La nokto frostas... la siblemaj ventoj Vortice bajaderas en orkestro Kaj fajfas tra la fendoj de fenestro La kanton de glacioj kaj lamentoj... Sur la tegolaj klavoj de tegmentoj Tedigan valson ludas la tempesto... Kaj paŝoj nun... al varma mia nesto Trapelas junulinon la torentoj... Ne hontu trinki revarmigan grogon, Nudigi el la vestoj vian logon Kaj cedi al volupta pekoĝuo... Nin tegu kune varmaj litogarnoj Kaj nin ne tuŝos, karnoj apud karnoj, La noktogelo kaj la vivenuo... |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>