Al la legantoj!

Al la legantoj!

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 201-202


   Jen du, kun ĝia sesa numero, elfinita la unua vivjaro de nia Nica Revuo. La eta persono, kies estontecon kaj karakteron ni molkore skizis en Septembro 1955, estas nun el plena kreskado kaj ŝia personeco en bela florado: ni patre fieras pri ĝi kaj, kun memkontenta rideto, emas nun rerigardi tiun zorgodonan lulepokon.

   Ni promesis altan nivelon de la enhavo, kaj la sola riproĉo iafoje ricevita estas, ke ni superplenumis nian promeson. Ni ne parolis pri nia sendependeco: vi povis konstati, ke ĝi estas absoluta, dank' al nia principa rifuzo de ĉia subvencio aŭ oficiala apogo. Ni certigis almenaŭ 32 paĝojn en ĉiu numero, kaj en ĉiu vi ricevis 40. Ni nenion diris pri la legebleco: nia streĉa atentado trudis al vi la nimimumon da preseraroj akordigeblan kun la homa eraremo.

   Vere restas, ke la amplekso de la revuo estas nesufiĉa; ke la figuro de la paĝoj povus moderniĝi; ke la afablaj kontribuantoj iafoje vane atendas la ricevateston de siaj sendaĵoj ktp. Pri ĉiuj tiaj malperfektaĵoj, ni limigos nin je la rimarkigo, ke la ĉefredaktoro kaj la administranto (kiu estras ankaŭ la presfakon) faras la tutan laboron dum la karaj momentoj, kiuj restas al ili post ilia dekhora labortago: nur tiam, ili povas okupiĝi pri la rilatoj kun la verkistoj, la korektado de la provaĵoj (kelkaj devis esti korektitaj eĉ sesfoje), la korespondado (en unu jaro la administranto interŝanĝis 1380 leterojn), la librovendado kaj revuoperado ktp. Se vi aldonos, ke kelkaj el niaj abonantoj montras strange migran humoron (un ŝanĝis trifoje sian adreson en du semajnoj), vi pli facilanime pardonos la mankojn de nia duopo.

   Tiuj mankoj cetere ne malhelpis nin atingi jam konsiderindan diskonatecon. Abonantojn ni ĝojas havi nun en 36 diversaj landoj, de Norda Borneo al Israelio, de Sud-Afriko al Islando. Krome, ni regule dissendis al samideanoj loĝantaj en la Popol-demokratioj pli ol duonmilon da senpagaj ekzempleroj. Ni ne forgesu diri, ke multe favoris nin la simpatia kaj malegoisma akcepto, kiun ni ĝuis ĉe ĉiuj niaj korespondantoj, kunlaborantoj, perantoj, kolegoj el la gazetaro ktp. Al ĉiuj, nian koran dankon.

   Kaj nun al la nova aktivperiodo! En la unua numero ni skribis, ke la vivo de la Nica Revuo estas certigita por unu jaro; ni povas nun, sen troa memiluzio, diri, ke la ricevitaj rezultoj ebligos konstantan aperadon, se ili restos egalaj dum la venontaj jaroj. Sed la civero de la abonantoj ne kontentigas niajn ambiciojn: la kvalito de nia legvaro kaj la malkareco de niaj prezoj devus altiri al ni pli ol mil aliajn. Ni bezonas pli da paĝoj, pli da senpagaj ekzempleroj livereblaj al la nepagipovaj literatur-amantoj, pli da ebloj propagandi en Esperantujo la kulton de la bela stilo kaj, ekster Esperantujo, disbriligi la prestiĝon de nia lingvo.

   Ni do petas vin, tute senceremonie, renovigi vian abonon kaj, se vi aprobas niajn projektojn, instigi viajn konatojn (eĉ viajn nekonatojn ni akceptos!) al malavara abonado. Pro la ĉi-supre diritaj kaŭzoj, ni ne povas fari tiel vastan reklamon, kiel ni dezirus: ĉu tro pretendeme kalkuli je vi, por helpi nin tiurilate? Por ni, ke ni donis al valoraj aŭtoroj la eblon publikigi siajn verkojn kaj al vi, kleraj amatoroj, la eblon ilin legi, jen kio pli ol sufiĉe pagas niajn penojn kaj oferojn.

La Nica Literatura Revuo.

   P. S. -- Ni estas aparte fieraj povi publikigi, en ĉi tiu numero, la lastajn poemojn de nia bedaŭrata samideano Hendrik Adamson, kaj la unuajn postmilite aperantajn tradukaĵojn de nia kara Hilda Dresen.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>