La tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu (GUERRA JUNQUEIRO)

La tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu

de GUERRA JUNQUEIRO

elportugaligis Sylla CHAVES

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 167-168


La tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu

Ĉu eble vi memoras pri tiu bona tempo,
La tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu,
Dum, kiel la paseroj en mezo de printempo,
Ni iris laŭ la vivo ridante gaje? Ĉu?
La frunton nian kronis radioj de aŭroro,
Kaj nia kor' infana, vestita per sunhel',
Similis al aprilo, dum balzamina floro
Al la abeloj donas la guton de miel'.
Kaj kiom da kanzona pureco kaj sonoro
Forfuĝis el la buŝo, perdiĝis tra l' aer'!
Sennombro da ĥimeroj, la revoj plej diversaj,
        Kanzonoj ja senversaj,
Sed kiujn plu neniam ni kantos sur la ter'!
Neniam plu! Neniam! Esperoj, revoj, estas
Kolibroj orkoloraj de la tagiĝaj landoj,
Kaj ili en la sino de la infanoj nestas;
Kaj kiam en la neĝo jam glitas niaj plandoj,
Kaj kiam vintr' alvenas al la animoj, jen
La bedaŭrindajn birdojn ektuŝas frost' glacia,
Kaj ili fuĝas nesti en varma kor' alia,
Lasante nian koron por ĉiam en malplen'.

Amikoj, nia vivo, samkiel sun', zenitas,
Dum tiuj paradizaj kanzonoj ja senĉesas.
Lulil' aŭroro estas... al tom' okazo glitas;
Eksunas el rozujoj, okazoj ĉe-cipresas.
Kaj tial, kiam Suno de l' Viv' en horizonto
Miksiĝas al la ombroj de l' noktiĝanta for',
Tre dolĉe estas halti ĉe la dekliv' de l' monto,
Kaj turni la rigardon al malantaŭ', kun plor'.
Al malantaŭ', al tiuj pratempoj de l' memoro
Plenplenaj je kanzonoj kaj je ebria ĝoj',
Ĉar ve! la juno estas lotuso, kies floro
Aperas en cent jaroj dum unu sola foj'.

Samkiel al la tombo de morta fianĉino
Kun pezaj paŝoj portas malgaja adoranto
La amon de momento, la amon ja sen fino
Kun multaj resopiroj kaj unu roz-girlando;
Simile, geamikoj, mi iras al trezoro,
Al la malgranda ĉerko, infana mortŝirmil'
De nia kara juno, de la alaŭd' el oro
Naskita kaj mortinta dum tago de april',
Dispetaligi kaŝe, malgaje kaj sen bru'
Ĉitiun mian kanton tre simplan kaj banalan,
Sed kiu konservadas rebrilon duonpalan
De tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>