Unuversaj universoj (G. E. MAURA)

Unuversaj universoj

de G. E. MAURA

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 193


Belo -- petaloj blondaj kaj tia silentiĝo!
.......
Ŝminkita buŝ', orfiŝo perdita en la bukloj...
.......
Aŭtuna parko. Herbo velkanta. Knaba pilko.
.......
Kolonoj sveltaj, molaj kupoloj -- tie preĝi!
.......
Arda tranĉil' en koro de l' nokto, neĝa luno.
.......
Aŭroraj kamelioj, eksvarmo da abeloj!
.......
La silka ŝal' de l' vento sur mia nudo, flirte...
.......
Teren kristale ŝutas alaŭdo sunpecetojn.
.......
Ŝtrumpoj, ekzaltaj de la suprensaganta kudro!
.......
Fianĉe, rozfolioj kun rosa koliero.
.......
Ne sciis miaj lipoj mirantaj, kie adori...
.......
Pariz' kun via Sejna skarpo inter la mamoj!
.......
Pura neĝflago alte sur la lazuro pura.
.......
Urbnokto lumfarbita kiel Kristnaska arbo.
.......
Junec', tremanta korbo da fragoj kaj diantoj!
.......
Frua babil'. Vaporo sur la knabinaj lipoj.
.......
En la parfuma ombro ĉi larmosala kiso...
.......
Jen, unu post l'alia, la vivpetaloj falas.
.......


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>