La bruna rivero (A. C. BONFIM)

La bruna rivero

de A. C. BONFIM

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 184-185


   La grandega rivero Parana, limiganta Argentinon de Brazilo kaj de Urugvajo, havas en la provinco Mato Grosso, Brazilo inter siaj multnombraj dekstraj kunfluantoj, iun tre strangan, kies nomo estas, portugalIingve, "Rio Pardo", kiu signifas, esperante, Brunkolora Rivero.

   Fakte, ĝia akvo, rigardata de sur fervoja ponto en urbeto samnoma, aspektas bruna; ĝia bruneco pliiĝas dum pluvaj periodoj kaj malpliiĝas dum la senpluvado.

   Tiu fenomeno devenas de tre kurioza geologia akcidento okazanta ĉirkaŭ 50 mejlojn de tiu urbeto, proksime de la komenco de l' rivero.

   Je plimalpli dek mejloj ekde ĝia ekfluo, la rivero nomiĝas "Capim Branco" (Blanka Herbo), ĉar, ambaŭflanke de la tie ne tro volumena akvokurento, situas bela kaj vasta marĝena kamparo kun uniforme kreskaj herboj, kies bukloj dum la printempo, vidate amase kaj iel kunigite, aspektas kvazaŭ etendita longa littuko kelkfoje ondigata de la milda vento.

   Post tiu plimalpli dekmejla fluado de tre diafana akvo, kunfluas, en la maldekstran flankon de la nun iomete volumena "Capim Branco" rivereto kun la nomo "Agua Vermelha" (Ruĝa Akvo), ĉar vere ĝia akvo estas ĉiam strange ruĝa: dum la pluvaj tagoj ĝi aspektas kiel sango, kaj dum senpluvaj periodoj ĝi iomete flaviĝas, sed neniam komplete heliĝas.

   Se oni malsupren sekvas la. fluadon de la rivero "Capim Branco" post la loko, kie ĝi englutas "Agua Vermelha", oni notas du apartajn striojn perfekte paralelajn, unu rugan, alian helan, laŭ longeco de ne malpli ol unu mejlo.

   Sed tie ŝtona regiono estigas kelkajn akvofalojn kun disa surfluado, kaj de post tiu punkto la ruĝa kaj hela akvoj miksiĝas por fari la Brunan Riveron.

   Unu el miaj avonkloj, en la komenco de la nuna jarcento, tre scivolis pri la kaŭzo de tia ruĝa akvofluo en la maldekstran flankon de la rivero "Capim Branco". Tial li surĉevale supren vojaĝis ĉirkaŭ ok mejlojn flanke de la rivereto "Agua Vermelha" kaj ekvidis, je la distanco de ĉirkaŭ unu mejlo, du fajraspektajn montojn akredeklivajn ambaŭflanke de la akvofluo.

   Li alproksimiĝis kaj trorigardis la lokon per siaj okuloj de esploristo. La karminkolora sablo, verŝajne formita de bilionoj da mikroskopaj eroj, falas sur la rivereton pro konstanta dispeciĝo de la akraj deklivoj ĉefe dum pluvo sed certe ankaŭ pro konstanta trarampado de sovaĝaj bestoj, kies postsignojn li rimarkis.

   Estas kompreneble, ke dum la pluvado pli da disfaligitaj terpecoj malsupreniras en la akvon ol dum senpluvaj tagoj, sed ĉiam la surfluo de la ruĝa elemento daŭras.

   Tiel oni klarigas, kial en la urbeto "Rio Pardo" 50 mejlojn malsupre, oni vidas la heliĝon de la bruna rivero laŭ la daŭro de seka aŭ de pluva vetero.

   La nomon "Rio Pardo" (Brunkolora Rivero) jam uzis, oni diras, la jezuitaj pastroj, unuaj esplorintoj de tiu regiono, pli ol 200 jarojn antaŭe, dum Brazilo estis portugala kolonio.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>