo hontega kaj mizera:
Mi vendis vin al judoj, krucumis vin sen pio.
Nu bone, kvankam estas mi monstro kaj vi Dio,
Vi vidos, kiel estas ĉi monstro, ho Mesi'!
Potenca pli ol Dio kaj justa pli ol vi.
Ol vian kompatemon humanan kaj sen fin'
La devon mi preferas.
                Kaj li pendigis sin.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>