Venĝo (Geraldo MATTOS)

Venĝo

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 162-165

Dum en la katedralo diras meson
Malriĉa sacerdoto diotima,
Mi penas de fraŭlino belanima,
Sed pli belkarna, akiri kisadreson...

De tiam mi esperis la kareson
Dimanĉan, ĝis la pastro punesprima
Riproĉis min: Pro ĉi ofendo krima
Jesuo punos vian ameksceson!

Mi mokis tion per ridado vanta,
Sed iam pro la vortoj de ermito
Monaĥinigis ŝin fervoro sankta...

La Eternulo venĝis: en medito,
Mi vidas ĉe altaro ŝin kisanta
La palan bildon de la Krucumito!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>