La unua auxtuno (Vladimir BEEKMAN)

Enkomputiligis Don HARLOW

La unua aŭtuno

de Vladimir BEEKMAN

elestonigis Hilda DRESEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 230


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉi tiu jar' ne estis ordinara,
je zorgoj plenis ĝi kaj energi',
jen temas pri la
                 kvardek sepa jaro, --
fariĝis tiam ja studentoj ni.

Aŭtuno ĝojoplena, sed severa --
nun ĉio kvazaŭ dronis en forges':
la spekulantoj sur bazar' liveris
diversajn varojn por tre alta prez'.

Minace oni flustris pri pereo,
ke por pendig' sufiĉos la branĉar' ...
Tra l' fend' fenestra en la prelegejon
libere flugis ventoj de la mar'.

Dum la preleg' samtakte koroj batis,
komune ĝojis ni pri ĉiu nov',
la vestkolumo niajn kolojn gratis,
ĝi estis ja el postmilita ŝtof'.

Jen nia voj'. Estonton ĝi aspiris,
apudis dume amo kaj koler',
sed hele la estonto por ni brilis,
ombrigi ĝin ne povis eĉ sufer'.