Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉe lamplumo mi sidas, la fenestron skuas vent', en koro ploras kaj ridas nedifinebla sent'. Ĝi estas kvazaŭ bedaŭro je senutila viv', je frue velkintaj laŭroj, je ŝippere' sur rif'. Ĝi estas samtempe ja ĝojo je tre proksima fin', malmulte restis de l' vojo, mi baldaŭ ĝisiros ĝin. |