Migrobirdoj (Geraldo MATTOS)

Migrobirdoj

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 162-165

En la printempo migrobirdoj venas
Sen timo jam al frostoj kaj tempestoj
Kaj la naturo per gastamaj gestoj
Al amo kaj feliĉo ilin trenas.

De vivo kaj de moviĝemo plenas
Voluptaj branĉoj kurbaj sub la nestoj
Kaj el la vivodonaj terintestoj
Gracilaj floroj ĝermas kaj festenas.

Mi same serĉis ŝian korpan ĉarmon
Kaj ŝi en mia brusto donis varmon
Al la ŝrumpinta kaj mortinta koro!

Sed ve! la vintro... ŝi kaj ili fuĝis...
Sed al nenia lando mi rifuĝis,
Ĉar ĉie min turmentus la memoro!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>