Al la edzino (Felix KOTTA)

Enkomputiligis Don HARLOW

Al la edzino

de Félix KOTTA

elestonigis Hilda DRESEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 231


La hejmon faris vi
                   printempsimile ĉarma,
sed eĉ printempe ĉiam mi memoras,
ke ie en la vasta mond' malvarmas
senhejma hom'.
               Mi ĉambron por li volas.


Vi hejmen portas tiom da provizo,
sed la frandaĵoj koron ne konsolas.
Al malsatantoj en Kalkuta mankas rizo,
mi bonfartantaj ilin vidi volas.


Rideto via -- suna bril' senfina,
sed ilin eĉ sunbrilo ne favoras.
Mi sur vizaĝoj viraj kaj virinaj
en tuta mond'
              feliĉon vidi volas.


Kaj tial mi
            de l' frua hor' matena
ĉe l' konstruado de l' feliĉ' laboras,
edzino,
        vin kun manoj kaloplenaj
mi ĉe l' labor'
                apude vidi volas.