Vendita fianĉino, la plej populara bonhumora ĉeĥa opero de Bedrich Smetana, famiĝis tra la tuta mondo. Ĝi estis ankaŭ la unua opero, kiu -- almenaŭ en la plej gravaj scenoj kaj arioj -- estis esperantigita kaj elsendata per la radio de la Verda Stacio en Brno 1935 kaj 1937; poste, en nova traduko, de la Verda Stacio en Praha 1950.
Nun ni prezentas al niaj legantoj la scenon el la tria akto, en kiu Marinjo eksciis el skriba kontrakto, ke ŝia Jan ŝin vendis por 300 florenoj al "filo de Miĥa". Ŝi ne scias, ke li mem estas filo de Miĥa kaj ke li volis per sia ruza ŝerco elmanovri la insidojn de la svatisto Kecal. Tial ŝi sentas sin trompita kaj ofendita. La geamantoj disiras en kolero.
Marinjo (sola): |
Aĥ, la dolor' en mia kor', la bedaŭrinda fakto! Kaj tamen mi ĝin ne kredas, eĉ malgraŭ la kontrakto! Li eble eĉ ne scias ĝin, ne havas eĉ supozon! Aŭ, en ĉi tiu malesper', malesper', al mi montru sin la ver'! La ĉarma rev', la rev' de l' am', ekfloris esperplena... Ĝi estis por dolora kor' lumanta stel' serena. Aĥ, rozan vivon kun amat' elsonĝis mia koro... Subite venis uragan', kaj velkis roza floro. Ho, ne, ne eblas tia tromp', ne, ne, ne, ne, ne! Ho ne, ne eblas tia tromp', la doloriga sperto ! Priplori devus tuta mond' la amon en la ĉerko. La ĉarma rev', la rev' de l' am', ĝi estis por dolora kor' lumanta stel' serena. La ĉarma rev', la rev', de l' am'... |
Jano (alkuras): |
Marinjo kara, aĥ mia Stel', vi stelo el ĉielo! Nu do! Bonstatas la afer'? Ĉu estas ja espero? |
Marinjo |
Aĥ vi, ĵus perfidis min, vi min malnoble ofendis! Vi la honeston ĵetis for, mian amon vi vendis! Nun diru: Veron legis mi? Aŭ jes, aŭ ne! Nur ĝin! Ne pli! |
Jano | Permesu, mi klarigos ĝin... |
Marinjo |
Min interesas unu vort': ĉu ver' sur la papero? |
Jano | Do sciu: Vero, vero, vero! |
Marinjo |
Iru do for, por ĉiam for, kaj jam pri mi forgesu. |
Jano |
Sed lasu, ke mi ĝuste nun vin kisu kaj karesu. |
Marinjo |
Ah, mortis mia granda am' kaj mi... mi edzeprenos Vaskon! |
Jano (ridas) |
Hahaha, aĥ tiel, tiel, hahaha, aĥ jen suferus mi la plej gajan fiaskon! |
Marinjo | Jen! Vi ankoraŭ ridas eĉ? |
Jano |
Ĉar ĝi ridinde statas! Permesu, mi klarigos ĝin... |
Marinjo | Mi aŭdi ne plu ŝatas! |
Jano |
Vi plena estas de obstin' kaj veron ne toleras. Rigardu, ke mi venas mem kaj antaŭ vi aperas! |
Marinjo |
Malnoble vi perfidis min kaj vane vi esperas. Mi eĉ en tuta mia viv' ne vidi vin preferas! |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>