Kristanismo (Geraldo MATTOS)

Kristanismo

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 183


La saĝaj vortoj de la sankta libro
De Kristo krucumita sur Golgota
Vastiĝis en la urbo monddespota,
Banata de la kapricema Tibro.

Jam pasis la martira brava vibro
Kaj velkis jam la kredo sacerdota;
En kristanismon la fervor' bigota
Rapide trudas sin sen ia kribro...

Fininte la progresan roman fazon
Kaj renversinte l' imperian bazon
Per la starigo de la papidolo,

Eliris la kristanoj el sapeoj
Kaj al la mondo montris por trofeoj
Kadavron putriĝintan de popolo...


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>