Agordo (Geraldo MATTOS)

Agordo

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 162-165

  Plurfoje, kiam nuboj pluvaspektaj
testudas kun la premo karnoŝira
de sendifinaj sentoj tedinfektaj,
singultas mia kor'.

  La homoj diros: pufa romantiko
de bardo vagabonda kaj delira,
ĉar por ridindaj temoj de liriko
jam pasis la furor'.

  Sed ili vivas en mizera surdo
por la naturo ofte multodira
kaj ĝian larmon juĝas nur absurdo
de stulta trobador'.

  En mia brusto treme vibras kordo
de muzikilo verve kantaspira
kaj ĝin naturo trovas en agordo
por rido kaj por plor'.

  Poetoj amasigas en poemoj
la buŝon de la vento amospira,
la vivon de la putriĝantaj semoj,
la sekson de la flor'.

  Se kantas la naturo, ridoj dancas
en la poeta voĉo panegira;
se larmas la naturo, akre lancas
poeton la dolor'.

  Pro tio, kiam nuboj pluvaspektaj
testudas kun la premo karnoŝira
de sendifinaj sentoj tedinfektaj,
singultas mia kor'.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>