Recenzo: Tartarin de Taraskono (R. LEGER)

Enkomputiligis Don HARLOW

Tartarin de Taraskono

recenzo de R. Leger

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 239-240


TARTARIN DE TARASKONO de Alphonse Daudet. el la Franca tradukis Jean Delor kaj Paul Le Brun; 192 Paĝoj; 14 x 19; Tole bindita. Prezo: gld 6,60. Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.

   Tartarin de Taraskono estas tipo de verko, kies traduko en nian lingvon ŝajnis neebla al skeptikuloj rifuzantaj al Esperanto iajn kvalitojn literaturajn, kaj tamen jen modela traduko, kiu prenas lokon apud "la Normandaj Rakontoj" de G. de Maupassant. Tre varme hodiaŭ mi gratulas la tradukintojn de Tartarin, kiuj tiel plene sukcesis en sia tasko. Tial mi ne nezitas senrezerve rekomendi la legadon de ĉi tiu tre interesa libro.

   Oni kutime konsideras Alphonse Daudet (1840-1897) kiel realiston. Lia vigla kaj akuta observokapablo certe permesas ĉi tiun klasifikon, tamen kun certa nuanco, ĉar, se li celas la ekzaktan reprodukton de la realo, li sisteme evitas reprezenti la tro nigrajn kaj malnovlajn flankojn de la vivo. Li konservas sian plenan serenecon kaj kompatemon, kiuj iom mildigas la priskribon de la homa mizero. Aliflanke lia amo al lumo kaj koloro, kiun li metas al la servo de sia sentemo, iom proksimigas lin al la impresionismo. Riĉa komplekso, el kiu la tuta verko de Daudet fluas tiel bele. Li skribis romanojn, novelojn, memoraĵojn... la "Leteroj el mia muelejo", la "Lundaj Rakontoj" jam estis tradukitaj en plurajn lingvojn. Ili apartenas al la tutmonda literaturo. Kiu ne konas "La kaprinon de Sinjoro Seguin", "La eliksiron de Pastro Gauchet", brilajn kaj delikatajn juvelojn?

   Jen do Tartarin el Taraskono, homo fama, bonkora heroo, kiu sintezas la spiriton kaj karakteron de la sudaj Francoj, laŭ noto iom fantazia, sen kiu Tartarin ne estus "el Taraskono"! Tartarin, kies persono entenas kune la kavalirajn kvalitojn de Don Kiĥoto kaj la saĝan malriskemon de Sanĉo Pansa. Vi divenas la tragikajn konfliktojn estigitajn de tia amalgamo! Tartarin-Kiĥoto preta al ĉiaj riskoj kaj oferoj, Tartarin-Sanĉo emanta al facila nenifarado. En la verko oni do povas observi la strangan konduton de tiu kurioza estulo, kiu, -- miraĝo! -- ne konas la ĝustan limon inter vero kaj fantazio. Ekzemple: li tiel forte deziris vojaĝo al Ŝang-Ĥaj por labori en tiea firmo, ke, kvankam li ne forlasis Taraskonon, li imagas sian revon efektiviĝinta -- kaj li rakontas por la centa fojo al siaj amikoj la atakon de la firmo fare de la Tataroj, fine dirante tute nature: "Tiam mi ordonas al miaj komizoj sin armi, mi hisas la konsula flagon, kaj -- paf! paf! tra la fenestroj, al la Tataroj." Kaj Daudet klarigas, ke Tartarin ne estas mensogulo, kvankam li scias, ke li ne iris al Ŝang-Ĥaj... Miraĝo! Kun senbrida vervo la aŭtoro liveras la klarigan vorton: "Ne ekzistas mensoguloj en la Sudo, ankaŭ ne en Marsejlo... La sudulo ne mensogas, li eraras... Miraĝo! La ununura mensogulo en la Sudo, se ekzistas unu, estas la suno..."

   Kaj la aventuroj de Tartarin disvolviĝas laŭ ritmo senhalta: la kaskedĉasistoj, la kunvenoj ĉe amikoj, la menaĝerio, la preparo al foriro, la marvojaĝo... kaj fine Ĉe la leonoj!... Sume Tartarin mortigis azenon kaj unu malfeliĉan leonon, maljunegan, sendentan, blindan kaj malsovaĝan!... Fine post la triumfega reveno en Taraskonon, Tartarin reprenas sian honoran lokon en la vicoj de siaj samurbanoj -- preta komenci la rakontadon de siaj grandaj ĉasoj: "Imagu, li diris, ke iuvespere en la mezo de Sahara..." -- Tiel finiĝas la rakonto. Miraĝo!

   Apartan mencion meritas la prezento de la libro. Fortika bindo el flava tolo kun ora titolo. Tre bona papero, perfekta presado. Ilustraĵoj de Guezennec riĉigas la volumon.

   P.-S. -- Mi rimarkis la vortojn: Tomahoko kaj Kaedo. Ili jam ekzistas en la P.V. (Suplemento) sub la pli bonaj formoj: Tomahaŭko kaj Kaido.