Funebra parolado pri la Tri Koboldoj (Roger BERNARD)

Funebra Parolado pri la Tri Koboldoj

de Roger BERNARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 215-221


Kantas la Tri Koboldoj

   Ĵus mortis la "Tri Koboldoj". Jam tre multaj estas la Esperantistoj, kiuj scias, ke tiel titoliĝis la esperantista kabareto en Montmartre, kiun fondis kaj majstre gvidis Raymond Schwartz. Naskiĝinte en la jaro 1949, kun komence monata oficiala programo, ĝi poste pro la iom post iom akirita famo devis liveri ĉiusemajnan prezentadon. Ĝia "ora libro" atestas, ke ĝi estis konata en la kvin, jes, kvin kontinentoj.

   Kial do ĝi mortis, se ĝi estis tiel fame konata? Nu, simple pro la iompostioma seninteresiĝo de la parizaj esperantistoj, sekve, cetere, de la tre malforta movado en la ĉefurbo de la "Lumoj". Multnombraj estis la eksterlandaj vizitantoj, ĉefe dumsomere. Sed, dume, proporcie same malkreskis, krom aro da fideluloj, la nombro de la parizaj vizitantoj. Al ili la kabareto ne povis kompreneble prezenti ĉiam ion novan, ĉar ĝiaj artistoj estis ja ne profesiuloj. Sen tiu subtena publiko, ĉefe en la vintro, la kabareto ne povis vivi, ĉar ja ne estas eble provi kanzonojn aŭ spritaĵojn ĉe forestanta publiko, antaŭ nur muroj, kiel ajn bonvolaj estus ĉi lastaj.

   Pli profunda esploro pri tiu interesoĉeso estus certe ne senutila ankaŭ el ĝenerala vidpunkto, kaj mi esperas, ke la iniciatinto kaj gvidinto de la kabareto volos iam fari tiucelan studon.

   Sed mi dezirus nun montri, kiel, elpaŝante el relative simpla bazo, la kabaretistoj povis prosperi, malrapide sed certe, al malpli bagatela nivelo -- kio pruvus konsekvence, kiel domaĝe estas, ke dronis la kabareto.

   Jen do, kiel la anoj de la "Tri koboldoj" sukcesis pasi de "improvizitaj" al "aktualaĵaj" kanzonoj.

   En la Montmartraj kabaretoj, la parizaj kanzonistoj foje-foje prezentas la "improvizitan kanzonon". Ĝi konsistas en tio, ke la spektatoroj ĵetas al la kanzonisto, staranta sur la podio, rimparojn laŭhazarde, kaj ankaŭ temon, kompreneble tute senrilatan kun la donitaj rimoj jam fremdaj inter si. La lerteco de la knazonisto montriĝas per tio, ke li sukcesas, kvazaŭ senpripense kaj apenaŭ notinte la rimojn sur paperon, ekstemporale liveri senchavan kanzonon laŭ la proponita temo, kun la truditaj rimoj, kaj ĝenerale laŭ muziko facila kaj konata. La kanzonistoj facile ĵonglas per la ofte stultaj vort-asocioj donitaj, lerte enŝovante ilin en tekston, kompreneble iom elastan tamen kaj ne ĉiam tre konsekvencan. Mi memoras, ke iam mi ĵetis al la "paciento" la jenan francan rimparon: "or" (oro) kaj "Nabukodonosor", esperante sidigi lin en profundan embarason. Sed ne! li tre facile eliĝis el la insida situacio, tiel ke mia rimparo en liaj manoj tre nature adaptiĝis al la cetera teksto, sur la temo, se mi ĝuste memoras, "pri la gripo". Mi miris, kaj admiris, ne antaŭvidante, ke mi iam elmetiĝos antaŭ simila situacio, fariĝinte ano de la "Tri Koboldoj".

   Nu, ankaŭ en tiu nia kabareto, Raymond Schwartz iam decidis provi, ĉu ankaŭ al la esperantaj kanzonistoj prosperos tiuj improvizitaj verketoj.

   La afero por esperantistoj estas tamen iom pli malfacila ol por franco (1). Al la francaj kanzonistoj sufiĉas verko ok, dek, dekdu, ktp. silabajn versojn tute senkonsidere al la ritmo de la muziko, atentante nur, ke la nombro de la silaboj koincidu nur kun la nombro de la muzikaj notoj. Plie, la versistoj permesas al si, en tia "leĝera" verkado, ĉiujn eblajn licencojn, ĉefe abundan forgluton de malgravaj kaj de t.n. "mutaj" silaboj, por pli facile submeti la versojn en la donitan kadron.

   Rilate la esperantan versfaradon, mi ne bezonas klarigi al la legantoj de literatura revuo, ke ĝi havas pli severajn leĝojn, ol nur nombradon de silaboj, kiel ekz. en la franca lingvo. Gravas antaŭ ĉio, kaj ĉefe, la ritmo. Plie, se la versoj devas akompani muzikon, aŭ se la versojn devas akompani muziko, laŭplaĉe, oni devas treege atenti, ke ĉiu vorta akcento koincidu kun la muzikaj akcentoj -- kio kompreneble multe komplikas la verkadon.

   Malgraŭ ĉiuj ĉi malfacilaĵoj, kaj ankaŭ la fakto, ke neniu el ni estas profesia kanzonisto, ni tamen provis la veton, kun la nuraj simpligoj jenaj: 1) oni rajtis adapti la kanzonon al muziko aŭ ne, libervole; 2) la solvon oni prezentis ne tuj, sed nur la postan semajnon.

   Haha! diros la mokemuloj, tiam ne fanfaronu pri "improvizo"! Pli ĝuste temas pri pena oktaga akuŝo! -- Povas esti, povas esti... Sed provu do, kamarado! Kaj se vi sukcesos, mi promesas al vi la diplomon de "honora koboldeco" subskribitan de la Koboldestro per verda inko sur verda papero!

   Sed, ĉe ni esperantistaj koboldoj-kanzonistoj, la ludo havis plian intereson: rajtis ĝin partopreni ne nur unu kanzonisto, sed ankaŭ ĉiu verkemulo, t.e. ĝenerale la pli aktivaj anoj de la "Tri Koboldoj". Kaj la komparo inter la deklamitaj aŭ kantitaj solvoj estas ofte tre amuza. Ĉar, malgraŭ la truditaj temo kaj rimoj, la enhavoj varias ekstreme -- kio pruvus refoje, se estus necese, ne nur la diversecon de la kapoj, sed ĉefe la mirindan pretecon de Esperanto.

   Jen, ekzemple, kelkaj pecoj ricevitaj post altrudo de rimoj: leter', eter', retorik', pumik', tabl', diabl', traf', kaf', veruk', peruk', flug', plug' kaj pri la temo: Nova Jaro:

Nova Jaro

Post pugnofrapo sur la tablo
Kolere kriis la diablo:
-- Lapenn', pro via "Retoriko"
Cerb' mia estas nun pumiko!
Ne povas al ĉiel' mi flugi --
Mi devas mian kapon plugi.
El ĝi jam kreskas sci-veruko;
Mi kaŝas ĝin per fel-peruko.
Se de Lapenna tra l' etero
Novjara tuŝas min letero,
Mi regratulas kore trafe
Kaj retorikas nigrakafe.
(Lucien Laurat)
Okaze de la Nova Jaro
(Melodio: "Abio, vi...")
La Nova Jar' -- sen retorik' --
Signifu bonan trafon!
Ĝi pezu malpli ol pumik',
Ĝi pasu kiel amleter',
Kaj neĝe falu de l' eter'
Sukero en la kafon!

Por havi panon sur la tabl'
Necesas ankaŭ plugi,
kaj -- laŭ konsilo de l' diabl' --
Se malbeligas vin veruk'
Ĝin kaŝu lerte per peruk'
Por al ĉielo flugi!
(Raymond Schwartz)
Novjaraj bondeziroj

Al ĉiu sendas mi Novjar-leteron,
Al ĉiu mi deziras pri cel-traf'!
Al la poet' strebanta la eteron,
  al la mastrin' ĉe sia kaf'!

Al Akademianoj, ke forflugu
kune ilia prudo kaj peruk'!
Al la knabinoj, ke en nazon plugu
  ili sen risko de veruk'!

Al la fraŭlinoj donu la Diablo
krurojn velurajn -- eĉ sen frot-pumik',
Kaj por Lapenna sur la manĝo-tablo
  floru floroj de Retorik'!
(Gaston Waringhien)

   Tiuj unikaj specimenoj floris, kiel vi certe divenis, ĉirkaŭ fino de la jaro 1950, kiam aperis "Retoriko" de D-ro Lapenna.

   Okaze de malfrue naskiĝinta printempo, sekvintjare, abundis, kun aliaj truditaj rimoj, novaj miraklaj pecoj, el kiuj ni citu jenajn:

Printempo

Fine alvenis l' elir' de l' tunelo
Vintra!... Jen levas sin verda kurten'!
Sentas sin junaj la roz', la kamelo,
Schwartz, la lumbriko, mi mem, kaj l' azen'!

Lasu ni nun la plezurojn de l' tablo,
Kure ni iru, sen jak' kaj sen ŝu',
Foren!... Kaj tie, sur herbo, sur sablo,
Regu pigreco kaj rava amĝu'!

Kara, ameme ni plektu la manon;
Venu, kaj nin ebriigos ĉi vin':
Suno!... Ne zorgu: provizos la panon
Dio... Tra l' kampoj ni migru sen fin'.

Kredu -- ne estas de mi superstiĉo --
Daŭros, sen falsa feliĉiluzi',
Daŭros, sen preno de stulta fetiĉo,
Nia ĉiama printemp-idili'...
(Roger Bernard)
Bedaŭroj pri printempa nokto trasonĝita

Laŭ stranga rit' de superstiĉo
ĉe l' mara bordo, sur la sablo
koboldoj dancis kun fetiĉo
dum mi... digeste dormis sub la tablo!

Kaj ili verŝis tra... tunelo
barelojn mil da ĉampanvino
en larĝan faŭkon de kamelo,
ĝis ĝi elfluis ĉe l' alia fino!

Ĉampanon pisi -- kia ĝuo!!
Kamel', plenigu mian manon!
Se ne, mi trinkos el la ŝuo,
en ĝin mi trempos mian sekan panon.

***

Vekiĝe el sonĝiluzio
mi levis pecon de l' kurteno
por vidi du, dum idilio,
ne perdi tempon kiel mi -- azeno!
(Raymond Schwartz)
Printempo

Ĉar nigras tag' kiel tunelo,
Kaj kuras vent' kiel kamelo,
oni jam flustras kun jubilo:
  Jen Aprilo!

Ebriaj de l' printempa vino,
geknaboj je l' semajno-fino
biciklas po du en defilo:
  Jen Aprilo!

Kaj laŭ malnova superstiĉo,
Kun ŝinkobulko por fetiĉo
radumas al kampar-trankvilo:
  Jen Aprilo!

Por ili la piknika tablo
Nur estas herb' aŭ bordosablo,
spite de formik' aŭ grilo --
  Jen Aprilo!

Sed post la magra manĝo-ĝuo,
al ili tiklas jam la ŝuo:
Jen tempo por la am-babilo.
  Jen Aprilo!

La geamantoj, man' en mano,
kaj la alies lang' por pano,
nun serĉas al amor-azilo...
  Jen Aprilo!

Ĉar mi ne ludas la azenon,
sur ili fermos mi kurtenon
de foliaro, kun ĝentilo
  (Jen Aprilo!)

Nutrante min per l' iluzio,
ke ja memoros l' idilio
ne sin malvesti eĉ je vilo
  En Aprilo!
(Gaston Waringhien)

   Ĉe tiu lasta ekzemplero, oni povas rimarki, ke nia kolego, kvankam akademiano, aŭ eble ĝuste pro tio, ke li estas akademiano, kaj tial ŝvebas alte super la simplaj mortuloj, ne observis ĉiujn regulojn de la ludo: li aldonis mem tutan serion da aliaj rimoj. Ni pardonos al li pro la senpretendo de tiu... aprila ŝerco

   Daŭrigota


Piednotoj

(1) Ĉi-rilate mi ŝatus scii, ĉu tiu ludo de la improvizita kanzono estas konata ankaŭ en aliaj lingvoj, kaj kiel ĝi funkcias?


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>