Skeptikismo (Geraldo MATTOS)

Skeptikismo

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 162-165

De tuta eterneco homon tentas
Deliro al la trovo de la vero
Kaj spite de miljara konsidero
Pri ĝi la homa gento ne konsentas...

En ĝia serĉo homoj ne atentas
Pri fremdaj opinio kaj libero:
Per brulo, per torturo, per karcero
Fieraj obstinuloj argumentas...

Ĉar vero trudas zorgon konkurencan
Kaj multe da rezultoj tre perversaj,
Observu jenan normon providencan:

La veroj estas multaj kaj diversaj;
Ni semu do la kredon unusencan
De amo kaj estimo universaj!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>