La mutirono (Erika LINZ)

La mutirono

de Erika LINZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 176-179


   Foje, kiam ni vivis ĉi tie nur de mallonga tempo, venis iun vesperon nia najbaro Josefo kaj vokis supren al nia kabano : "Aleksandro! Morgaŭ estos mutirono ĉe mi. Mi petas, ke vi ankaŭ venu. Ni dehakos arbaron." Estis granda honoro por ni, la eksterlandanoj, ke li invitis ankaŭ nin. Tion ni bone sciis. Kaj tiu ĉi honoro estis des pli granda, ĉar la invitanto tute ne estis iu ajn indiĝeno. Ne, kvankam liaj vestoj estis terure disŝiritaj kaj malpuraj, li estis la rica kaj influhava Josefo, la dezirata kaj timata kuracisto kaj sorĉisto de nia regiono. Tial ni promesis tuj, ke ni venos.

   Mutirono (mutirao) estas tre bela kutimo de la "Kabokloj", la ĉi-tieaj indiĝenoj: kiam unu el ili deziras ekzemple senarbarigi speciale grandan terpecon, aŭ se lia kabano rompiĝis kaj li tial bezonas rapide novan, li iras al tiom da najbaroj, kiom li bezonas, por plenumi la laborcn en unu tago kaj petas ilian helpon. El ĉiu domo venas minimume unu, plej ofte pluraj helpantoj, ofte eĉ de tre malproksime. Oni kunprenas la propran laborilon necesan por la farota laboro kaj laboras tiun unu tagon, ne postulante salajron. La invitinto donas sole la manĝaĵojn dum tiu tago kaj antaŭ ĉio multe da brando. kaj vespere estas balo en lia domo, post kiam la arbaro estas dehakita aŭ la kabano finkonstruita.

   Ankaŭ virinoj venas al mutirono, por ke ili helpu prepari la manĝaĵojn por tiom da personoj kaj plej ofte kunvenas ankaŭ multaj infanoj.

   Do la venantan tagon, kiam iom heliĝis, ni iris; Aleksandro kaj Harro kun siaj foisoj (1) kaj hakiloj Jam ĉeestis aliaj kaj baldaŭ poste la maljuna domestro gvidis ĉiujn al la forhakota arbaropeco kaj ĉiuj komencis ataki ĝin. Estis monteto. 11i komencis unu apud la alia en la valo kaj baldaŭ ekestis gaja konkurado, kiu el iIi atingos unua la supron. Kun lautaj ĝojkrioj la laboro progresis.

   Dume ankaŭ ni virinoj laboris diligente kiel la formikoj. Por nutri tiujn proksimume 60 personojn, unu porko kaj tri anasoj estis kondamnitaj al morto. Nun ni partigis kaj senostigis la viandon, sidante sur la tero ĉirkaŭ la granda ligna ujo. La grizhara, ege malpura dommastrino staris ĉe la forno kaj turnis grandegan lignan kirlilon en la kupra pato (diametro 1,20 m.), kiun oni uzas kutime sole por rosti la maniokogrion; sed hodiaŭ ĝi entenas la boligotan viandon. Du el ŝiaj nepoj sidas antaŭ la malfermita fajrotruo kaj enŝovas, unu post la alia, la arbotrunkojn kiuj kuŝas diagonale tra la tuta kuirejo sur la tero (plankon tiuj kabanoj ja ne havas!). Apude, sur la ordinara forno, bolas la du naciaj manĝaĵoj: rizo kaj fazeoloj en du ladaj ujoj, en kiuj oni vendas ĉi-lande la grason po 18 kilogramoj.

   Ankaŭ tiun fajron infanoj nutras per arbotrunkoj. Unu el la domfilinoj envenas kun korbo plenigita per la bongustaj ignamoj, kaj ĉiuj, kiuj havas tempon, helpas senŝeligi ilin. Du knaboj faras ie en la kuireio per kelkaj ŝtonoj trian helpfornon, sur kiu baldaŭ bonodoras en tria graso-ujo la ignamosupo. La ne tro granda kuirejo estas plenplena. Nur maifacile oni trovas lokon inter la multaj virinoj kaj la arbotrunkoj kuŝantaj sur la tero. Tamen premiĝas inter ni ankaŭ pluraj hundoj, katoj kaj kokinoj, iam kaj iam ankaŭ ŝtelema porko. Jus la "Dona Palmira" donis al mi grandan kukurboŝelon plenigitan per ajlokapoj, por ke mi senŝeligu ilin. Ili estas la spico por la fazeoloj. Mi sidiĝas kun ĝi sur ŝtono antaŭ la domo, plej eble evitante la naŭzantan, malbonodorantan marĉon, kiu ĉirkaŭas ĉiun indiĝenkabanon.

   Ni ĉiuj laboris kiel eble plej rapide, ĉar jam je la deka estas la kutima horo por la "almoso", la ĉefmanĝaĵo de la tago. Nun la tuta inaro pretigas sin por porti manĝaĵojn kaj manĝilojn al la laborantaj viroj. Ĉiuj parencinoj estis kunportintaj telerojn ktp, por kompletigi la provizon de la dommastrino. Estis bela bildo, kiam la virinoj iris tiel tra la paŝtejo kaj la malalta arbaro. Ĉiuj surhavis festajn vestojn de okulfrapantaj koloroj. Tre lerte ili portis sur la kapoj, sen helpo de la manoj, la grandajn ujojn kun la manĝaĵoj kaj la bambuo-korbojn kun la teleroj, starantajn sur la multoble falditaj tukoj. Ili faras tion tiel lerte, ke la korboj ŝajnas kungluataj kun iliaj kapoj. Vigle ili turnas la vizaĝojn jen antaŭen jen al la najbarino, kun kiu ili babilas. Mi estis la ununura, kiu tenis la korbon per la manoj sur mia kapo.

   Kiam ni alvenis, Josefo faris el siaj manoj kvazaŭ funelon, kaj kriis plurfoje laŭtege super la tuta mondo "al-mo-so". Per laŭta voĉo ĉiu, kiu aŭdis lin, transdonis la sciigon al la najbaro. Iom post iom ili alvenis, unu post la alia por manĝi. La domestro distribuis brandon per granda glaso, bedaŭrinde ankaŭ al ĉiuj infanoj.

   Ni virinoj sidis flanke, atendantaj. Neniam indiĝenino manĝas kune kun fremda viro, apenaŭ kun sia edzo. Eĉ ĉe bienegposedantoj mi trovis tiun kutimon strangan por Eŭropanoj: unue manĝas sole la viroj, kaj poste la virinoj aparte. Tial ni ankaŭ hodiaŭ ricevis nian manĝon poste, reveninte en la kabanon. Por Eŭropanino ne estis tre facile ĝui tiun manĝaĵojn, post kiam ŝi vidis ilian preparadon. Kaj estis ankaŭ iom malforta kuraĝigilo, ke ŝia telero estis antaŭe lavata en rivereto, kiam ŝi sciis, ke iom almonte en tiu rivereto estas la plej ŝatata kaj vizitata banloko de la multaj porkoj de la familio.

   Tuj post la tagmanĝo rekomenciĝis la laboro, same ekstere en la arbaro kiel interne en la domo. Tie estis nun necese pisti la rizon por la vespermanĝo. Tre primitive la indiĝenoj forigas la pajloŝelon, kiu ĉirkaŭas ĉiun rizograjnon, batante la grajnojn en granda ligna pistujo per granda ankaŭ ligna pistilo. Peza, laciga laboro! Dum du horoj oni aŭdis senĉese la ritman batadon de du pistiloj, kiel en la Alpaj vilaĝoj la draŝadon per draŝiloj. Per grandaj kribriloj el bambuo-plektaĵo, oni apartigas poste la grajnojn disde la forbatitaj ŝeloj. Tiu rizo havas ankoraŭ la tiel nomatan arĝentan haŭteton, kiujn la senŝeligmaŝinoj forigas kun la ekstera ŝelo kaj kun ĝi ankaŭ multajn nutrosubstancojn. Tial la mane pistita rizo estas multe pli nutra, ol la maŝine senŝeligita, kaj laŭ mia gusto ankaŭ pli bongusta...

   Dume, aliaj rikoltis amason da sukerkanoj kaj kurigis ilin inter la du lignaj ruloj, kiujn rondiranta ĉevalo movas per simplega mekanismo unu kontraŭ la alia. Kiel rivereto, malsuprenfluas la bongusta suko en la lignan ujon. Per tiu suko preskaŭ sen akvo la indiĝenoj preparas la kafon, kiun ili ankaŭ mem plantas. Multajn litrojn da kafo ni portas poste al la soifantaj viroj, kaj kelkajn kukurbo-ŝelojn plenigitajn per "farinja de miljo", maizofaruno rostita per speciala procedo, kaj manĝata per kulero kune kun la kafo.

   Dum la sunsubiro envenas la laborinta viraro kaj plenigas nun la tutan kabanon. Oni vespermanĝas, sidante sur la tero ĉie, kie oni trovas lokon; kaj poste venas la balo, la granda ĝojo de la junularo. Sed jen alia kutimo fremda por Eŭropano: dancas sole viroj kun viroj kaj virinoj kun virinoj kaj eĉ ne samtempe. Kuna danco de diversseksuloj ŝajnas neeble maldeca. Nur dum geedzaj festoj tio estas permesata, sed ankaŭ tiam preskaŭ sole gefianĉoj dancas kune. La strange monotonan dancmuzikon ili faras per tre simplaj kordinstrumentoj kaj tamburetoj . Temas pl i ĝuste pri ritmo, ol pri muziko. Malgraŭ la tre malgranda spaco, kiun donas la malvasta kabano, ĉiui estas gajaj kaj feliĉaj kaj daŭrigas la dancon dum la tuta nokto. Tiel finigas tiu ĉi tago de bela najbara interhelpado.


Piednoto

(1) Foiso = mallonga, tre forta falĉileto kun longo tenilo, per kiu oni forhakas arbustojn kaj lianojn.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>