Ankoraŭ unu alian!

Ankoraŭ unu alian!

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 222


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   1. Instruistino kursas pri la versfarado. Ŝi klarigis, kio ests rimo. Post la klarigado, ŝi petas de la lernantoj, ke ili verku du liniojn finiĝantajn per rimoj. Pasas penplenaj dek minutoj. Tiam Bob levas la fingron. "Legu! diras la instruistino". Bob deklamas:

Hieraŭ mi iris kapti palinurojn,
La akvo atingis miajn femurojn.

   "Bone, diras ŝi. Ĉu aliaj jam ion eltrovis? -- Mi! krias Joĉjo. -- Nu, parolu!" Kaj Joĉjo siavice deklamas:

Hieraŭ mi iris kapti anĉovojn,
La akvo atingis miajn genuojn.

   "Sed tio tute ne estas rimoj, admonas la instruistino. Vi estas eta sultulo. -- Ho ne, respondas Joĉjo. Sed vidu, Fraŭlino, ne estis sufiĉe da akvo!"


   2. Ĉe la fama mediteranea luddomo, kliento perdadas de la komenco de la vespero. Je la kvara matene, restinte sola kun la oficisto ĉe la tablo de la ruleto, li kolektas siajn lastajn ludmarkojn kaj metas ilin sur la naŭ. Je tiu ĝusta momento, eta facila voĉo atingas lian orelon: "Ne, ludu la dekunu!" Li turnas sin, ĉirkaŭrigardas: neniu, krom la oficisto, kaj, nu, la oficisto... Li levas la ŝultrojn, transmetas siajn markojn sur la dekunu. La dekunu eliras. Li ekgestas por kolekti siajn gajnojn, sed denove: "Ne movu!" admonas la eta Voĉo. Sorĉite, li obeas. La dekunu eliras duafoje. "Transmetu ĉion sur la dekkvar!" susuras la eta Voĉo. La dekkvar fidele eliras. Li nun amasigis veran trezoron. "Nun, ĉion sur la tridekdu!" Aŭdite, farite. La oficisto ĵetas sian globon; ĝi malrapidiĝas, longe hezitas, mienas, kvazaŭ ĝi haltus je la tridekdu, kaj, post senfina sekundo, senmoviĝas je la sekvanta fako, la nulo. "Nu, merdon!" diras la eta Voĉo.


   3. La poŝoŝtelisto numero unu, el Ĉikago, ĝuis ferion en Eŭropo. En altsocieta kunveno, li renkontis belan brunulinon, kiu tuj kaptis lian koron. De konfido al konfido, li baldaŭ eksciis, ke ŝi estas la poŝoŝtelistino numero unu, kaj la perspektivo de efektive kontribuo al la perfektigo de la specio decidigis ilin al edziĝo. Ili instaliĝis en Usono, kaj, post la konvena tempo, ŝi naskis filon. Belforma, vivema, sanplena, tiu ravas siajn gepatrojn. Tamen, io maltrankviligas ilin: la ido obstine tenas sian dekstran maneton fermita. Ili konsultas la akuŝiston, poste alian infankuraciston: probable ia paralizo de la manmuskoloj, ili diras, sed ne grava; kun la tempo ĉio pliboniĝos. La gepatroj ne kontentiĝas per tiaj babilaĵoj, kaj finfine decidas konsulti psikiatron. Tiu, per sekreta metodo, metas la infaneton en hipnotan staton kaj atingas, ke ĝi malfermu la fingretojn -- inter kiuj la admirantaj gepatroj ekvidas ion brilan: la oran ringon de la akuŝistino.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>