Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo (Marjorie BOULTON)

Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 210-214


   Kiam oni atakas "malmoralecon" en literaturo, oni preskaŭ ĉiam celas nur la realisman priskribon de seksaj aferoj, aŭ la uzon de seksa temo, kiu kontraŭas la kutimojn de la tiama socio. Se tio estus la sola problemo, iu ajn eŭnuko povus verki tute sen pripensi moralon; sed eŭnukoj maloftege iĝas grandaj artistoj, eble ĉar la krea kapablo fontas el la samaj energioj kaj emocioj, kiuj regas la seksan vivon.

   La serioza verkisto esploras la vivon; li devas do havi la rajton priskribi la vivon tiel, kiel li ĝin observas. La seksaj reguloj de la nuntempa socio kaŭzas multan suferadon, kaj ni ankoraŭ bezonas sincerajn kontribuojn al la civilizita pridiskutado de tiaj problemoj; kaj, se verkisto volas iom bilde prezenti seksan okazon, li nek informas la homaron pri io ĝis nun nekonata, nek instigas al malbonaj agoj; ĉiu respondeco pri moralaj decidoj restas ĉe la leganto.

   Vera pornografio ne celas la esploradon de la vivo, kaj ŝajnas al mi malbona, sed la distingo ne estas ĉiam facila, kaj laŭ mia opinio la plej malpura sinteno pri seksaj aferoj en la tuta aro da eblaj opinioj estas tiu, kiu trovas la vivofontajn plezurojn malpuraj. (Eble tio ĉi ankaŭ prezentas sekuran difinon de pornografio.)

   Tre realisma priskribado de konsterna krueleco, ekz. torturoj kaj militaj travivaĵoj, estas eble pli danĝera ol iu ajn seksa malkaŝemo. Tie la verkisto havas iom dileman devon. Forte realisma priskribo de abomenaj kruelaĵoj povas tre fortigi nian malamon je tiaj faroj, kaj tia indigno nepre povas iĝi valora civiliza forto. Sed, aliflanke, tia priskribo povas, en kelkaj psikoj, stimuli sadismajn emojn. Laŭ mia ĝisnuna scio, ju pli artisma estas la verko, des malpli granda estas tiu risko. Mi ne povas imagi, ekzemple, ke la priskribitaj kruelaĵoj en la korŝiraj libroj de Baghy, Viktimoj kaj Sur Sanga Tero, povus veki sadismon.

   "Ni devas protekti la gejunulojn" -- Nu, tio ofte signifas, ke ni varbu la gejunulojn al blinda obeemo, aŭ vivnea, timoplena ĉasteco; sed, kiam la diro estas sincera, la gepatroj kaj la lernejoj protektu gejunulojn kontraŭ io, kio eble lezus nematurajn psikojn. Mi ja posedas kelkajn librojn, kiujn mi pruntus al elektitaj studentinoj, ne al ĉiuj ajn. Tiu tasko ne apartenas al verkistoj. Iu manĝaĵo eble ne taŭgas por infanoj aŭ malsanuloj; sed oni ankoraŭ rajtas disvendi ĝin.

   Mi ŝokos multajn, kiam mi diras, ke, por mi, persona satiro estas dekoble pli malmorala verko ol iu ajn pornografiaĵo. Satiro rekte celas vundi alian homon kaj igi legantojn malestimi alian homon; mi ne povas imagi cirkonstancojn, en kiuj tia faro povus esti bona. Eĉ ĝeneralan satiron oni devus verki tre zorge, penante eviti gravan ĉagrenon al individuoj. -- Jes, mi konsentas, ke satiroj povas fonti el nobla indigno pro fiagoj aŭ stultaĵoj; sed eĉ la plej bonintenca satiristo estas kaptita en la dilemo: ĉu malamo iam ajn povas esti plene bona? Almenaŭ, kiam ni povas elekti niajn rimedojn, ni evitu la rimedojn, kiuj vundas; ni propagandu, prefere, montrante la bonon de niaj aprobitoj.

   Grava problemo de nacilingvaj verkistoj apenaŭ tuŝas la esperantan verkiston: la tento verki pro mono anstataŭ pro arto, ĉar esperanta verkado ankoraŭ ne povas gajni konsiderindan enspezon. Tial, kvankam en nia lingvo ni havas plurajn fuŝaĵojn, ni preskaŭ ne havas maldignajn komercaĵojn. Nacilingva verkisto ofte preskaŭ devas elekti, ĉu resti sincera artisto, aŭ ĉu serĉi vivrimedon flatante kaj stultigante la publikon. Pro tio estas eble preferinde (kvankam mi ne volas esti dogmeca), ke la serioza verkisto aŭ havu alian vivrimedan laboron, aŭ dediĉu sin al malriĉeco kaj malsekuro. Kelkaj grandaj verkistoj gajnas bonan enspezon per verkado; sed tio estas kvazaŭ hazardo. Mi mem konis iam tre avangardan, sinceran verkiston, kiu ricevis malmultan monon kaj multajn suferojn, enabismiĝis en cinikismon, kaj nun estas tute komerca verkisto, Bedaŭrinde, li vere bezonis la monon, lia sorto ŝajnas al mi morala tragedio, sed mi ne rajtas kondamni lin.

   La ideo, ke la serioza verkisto devas esti nur verkisto, kaj rajtas postuli specialajn privilegiojn, estas ja bonvena, se ne-verkisto diras tion; el niaj propraj buŝoj ĝi ŝajnas al mi iomete maldeca. Shakespeare kaj Molière estis aktoroj, Chaucer, Burns kaj Wordsworth ŝtatservantoj; multaj nuntempaj poetoj instruas k.t.p.; kaj, se oni volas esplori la vivon, oni nepre devas koni, almenaŭ dum kelkaj jaroj, la normalajn premojn kaj problemojn de la vivo. Iasence, homo, kiu neniam spertis materialajn bezonojn kaj ne prilaboris vivrimedon, ne konas la vivon, same kiel homo, kiu neniam amis.

   Ĉiu verkisto havas ian sintenon pri la vivo, ian organizan aŭ personan dogmaron. Oni ne povas vivi sen opinioj. Tamen, eble la devo de la artisto estas ĉiam esplori, kaj ne tro kolorigi sian bildon de la universo per dogmoj. La nur propagandcela verko malofte belas, eĉ malofte efikas; ampleksa kaj simpatia bildigo de homoj en situacioj preskaŭ ĉiam emocias. Tro mallarĝaj opinioj povas konduki la artiston al artista falso.

   Ekzemple: mi estas kvazaŭ absolute kontraŭfaŝista. Sed se mi verkus romanon, en kiu ĉiuj faŝistoj estas sadismaj senkulturaj monstroj, kiuj turmentas sankte noblajn kontraŭfaŝistojn, mi kreus fuŝverkon: ĝi impresus karikature.

   Toleremo, komprenemo, ne signifas la maleston de morala sinteno aŭ la emon lukti pro la venko de tio, kion ni interpretas kiel Bonon; ĝi signifas la komprenon, ke niaj opinioj povas esti nur hipotezoj (ĉar ni ĉiuj estas nur eraremuloj), kaj ke, kiel diris, mi kredas, Michel de Montaigne: "Ni tre alte taksas niajn hipotezojn, se ni pretas rosti homon vivantan pro ili." Ni ĉiuj diru, eĉ diru forte la veron laŭ nia kredo; sed ni neniam forgesu, ke la vivo estas tro komplika por permesi al iu ajn unuopulo aŭ unu organizo la tutan veron.

   Alia morala problemo ofte ĝenas min: ĝis kia grado aŭtoro rajtas publike esprimi doloron, seniluziiĝon aŭ pesimismon? La demando ne estas frivola: la verkisto, kiu iam sentas tiajn internajn mallumojn, frontas kvazaŭ triopan dilemon.

   Mi mem tre nezitas publikigi verkon kun pesimisma tendenco, ĉar la publiko ĉiam havas sufiĉajn deprimilojn; mia pesimismo estas tre eble la rezulto de psika malsano aŭ malgrava portempa malfeliĉo, kaj mi ne rajtas kvazaŭ troĝeneraligi tre subjektivajn konkludojn; mi ĉiam deziras, ke verkistoj helpu, kuraĝigu, inspiru, kaj ne deprimu aŭ malfortigu ies vivjesemon. Kiam la plimulto da civilizuloj estas pli-malpli neŭrozaj, kaj ofte ne havas la internan forton por rezisti vivneajn sugestiojn, ĉu mi rajtas riski la plifortigon de psikaj malsanemoj? Ĉu mi ne devas zorgi, kvazaŭ pri infekta malsano? Pestfrapitoj meritas homan helpon kaj kompaton, sed ne rajtas trudi siajn pusaĵojn, kie ili povas pestfrapi aliajn.

   Sed la afero ne estas tiel simpla. Mi memoras travivaĵon de mia adoleskeco: mi trovis libron pri seksaj anomalioj kaj perversaĵoj. Eble mi komencis legi ĝin pro ia malsana intereso; sed ĝi helpis mian psikan sanon. Ĉar bonintencaj homoj tiel perfekte gardis jian "senkulpecon", ke mia naiva juna menso, pro la instinktaj premoj, pleniĝis per malbelaj, teruraj imagoj; kaj kiam mi eksciis, ke eĉ miaj plej perversaj pensoj, kiuj flugis dum momento en kaj el la animo -- estis ja la plenumitaj agoj de aliaj homoj... mi ekkomprenis, ke mi ne estas monstro.

   Eble ni konsolas la homojn, esprimante foje-foje kelkajn nigrajn pensojn, montrante, ke ankaŭ aliaj havas tiajn pensojn, trasuferas kaj postvivas ilin. Eble la scio, ke aliaj frathomoj senesperas, helpas moligi absolutan senesperon. Instinkte mi sentas devon doni precipe pozitivajn pensojn al la homaro; laŭsperte, mi ne tute certas. Kiam mi mem baraktas en obseda spleno, la gajuloj ŝajnas al mi nur kavaj ludilvendiswtoj kaj malsinceruloj; sed mi trovas homeopatiajn konsolojn en Baudelaire, en Johnson, Eŭripides aŭ en A.E. Housman. Ĉu eble ni, ne konfesante niajn malfortojn, pli senesperigas aliajn, kiuj plore diras, "He, se nur mi povus resti tiel stoike gaja!"

   Kompreneble, mi ne dubas pri la morala kaj psika valoro de granda tragedio; sed en tio, oni vidas la esencan forton de la homoj, pli ol ilian malforton; tragedio estas ĉiam iom konsola, ĉar ĝi ĉiam montras nin kiel almenaŭ gravajn. Kaj eble ni sopiras certi, ke ni gravas, eĉ pli ol ni deziras esti feliĉaj.

   La supraj pensoj estas nur kelkaj disaj pensoj pri diversaj problemoj, kiuj dum pluraj jaroj naskadis praktikajn problemetojn dum mia mallonga verkista vivo. Tamen, ili eble estos interesaj. Kial la literaturo rilatas kun la moralo? Ĉu granda arto ne estas senmorala? Ne; ĝi povas esti supermorala; ĝi povas esplori novajn moralajn konceptojn anstataŭ nur obei al jam eltrovitaj konceptoj; sed arto ne estas ia ornamaĵo, ia agrabla bagatelo; ĝi estas esenca parto de la plena vivo. En tiu fido mi permesas al mi, mallaŭtmode, koncerni min pri tiaj problemoj; mi tro amegas la literaturon, por rifuzi al ĝi la dignon de respondeco.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>