Voĉo de la maro (Geraldo MATTOS)

Voĉo de la maro

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 162-165

Simile al rimorso, eterne sieĝanta
Animon de krimulo per nigra pentofaro,
Tiele min obsedis la voĉo de la maro
En ĝia lamentado obstina kaj konstanta.

En kontinua ĝemo, en kontinua knaro,
Baraktis de la maro la vasta kor' giganta.
Proksime, jam tedita de la torturo kanta,
Mi volis la konsolon de dormo kaj sonĝaro.

Subite... ĉu fantomo? ĉu mia propra mio?
Mi sentis vaporecan parolon kaj susuron:
-- Poeto, ne blasfemu pri nia elegio!

Silentu!... vi perceptas tra niaj plaŭdaj tonoj
La lastan aman kison, la lastan aman ĵuron
De tiuj, kies koroj pereis en la dronoj...


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>