Du impresbildoj (J. P. JACOBSEN)

Du impresbildoj

de J. P. JACOBSEN

eldanigis Paul NEERGAARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 214


I

En spaco grandega luliĝas
la ter', kiel naĝas folio,
kaj mi -- jen polver' briletanta
en lumo, "Di'" scias de kio!
Kaj tamen la tuta sunsistem'
lulbane en kosma medio
estas sulket' en mia pensmar',
nur eta, sulkita de kio?

II

Ĉiuj kreskantaj obskuroj
teksiĝis al unu -- kaj jen
sola de l' volbo nun lumas
purbrile ia stelo en plen',
sonĝoj obskuraj la nubojn obsedas,
floro-okuloj en rosploron cedas,
vento susure blovas,
tilion movas...


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>