Brazilo kaj Spiritismo (A. NURAK)

Brazilo kaj Spiritismo

de A. NURAK

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 189-192


   Nia prezentado de la nuna brazila esperantistaro ne estus kompleta, se ni nenion dirus pri la kunoza disvastiĝo de la spiritisma kredo en tiu lando kaj inter niaj samideanoj

   Ne nur la du sanktaj libroj de tiu moderna religio, la du verkoj de la franco Léon Rivail, pli konata sub lia pseŭdonomo Allan Kardek, estis zorgege tradukitaj en Esperanton, "La Libro de la Spiritoj" fare de L.C. Porto Carreiro Neto, kaj "La Evangelio laŭ Spiritismo" fare de Ismael Gomes Braga, ambaŭ en tre bela, klara kaj klasika lingvo, sed la spiritisma aktiveco kunigita al la esperantisma, donis, sur tiu fekunda grundo, novajn kaj surprizajn fruktojn.

   En 1951 aperis historia romano, kun titolo "Antaŭ du mil jaroj", el la portugala lingvo tradukita de L.C. Porto Carreiro Neto; kaj sur la unua pago, ni povas legi jenan "prezenton" iom nekutiman:

   "Mi devas prezenti al la estimata leganto, ne nur la Aŭtoron de ĉi tiu bela kaj instrua verko, sed ankaŭ la mediumon.

   La Aŭtoro, Emmanuel... estas unu el la Superaj Spiritoj. gvidantaj nian landon, Brazilon, sub la Ĝenerala Direktado de Iŝmael. Hodiau jam tre progresinte Emmanuel antaŭ pli ol du mil jaroj okupis ja malaltan rangon en la spirita hierarkio: li estis "malsupera Spirito", aŭ laŭ la ordinara dirmaniero malica homo, portanta riproĉindajn malvirtojn. kiajn bedaŭrinde posedas la plej granda parto de la Homaro. Li devis do multe suferi pro sia granda neperfekteco; por kompensi tiom da eraroj, li trapasis longan serion da turmentaj reenkarniĝoj, ĝis li povis forlavi de sia spirito ĉiujn makulojn, per kiuj li mem sin nigrigis.

   En ĉi tiu verko li preterpase parolas pri unu el siaj ekzistadoj..."

   Kaj ni ekscias poste, ke la mediumo, Francisko Candido Xavier. estas simpla oficisto. tajpisto, de kamparana origino. ne transpasinta la limojn de elementa lernejo. Malgraŭ tio, li jam skribis (ne "verkis!") kaj publikigis kvardek unu verkojn beletristikajn, historiajn, sciencajn. Por ke la leganto povu iom juĝi pri tiu eksterordinara fenomeno, mi citos scenon el tiu romano, rakontantan pri la unua renkonto de romana patriciino kun Jesuo.

   "Laa krepusko de bela kaj varma tago havigis al ĉiuj aĵoj kaj mildaj konturoj de la pejzaĝo orluman rebrilon. La kvietajn akvojn de Tiberias krispigis dolĉaj ventetoj, kiuj sorbiĝis je la parfumo de la floroj kaj arboj. Freŝaj aerblovoj forportis la varmon kaj dissendis agrablan senton de libera vivo en la forta, sukriĉa sino de la Naturo.

   Fine, ĉiuj okuloj sin turnis al ia griza punkto sur la klara spegulo de la akvo, tre malproksime, ĉe la horizonto. Tio estis la ŝipeto de Simon, portanta la Majstron por ties kutimaj instruoj.

   Rideto de sopiro kaj espero tiam heligis ĉiujn tiujn mienojn, kiuj lin atendis, baraktante en siaj sufero;.

   Livia observadis tiun homamason, kiu, siavice, ankaŭ rimarkis ŝian strangan ĉeeston. Tie staris humilaj laboristoj, senkulturaj fiŝkaptistoj, multenombraj patrinoj, sur kies palegaj vizaĝoj oni povus legi la amaran rakonton pri la plej nekredeblaj suferoj, homoj el la sennoma plebo, adultulinoj, impostistoj maldece vivantaj, senesperaj malsanuloj kaj multe da infanoj, montrantaj la stampon de la plej dolora forlasiteco...

   La ŝipeto de Simon delikate albordiĝis, kaj la Majstro direktiĝis al la kutima loko de siaj diaj lecionoj. Lia fizionomio kvazaŭ transfiguriĝis, envolvita en radianta beleco. Liaj haroj, kiel ordinare, disŝutiĝis sur la ŝultroj laŭ la kutimo de la Nazaretanoj, kaj flirtis ĉe la karesaj kisoj de la vesperventetoj.

   La edzino de la senatano ne povis deturni siajn ensorĉitajn okulojn for de tiu senafekta figuro.

   La Majstro komencis nekonmpareble belan predikon; liaj vortoj, forĝitaj por la eterneco mem de la tempo, ŝajnis tuŝi la plej harditajn korojn kaj resoni en ĉiuj anguloj de Galileo kaj tra la tuta mondo.

   "Feliĉaj estas la malricaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo..."

   Jen certe io bela, se, kiel oni asertas al ni, F.C. Xavier "skribas flue, sen eĉ sekundo da ekpenso kaj seninterrompe; lauŝajne, la Spirito alportas sian verkon jam preta, kaj la laboro limiĝas do je simpla diktado". Feliĉaj homoj! Feliĉaj Spiritoj! Tiuj, kiuj alparolis, per la dancantaj tabloj al Viktoro Hugo, estis verŝajne malpli progresintaj, ĉar ili ne ĉiam trovis la taŭgan rimon, kaj fojfoje bonkore akceptis la korektojn, kiujn proponis al ili la granda poeto. Kaj, probable influate de lia prestiĝa genio, ili adoptis stilon, kiu strange similas tiun de Hugo mem. Eĉ kiam Andreo Chenier konsentis dikti al sia postiranto la finon de fragmenta poemo, oni kvazaŭ sentas, ke la spirito (sen majusklo!) de Hugo kunlaboris en la verkado: la karakterizaj rimoj, dirmanieroj, stilapartaĵoj de la aŭtoro de la Kontempladoj englitiĝis en la kutime pli klasikan poezion de la aŭtoro de la Bukolikoj: .

Mia geni' miranta ektremas antaŭ lia!...

   Mi ne scias, ĉu la leganto havos la saman impreson malferminte tiun alian eksterordinaran libron, eldonitan en 1944 kaj tial malmulte konatan inter la eŭropaj esperantistoj, kiu titoliĝas "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo". La Spiritoj de Antoni Grabowski, de L.L. Zamenhof, de Stanislas Schulhof, de T.A. Dolejŝ tie diktis al nia samideano F.V. Lorenz siajn postmortajn verkojn. Inter ili. min surprizis la atribuo de tri poemoj al iu mistera K.. "Pri tiu ĉi poeto, avertas nin la skribinto, ni nenion povas diri nun. En estonta eldono de tiu ĉi libreto, ni mem aŭ niaj posteuloj diros ion." Kurioze, ke ĝuste tiuj duoble anonimaj poemoj estas inter la plej frapaj en la libro. Konsideru nur tiujn du pecojn:

Kiam venos hela tago?
Nigra nokto nubinunda.
Vintra vento boje blovas,
veajn versojn fajfe formas;
ronkajn rimain hundoj hurlas.
Nokt' inundas nun naciojn;
fi-fier-furioj fulmas,
kanonpafoj tondre trafas,
tero en detruo dronas.
Ĉu ĉi tagoj de turmentoj
venis veki el dormado
la animon de l'homaro,
veki ĝin al vera vivo?
Ĉu l' ĉiel' 1a nigrajn nubojn
fordispelos per doloroj,
kaj komencos fine fidi
homoj al la ben' de l' bono
kaj kreiĝos nova mondo
kun konkeroj de l' kor-kredo?


Pacienco
Vokas voĉ' de vivaj vortoj,
vibras vok' en vaga vento:
Kien kuris firmaj fortoj
de koram' kaj sankta sento?

  For disflugis fidofloroj,
  militmonstro mondon mordas,
  de l' maldolĉaj dubdoloroj
  la korkordoj ne agordas.

Ĉu l' ĉiela Dio dormas,
veon nian ne vidante?
Ŝanceliĝas ŝip', ĉar ŝtormas,
move muĝas mar', ŝaŭmante.

  Luktu ni, sen lac' laboru!...

   Kia ajn estas nia opinio pri la trans- aŭ cismorta origino de tiuj versoj, ĉu vi ne trovas, ke ili estas indaj je cito kaj memorigo ?



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>