Enkomputiligis Don HARLOW

Diraĵoj

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/1 p. 40


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   Nur la senutileco de la unua diluvo malhelpas, ke Dio sendu al ni duan.

(Champfort)

  ...Ke tiuj povraj infanoj vidas, kiel ĉio tio okazas, kaj ke ili kredas, ke morgaŭ tio iros pli bone,
  Jen io miriga, kaj la plej granda mirindaĵo de Nia Graco,
  Kaj mi miras mem pri ĝi, diras Dio.

(Ch. Péguy)

   La kuracisto, kiu zorgis pri Oskaro Wilde, vidinte, ke ties lasta horo alproksimiĝas, prezentis al li la kalkulon, kelke altan, de siaj honorarioj. La verkisto ĝin trarigardis, kaj vespiris: "Mi mortas vere super miaj vivrimedoj."