La legantoj skribas

La legantoj skribas

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 197-198


Fabelfinaĵoj proponataj.

   Estimata Sinjoro!

   Sur la 2a numero (p 64), vi invitas al propono de finaĵaj formuloj por Esp-aj infanfabeloj. Mi elpensis tri. Jen ili ordigitaj laŭ prefero:

A. "Ke la fabelo plej certe veras,
ne dubas tiu, kiu ĝin kredas."
B. "Se vi ŝatis la rakonton,
al alia ĝin rakontu."
C. "Kaj, trafita mia celo,
jen finiĝis la fabelo."

   Tamen finaĵoj vere verdulaj devus stili proksimume jene: "Post tiam ili kontaktis la tutan mondon, interŝanĝante pm-ojn kaj i. pk-ojn" aŭ eble: "Fidoplene ili atendis mondan pacon kaj interkomprenon"! Ĉu ne?

Bondezirojn kaj
afablan saluton de
Carlos Wappers.


Pri difinoj

   Same kiel komparo, ankaŭ difinoj nur tre malofte atingas eĉ nur la komencan gradon de perfekteco. La plej bonaj inter ili estas ankoraŭ iom blindaj, aŭ duonsurdaj. Aŭ ili lamas. Aŭ ili havas ĉiujn difektojn kune.

   Ilustranta ekzemplo pri la supra aksiomo troviĝas en la tria numero de tiu ĉi revuo (p. 88), kie William Auld prezentas du difinojn responde al "Kio estas Poezio?" En sia lakoneco nek unu nek la alia povas komuniki al ni eĈ nur proksimuman ideon pri kio estas poezio. Jen la unua :

"Poezio estas la plej taŭgaj vortoj
plej taŭge aranĝitaj" (S.T. Coleridge.)

   Nu, survoje al la viandbutiko de mia kvartalo, mi verkis konforme al la recepto la sekvantan poeziaĵon, kiun mi deklamis, kiel decas, al la buĉistkomizo:

"Mi deziras aĉeti ducentgraman
bifstekon tranĉitan el la lumbaĵo
de ĉevalido freŝdate buĉita."

   Ĉu ne ĉiu el la elektitaj vortoj estas plej taŭga? Ĉu la vortordo ne plej sagace aranĝita ? Kaj tamen... iel mi havas la impreson, ke tio ne estas poezio. Ĉio rajtigas min supozi, ke ankaŭ la buĉistkomizo pensis same. Se, entute, li pensis.

   La dua difino tekstas:

"Poezio estas lingvaĵo ŝarĝita ĝis
la plejebla grado je signifo."

   Tion asertis iu E. Pound. Sed ankaŭ tio estas herezaĵo. Jen, porpruve, ĉerpita el PETERSON INTERNATIONAL CODE (3-a eldono), unu verslinio bakita glufidele laŭ la priarta koncepto de tiu dekretanta Pound -- kaj admiru, preterpase, la ritmon, sonorecon kaj... elvokivecon:

"GALTE CURDA BSIAL MERDA".

   Kaj tio signifas, en la Petersona kodlingvo:

Ni konservas la valorpaperojn
konforme al viaj instrukcioj / la
kondiĉoj de l' merkato estas
kontentigaj / bonvolu telegrafi /
ĉe kiu ni deponu la garantion."

   Montru al mi en alia lingvaĵo kvar vortojn pli ricajn je signifo! Kaj tamen, laŭ mia sento, tio ne estas poezio. Por mia persona kaj privata uzo mi kunflikis ĉi tiun formulon, kiun mi rekomendas al vi:

Bona poezio estas tiu, kiu
malgraŭ ritmoj kaj rimoj konservas
la ĉarmon de bona prozo."

   Sed nun ne demandu min, kio estas bona prozo! Ĉar, pripensinte, mi kredas, ke plej saĝe estas ne tro kovadi super difinoj. El ili povas naskiĝi ne nur konstruaj sed ankaŭ detruaj fortoj. Ĉu ĝisfunda, kompleta difino de Dio ne estus Difino?

Kobolde via,
Raymond Schwartz.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>