Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ unu alian!

ŝercoj

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/1 p. 7


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   Aŭtomobilisto radumas po cent kilometroj en horo, trafas arbon, kaj retrovas sin, iom zigzagitan, antaŭ Sankta Petro, kiu demandas: "Kion vi deziras?". Kaj la alia, kun sovaĝa mieno: "Alkonduku Sanktan Kristoforon, ke mi diru al li mian opinion!"

*

Ŝi (ĉe spiritisma tablo). Kara edzo mia, ĉu vi nun estas feliĉa?
Lia voĉo Jes.
Ŝi Pli, ol kiam vi vivis kun mi?
Lia voĉo Jes.
Ŝi Kaj kion vi faras, en la paradizo?
Lia voĉo Sed mi ne estas en la paradizo, mi estas en la infero.

Epitafoj de orserĉistoj

1

Al Bob Martin
kiu ne sufiĉe rapide sin flankmetis

2

Li nomis Bill-on mensoganto.