Nokto inter la Majaoj (Tibor SEKELJ)

Enkomputiligis Don HARLOW

Nokto inter la Majaoj

de Tibor SEKELJ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 236-239


   La tutan tagon mi pasigis inter la ruinoj de la urbo Kopan', en Honduraso, kiu iam estis la kultura metropolo de la maja-indianoj. Tiu ĉi estis mia dua vizito al tiu sanktejo de miaj revoj, sed ĝiajn piramidojn, monolitojn, ŝtuparegojn kaj homfigurojn mi jam delonge parkere konis. Profunda admiro persiste miksadis sin en mian sciencan scivolemon.

   Tra la foliaro de la plej proksimaj arboj filtriĝas la lastaj sunradioj. La malmultaj vizitintoj jam foriris, kaj subite mi troviĝas sola kun mi mem, meze de ĉirkaŭaĵo, kies ĉiu atomo elspiradas eron de la mistera pasinto de Ameriko.

   Agonias la tago. Lante mi paŝas antaŭen tra la ĉefplaco de la urbo. Mi aliras al la unua el la deksep ŝtonfiguroj dissemitaj sur la placo. Ĝia kvinmetra alteco duobliĝas je la reflekto de la krepuska ĉielo. Nun mi neglektas la malantaŭan kaj la flankajn surfacojn, kovritajn per hieroglifoj. Nur interesas min la homa figuro, kiu altreliefe elstaras inter la peza baroka ornamaĵaro. Ĉu li estis regnestro? Ĉu pastro, aŭ reprezento de iu dio? Mi ne scias. Aliaj ankaŭ ne scias. Sed en tiu ĉi momento eĉ ne gravas. La ŝtona surfaco de lia vizaĝo, eluzita pro la jarcentoj, akiras mildecon veluran sub la karesoj de mia rigardo. Moliĝas la trajtoj de lia solena mieno, kaj eĉ mi ĵurus esti vidinta apenaŭ percepteblan ektremon sur liaj lipoj, kvazaŭ li volus ion diri al mi. Mi streĉas ĉiujn miajn sentumojn, sed absoluta kvieto regas la vesperon.

   Mi antaŭeniras, kaj haltas antaŭ mia kolego: "La barbulo". Li estas la sola homo kun barbo inter ĉiuj maja-monumentoj. Lia grandega plumornamo kaj la sceptro en la manoj montras, ke lia rango ne estis malpli alta ol tiu de liaj najbaroj. Ĉu li estis fremdulo alveninta el malproksima lando, kie la viroj havas barbon?... Post momento mi jam forlasas lin, respektoplene min klinas antaŭ la "Reĝino de Kopan'", la sola virino, kies figuro meritis la honoron esti skulptita sur monolito de la maja-urbo. Ŝi estas juna kaj bela. La mil ducent jaroj, kiuj pasis super ŝia kapo neniel difektis ŝian majestan sintenon, nek la klarecon de ŝia rigardo.

   Mi direktas miajn paŝojn al la pilkludejo. Ĝiaj du klinitaj flankaj muroj kun siaj du ŝtonringoj estas facile distingeblaj kiel silueto kontraŭ la ĉielo, heleta ankoraŭ. Nun nature aperas antaŭ la imago la nobelaj ludantoj ornamitaj per buntaj rubandoj kaj plumfaskoj, kurantaj kaj saltantaj, klopodantaj per nuraj puŝoj per la koksoj enigi la grandan kaŭĉukan pilkon en la ŝtonringojn. Ho, kiel malfacila tasko, kaj kiom malofte ili sukcesas je tio! Meze, malantaŭ la ludejo, sur tiu ĉi larĝa ŝtuparego sidadis la princo kun sia sekvantaro, la altrangaj pastroj kaj la nobelularo. De tie ili observadas kiel per majestaj paŝoj descendas la ludontoj el la flankaj vestibloj, pretaj por la interbatalo.

   Suprenirinte la ŝtuparon de la princo, post trideko da paŝoj denove mi haltas. Mi troviĝas ĉe la piedoj de la hieroglifa ŝtuparego, 67 ŝtupoj, altaj kaj larĝaj, ĉiuj plenskribitaj per hieroglifoj! Miaj piedoj aŭtomate ekmarŝas supren. Poste mi eksidas sur unu el la ŝtupoj, kaj mia mano palpkaresas la strangan skribaĵon. Sub la fingroj mi rekonas kelkajn numerojn kaj du-tri aliajn konatajn signojn. La grandioza ŝtuparego estis konstruita verŝajne kiel grandega malfermita libro pri la historio de la maja-popolo. Tien ĉi venadis iam la studentoj, filoj de la nobeluloj, por studi la historion de siaj prapatroj. Ili studis la historion zigzage suprenirante la ŝtuparegon, tiel, kiel mi nun faras. Sed, ho ve! Feliĉaj ili, kiuj kapablis legi la signojn. Por la nuntempa scienco nur unu triono el ili estas legebla, kaj du trionoj ankoraŭ atendas deĉifranton. Profunda emocio ekkaptas min, kaj la neeblo partopreni la misteron de la Majaoj pere de ilia skribaĵo transformiĝas en fizikan doloron. Analfabeto mi sentas min, kaj la librego restas malfermita antaŭ miaj spiritaj okuloj. Nur mia koro sentas sin pli proksima al la Majaoj, kaj ĝia batado vibrigas la sangon samritme kun la spirado de la ŝtono.

   Nun mi ĉirkaŭiras la "Palacon kun la surskriboj" kaj direktas min rekte al la monumento de la Astronomia Kongreso. Ĉiam mi admiris tiun ĉi objekton, kaj tion, kion ĝi reprezentas. Ĝi estas kvadrata ŝtono, kies alteco ne atingas unu metron, kaj havas sur ĉiu el siaj flankoj en reliefo ĉizitajn kvar sidantajn homfigurojn. La 16 sciencistoj ili estas, kiu alvenis al Kopan' el diversaj majaaj urboj en la jaro 722 por ĉeesti la Astronomian Kongreson, kies celo estis unuigi la kalendarojn de la Majaoj. Ili plene sukcesis en sia laboro, kaj tiel, antaŭ pli ol 12 jarcentoj la Majaoj kreis kalendaron multe pliekzaktan ol iu ajn alia kalendaro de tiu epoko. Mi sidiĝas apud ili sur ŝtono, kaj la diskuto nun daŭras inter ni deksep ĉeestantoj al la gravega Kongreso, akompanata de la susuro de la foliaro de la najbaraj arboj.

   Nedifineblan tempon mi pasigas inter la astronomoj. Kiam mi leviĝas de la ŝtono, jam estas plena nokto, tiel malhela, ke nur palpante mi orientiĝas inter la palacoj, temploj kaj ŝtonamasoj. Nun mi pasas vidalvide de la "Majaa Diogeno" surgenua homfiguro kun torĉo en mano. Bedaŭrinde, la torĉo estas el ŝtono, kaj ĝi ne sukcesas lumigi mian vojon. Post longa avenuo mi eniras en la "orientan korton". Mi divenas la lokon de la jaguara ŝtuparo maldekstre, kaj la du subterajn ĉambrojn dekstre. Sed ne estas tiuj la objektoj, kiuj altiras min. Per febre urĝaj paŝoj mi rapidas al la majestaj siluetoj de la "Templo de la Meditado", en kies unuan ŝtupon nun mi stumblas. La nomon, kiel ĉiujn aliajn, la arkeologoj donis al ĝi. Mi komencas grimpi la altegajn ŝtonŝtupojn ĉe la maldekstra flanko de la normala ŝtuparo. Pene mi atingas la enirejon al la Templo, kiu havas la formon de grandega malfermita faŭko de serpento. Mi eniras. Jam mi troviĝas sur la sojlo de la dua interna pordego. Parkere mi konas ĝian ornamon: Supre, meze de la lintelo troviĝas serpentoj formantaj kvadratojn. Laŭ iu hipotezo ili reprezentas la ĉelon, aŭ uteron, sed ĉiukaze la komencon de la vivo. El ili eliras dekstren kaj maldekstren malgrandaj homfiguroj, verŝajne infanoj ĵusnaskitaj. Poste sekvas, jam sur la flankaj ŝtonoj pli grandaj infanoj, sub ili plenkreskulo kaj maljunulo sidanta... sur grandega kranio, fermante la ciklon de la vivo.

   Mi eksidas sur la sojlon, ĉe la piedo de la maljunulo, kies mano nun tuŝas mian kapon. Momente ŝajnas al mi kvazaŭ li karesus min. La etoso estas tre taŭga por meditado, kaj miaj pensoj vagas tra la perdita mondo kiu min ĉirkaŭas. Strigo ŝiras la nokton per akra krio, kaj urogalo aŭdigas sian timeman voĉon. Malantaŭ la siluetoj de la muroj emerĝas la ĉielo, malhela, plenplena je steloj. La birdoj estas la samaj, kiujn la antikvaj Majaoj konis, kaj la steloj la samaj, kiuj estis la gvidiloj de iliaj vivoj, kaj kies vojiroj estis temo de iliaj diskutoj.

   Ĉio estas egala kiel en tiu epoko, kiu, jam ne ŝajnas al mi malproksima nek nekomprenebla. Ĉio estas tiel proksima al la sojlo de la Vivo kaj de la Morto, sur kiu mi sidas, ke la realaĵoj, tiuj de pasintaj tempoj, kaj la hodiaŭaj, interplektiĝas en unusolan, dum tiu ĉi nokto en Kopan', la urbo de la Majaoj.