Nova lumo en oriento (Jean RIBILLARD)

Nova lumo en oriento

de Jean RIBILLARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 196


   Dum ĉi tiu jaro la tutmonda budhanaro pie celebros la 2.500an datrevenon de la forpaso de la Budho. Okaze de tiu solena evento, ekde majo 1956, aperos la ĉiumonata revuo "JUBILEO" redaktata de la Ven. C. Nyanassatta, estro de la Verda Ermitejo, fondinto de la Budhana Esperanto-lnstituto kaj delegito de U.E.A. en Cejlono.

   Studentoj de scienco, kiuj volas kompari sian filozofan komprenon de la Universo kun la budhana konceptado de la mondo,

   artamantoj, kiuj avidas pli multe scii pri orienta arto, kulturo kaj civilizeco budhanaj,

   scivolemuloj, kiuj deziras disponi originalan materialon por propagando kaj ekspozicio,

   mendu ekzempleron de la revuo "JUBILEO", abunde ilustrita per multkoloraj artaĵoj kaj reproduktaĵoj de freskoj kaj murpentraĵoj de budhanaj temploj. "JUBILEO" alportos al ĉiuj, informojn en modela Zamenhofa lingvo pri la "mistera" Oriento kaj la plej noblaj literaturaĵoj tradukitaj el la Palia lingvo en Esperanton, ankaŭ en la sinhalan kaj tamilan lingvojn kun orientaj presliteroj.

   Aldono de tri internaciaj respondkuponoj certigos al ĉiu la ricevon de ilustritaj presaĵoj kun belaj Jubileaj poŝtmarkoj sur la kovertoj de la sendaĵoj. Turnu vin al Budhana Esperanto-Instituto, Verda Ermitejo, Kolatenna Bandarawela, Cejlono (Ceylan).



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>