Saturnin (Zdenek JIROTKA)

Enkomputiligis Don HARLOW

Saturnin

de Zdenek JIROTKA

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

fragmento de la 19a ĉapitro

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 232-235


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   ... Dum la posttagmeza ripozo nia tuta vojaĝo komencis al ni vidiĝi kiel agrabla promeno en libera naturo, kaj la gajhumoro de la tuta kompanio ankoraŭ plifirmiĝis per la legado de nekutima letero, kiun doktoro Vlach serĉ-elfosis el sia kabana arkivo. Ni sidis sur primitivaj, sed tre komfortaj brakseĝoj, kaj la spaco estis plenigata de la kara aldo de fraŭlino Barbora, kiun la doktoro estis petinta, ke ŝi laŭtlegu la leteron. Fermu la okulojn kaj aŭskultu:

   "Kara doktoro!

   Mi ankoraŭ odoras je konifera pinglaro, miaj manoj ankoraŭ surhavas postesignojn de rubusdornoj, kaj la plandoj de miaj botoj estas poluritaj per la irado tra montara herbaĵo, kaj mi jam sidiĝas, por skribe vin danki kaj samtempe elinsulti. Por danki vin pro la plej rava libertempo, kian mi iam ajn ĝuis, kaj por elinsulti vin pro la malico, kiu akompanas ĉiujn viajn agojn, eĉ la plej noblajn.

   Kiam antaŭ unu monato vi respondis miajn plendojn pri mia farto per parolado pri reveno al la naturo kaj pri la vivmaniero de homo prahistoria, mi kontraŭdiris, ke vi ne povas ja postuli, ke mi surgrimpadu arbojn. Mia rimarko estis tute aferrilata, kaj ne plaĉis al mi la maniero, kiel vi reagis al ĝi. Mi rememoras, kiel malica brilo ekfulmetis en viaj pupiloj, kiam vi pririgardis mian staturon, dirante, ke io simila ne povus al mi malutili. Mi tiam volis respondi al vi tre draste, tamen vi silentigis min per grandanimeca kaj surpriza propono, ke mi pasigu mian libertempon en via montara kabano. Jen kiel stranga miksaĵo de hispana altnobelo kaj malica satiruso vi estas! Mi devis pricerbumi, ĉu mi tiun proponon danku al nia malnova amikeco, aŭ al via malicemo, kiu kontentiĝis per tio, ke ĝi devigis min venki kun plena dorsosako la altecdiferencon de 700 metroj, ne povinte al mi altrudi la nedignan surarban grimpadon.

   Kiel vi vidas, mi subtaksis same vian amikecon, kiel vian malicemon. Ĉu tamen ekzistas io, kion oni ne riskus por sia sano? Mi faris ĉion precize laŭ via konsilo. Mi eĉ aĉetis ĉiujn librojn de vi rekomenditajn, kvankam la nomoj de ties aŭtoroj, same kiel iliaj titoloj, estis por mi absolute sensignifaj kaj promesantaj nenion. Mi nun scias, ke estis bona, kion mi faris, tamen ion mi ŝatus, doktoro, diri al vi: libroj estas bela afero, sed ĉu vi scas, kiom ili pezas? Ĉu vi scas, ke mi kuntrenis ilin en la montaron kvazaŭ mulo, kaj ke kiam mi troviĝis proksimume en la duono de tiu diabla monto, venis al mi terura ideo, ĉu vi ne estis malpli itneresata pri tio, ke mi dum mia libertempo havu sufiĉon da intelekta nutraĵo (kun la prahistoria homo ja tio eĉ ne rimiĝas!), ol pri tio, ke mi sur la monton kuntrenu centfuntan ŝarĝon. Estas malbeninde, ke viaj intencoj estas ĉiam neelsondeblaj. Kun dentoj kunpremitaj mi estis venkanta la suferplenan vojon, paŝo post paŝo. Sole la penso, ke mi jam baldaŭ atingos la supron kaj ke vi prezentos al mi ion taŭgan por trinki, ebligis al mi plenumi agon indan je indiana ŝarĝoportisto.

   Mi konjektis, ke vi restos en la kabano ĝis lunde matene, kaj mi estis surprizita, kiam bonvenigis min paperpeco alfiksita al la pordo kun via komuniko, ke vi devis reveturi en Pragon kaj ke la ŝlosilo pendas sur la unua pino dekstre. Kia malprudentaĵo, mi diris al mi, lasi la ŝlosilon en loko facile alirebla! Kia malprudentaĵo! Ĉi tion mi tamen diris al mi nur por momento.

   Konstatinte, ke vi pendigis ĝin proksimume sep metrojn alte, mi estis ege surprizita. Vane mi ĉirkaŭrigardis por trovi ian ŝtupetaron, sed subite mi rememoris la malican fulmeton en viaj okuloj, kiam ni estis parolantaj pri la surarba grimpado, kaj tiam mi terure eksakris. Tio ĉi ja konformis al vi! Kiam mi tion hodiaŭ rememoras, mi estas tentata kofnesi, ke la situacio ne estis tute senhumora, sed tiutempe mi ne estis komprenema por tio. La sola sentaĵo, kiu ŝtorme skuis mian animon, estis kolerego. Mia unua penso estis turni min sur la kalkanumo, reiri en la stacidomon kaj veturi hejmen. Poste mi estus per sarkasma letero dankinta vin pro via gastemeco. Eble mi estus farinta tion, se krepusketo ŝvebanta en la valoj ne rememorigus al mi, ke proksimiĝas la nokto. Poste venis al mi la ideo serĉe rigardi, ĉu en la ĉekonstruaĵo de l' kabano ne troviĝas hakilo, per kiu mi provus la pinon faligi.

   Mi scias klare imagi, kiel vi super tiu ĉi frazo de mia letero suprensaltos. "Ha, vidu" vi ekpredikos. "jen la plej evidenta pruvo, kiom degeneris viaj vitalaj kapabloj, se vi estas ja preta preni sur vin plurhoran laboron per ilo, kiun vi eble neniam en via vivo manipulis, anstataŭ fari ion tiel simplan kaj bagatelan, kiel estas grimpo ĝis la alteco de kvin metroj!" Al ĉi tio mi rimarkigas: de sep, doktoro, de sep, kaj estas eble, ke temis pri ankoraŭ pli ol sep metroj. Permesu, ke mi interrompu vin, ne lasante vin daŭrigi vian paroladon pri furioza virbovo, kiu, laŭ via opinio, sola scius veki en mi la kapablojn de rapida grimpo, heredigitajn de la pratempaj antaŭuloj.

   La fakto, ke mi decidis konsideri la grimpadon nur en la kazo, se ne ekzistus solvo alia, estas komprenebla per si mem. Mi intencis vian volon spiti. Por ke vi ĉe via perversa gajhumoremo ne sentu vin trompita, mi konfesas, ke mi la pinon fine tamen surgrimpis. Amuzu vin ankoraŭ pli multe, kaj sciu, ke la unuan furiozan eksperimenton por atingi la ŝlosilon mi entreprenis, surhavante najlogarnitajn botojn kaj la diable pezan dorsosakon.

   Ĉio cetera estis belega. Mi tre bone tradormis jam la unuan nokton kaj vekiĝis meze de ĉarma montara mateno. Ĝi estis mia unua mateno pasigita en la montaro, kaj ankoraŭ dudek aliaj ĝin sekvis, unu pli bela ol la alia. La tagoj estis agrable pasantaj, kaj mi ne sciis, ĉu mi admiru la originalan kaj komfortan ekipaĵon de via kabano, la graciajn abiojn kaj la romantikan sovaĝejon ĉirkaŭ la arbara lageto, aŭ la aŭtorojn, per kiuj mi laŭ via konsilo estis min provizinta. Mi ŝirkolektadis frambojn, serĉis fungojn kaj kuŝadis sur montaraj herbejoj. Dum tutaj horoj mi rigardis malsupren en la valon, pripensante la legitaĵon. La varmetaj vesperoj kun violkoloraj ombroj, la tagmezoj plenaj de rezina odoro, la sunsubiroj kaj ĉiuj tiuj ravaĵoj de mia libertempo mirinde kunmiksiĝis kun la folioj de la tralegitaj libroj, kaj mi estas konvinkita, ke ankoraŭ post jaroj mi scios, kiun ĉapitron mi legis sur la deklivo sub via kabano, kaj kiun super la nivelo de la lageto. El aliaj blovetos sur min la ligno-odoro de via kabano kaj ekbruetos la sonoj de pluvo falanta sur la tegmenton. Mi ne scias, ĉu mi vivis kiel homo prahistoria, sed mi vivis belege.

   Proksimume en la duono de mia libertempo mi venis al la konvinko, ke via ekspliko pri tio, kiel ĉarme estas hokadi trutojn je artefarita muŝo, apartenas al tiuj amindaj frenezetaĵoj, per kiuj vi regalas viajn proksimulojn kaj kies komuna trajto estas eksterlima neverŝajneco. Unuvorte: mi kaptis eĉ ne unu truton, kaj mi nepre kontestas la hipotezon, ke ekzistas iu, kiu estus sukcesinta tion fari. Mi relokis vian fiŝistan ilaron tien, kie mi estis ĝin trovinta, kaj la lageton mi vizitadis sole por min bani. Ĉiutage. Efektive. Mi vidas, kiel nekredeme vi skuetas la kapon, sed mi diras la veron, kaj vi ne scias eĉ imagi, kiel favore tio efikis al mia saneca stato. Mia farto iĝis ĉiutage pli bona. Kaj ne opiniu, ke mi en tiu malvarma akvo, por tiel diri, nur ekkuraĝetis, ke mi nur kelkfoje priŝprucigis mian dorson, kaj ke tion mi nomas bano. Mi kutimis, doktoro, subakviĝi -- ĉu vi komprenas? --, inkluzive la kapon. Ĝis la fundo de la lageto!!!

   Mi volas indulge forgesi, ke la konsilo, ke mi surgrimpu arbojn, estis konsilo nek de amiko, nek de kuracisto, sed de sarkasma ŝerculo, kaj mi repagas al vi laŭ la proverbo "ŝtonoĵeton respondu per panoĵeto": doktoro, sekvu mian ekzemplon, kaj via montara lageto faros el vi olimpikan ĉampionon. Ankoraŭfoje mi dankas vin pro via gastameco kaj deziras al vi plezuran subakviĝadon.

Via

Korejs.

   P.S.: "La ŝlosilo de la kabano troviĝas en la lageto."