Elegie (Hendrik ADAMSON)

Enkomputiligis Don HARLOW

Elegie

de Hendrik ADAMSON

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 229


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Zumzume suĉas mortabel'
la sukon el la vivofloro,
finrakontiĝas la fabel',
kaj repolviĝas korp' kaj koro.

Plu ne ekzistas lum' kaj hel'
por la mortinta homokulo,
la sencon perdis bon' kaj bel',
pasioj iĝis nura nulo.

La faŭkon malfermegis kel'
de l' tombo sur la tersurfaco,
ŝvelblove portas la ŝipvel'
trofeojn de l' venkinta laco.

Kadavr' kaduka, la homŝel'
en ter' teriĝas kaj polviĝas,
el humo orfa imortel'
diskret-humile disfloriĝas.