Enkomputiligis Don HARLOW
La tricentan kunveno de la "Tri Koboldoj", en junio 1955, celebris nur tri el nia trupo (la aliaj pigris verŝajne pro la alproksimiĝanta somervarmo):
|
(kantebla proksimume laŭ melodio: Ho! Tannenbaum) |
La tria cento, la tria cento, Por ni jen pia sento! Ĉar el elito ni nin plektis, Kaj la plej bonajn nur elektis! La tria cento, la tria cento... Publiko! kia sento! Sub laŭra volbo, sub laŭra volbo, Ne estas lok' por kolbo. Ĉar tie paŝtas sin ĉevalo Kun nom' Pegazo, tra l' konvalo. Sub laŭra volbo, sub laŭra volbo, Nin armas plum', ne kolbo! Filistra feto, etburĝa feto, Ne bridas nin korseto. Ni estas ja de l' sprit' la fosto, Kaj spitas kontraŭ proza frosto! Por inda feto, por digna feto, For la virin-korseto! |
(Roger Bernard) |
La Simbolo En la Kobold-muzeo, pro l' ĵusa tria cento, mi vagis tra relikvoj kun la komprena sento, ke estos pli konvene, anstataŭ kronon plekti, por nia festotago simbolon ja elekti. Jen estis postrestaĵoj de la Pegazĉevalo kaj restis sekigita Chaville-arbar-konvalo, peceto de muslino, kalsonoj kaj koresetoj kaj, en muze-bokaloj, kiom da povraj fetoj! Sed ve! la alkoholon Laurat' dum granda frosto fortrinkis po... maltrinki ĝin ĉe lanterna fosto! Kaj jen! neklarigeble, tutsupre sub la volbo de la Kobold-muzeo postrestis olda kolbo. Tuj super ĝi konsekre mi piajn manojn plektis kaj tiun oldon kolbon simbolo mi elektis |
(Raymond Schwartz) |
Al Koboldejo nin malnova sento pelis piede aŭ per ŝtalĉevaloj, ĉar da kunvenoj la triobla cento pleniĝis ĵus je l' tempo de l' konvaloj. Pli belajn florojn volas mi elekti, kiujn velkigus ne la varm' aŭ frosto, por al vi, Majstro! (1) indan kronon plekti kaj famgirlandon najli je l' pordfosto. Ĉar via Muz' neniam kulpis fetojn, neniam ludis ŝi per murda kolbo, sed ŝia bela sano primokas la korsetojn kaj ŝia rid libere eĥas sub drinkejvolbo! |
(Gaston Waringhien) |
Dum mi firme tenas la plumon, kaj ĉar ankoraŭ legas kelkaj nelacigeblaj, mi ne povas rezisti la tenton ĉi tie eternigi aliajn du pecojn, de sama aŭtoro, pri printempo alijara, kiuj pecoj ne trovis, mi absolute ne komprenas kial, lokon en la koboldeja Ora Libro:
Prikanti la printempon... jen malfacila leĝ' Por mi, ĉar malabundas mi je poetaj varoj... Dum rimas la aliaj facile en brakseĝ', Mi devas kapti magrajn ideojn ĉe la haroj! Se estus mi pentristo, ne povrus la penik'... Poeto... mi prefere mergiĝu en bieron, Ĉar ĝi ne estas frukto printempa, la persik'! Do kiel miaj versoj spegulus revan veron? Liriko mia povras, kaj lamas miaj bildoj... Rezignas mi je laŭroj... Ho ve! sur mia dom' Neniam pendos liro, ĉi Apolona ŝildo... Kaj min vi certe taksos plej kompatinda hom'! |
Jen en Pariz' familiara bildo: Dum verdas laŭ natura leĝ' La arboj, homoj sub gastama ŝildo Trankvile trinkas en brakseĝ'... En Bavaruj' jam ŝvitas sub la haroj La dik-nukuloj, jen la ver'... Kaj tamen antaŭ la kolbasaj varoj Floradas ŝaŭmo de l' bier'... Ĉe la pied' de l' Fuĵijama verkas hom' Per delikata silk' penika... Je l' mont-dekliv' kaj ĉirkaŭ lia dom' Jen flor' ĉeriza kaj persika... |
(Rober Bernard) |
Antaŭ kelkaj monatoj, konstatinte (ĉu tro memfide?) la jaman maturecon de la kamaradoj, unu el ni proponis, ke ni ekataku la aktualaĵajn kanzonojn, prenante denove kiel modelon la parizajn kanzonistojn. Ĉi ĉi tiuj la prezentado konsistas ĉefe el kanzonoj verkitaj laŭ la okazaĵoj de l' ĉiutago: politikaj, artistaj, sportaj, ktp.
Post kelkaj pli-malpli fuŝitaj provoj, jen du ekzemploj, kiuj montras kelkan progreson.
La unua estas inspirita de la foto de "Miss Esperanto" aperinta en la numero de 16 - XII - 1955 de Heroldo de Esperanto, foto flamiga, kiel estas konstateble el la sekvo.
Ĉiuj sekvantaj strofoj, krom unu, estas kanteblaj laŭ la muziko de: "Ah! Mesdames, voilà du bon fromage..." |
Ni nun kantos per ĉi tiu kanto pri la ĉarmoj de Miss Esperanto, pri la brustpara harmoni' kaj aliaj partoj de l' anatomi'! |
(Raymond Schwartz) |
Ĉu vi vidis en gazet' Heroldo La "Miss Esperanto" kun dekolto Tia, ke tuj forlasos mi Studon de la lingvo por l' atanomi'! Mi troviĝas jam en embaraso: Estas ŝia bankostum' kiraso... Por firma mia opini', Ek kaj tuj al ŝia land' Kaliforni'! Ĝis revido, karaj geamikoj! Mi min donos al scienc-praktikoj. Por ĝin elkoni kun perfekt', Longe mi etendos min sur la subjekt'!... Mi revenos nur post kelkaj jaroj Da studad' pri ĉiuj Miss-"remparoj". Revenos mi, post kompromis', Kun ne Esperanto-Miss, sed ido-miss! |
(Roger Bernard) |
Kio estas ja Miss Esperanto? Ĉu do nova id' de l' "Ido"-planto? Sŝ! ho ne misesploru ĝin, Ĉar ne temas pri ide' ... sed pri idin'. Trovi "Miss"ojn, jen la tikla modo, Kiu flosas nun ĝis l' antipodo, Eĉ tiel, ke ĉi nova tik' Baldaŭ ŝajnos de la mondo la mistik'! Amerikon trovis ja kolombo. Nu, la lando de l' atoma bombo Malkovris ĵus kun elegant' Sian Kolombinon en "Miss-Esperant'"! Ja ni scias: de post peka pomo La eraro estas ec' de l' homo; La misoj multas sur la ter', Jen do kial plena restas la mister'. Sed pro tiu "Miss" ne misesperi, Ke ni povos dank' al ŝi prosperi, Ĉar tiu speco de diant' Prave plej nomiĝus la "Miss Elspezant'". |
(Jean Thierry) |
Apud ŝi mi tuj kun nova viglo lernus ĉion pri la... gramatiklo, la verboformojn en aktiv' kaj eĉ ŝiajn formojn en super... lasciv'! Mi ekzercus laŭ blindula modo la legadon per la tuŝmetodo, ĝis mi parkerus kun kontent' la dek... seks-regulojn de la Fundament'! |
(Raymond Schwartz) |
Jen finiĝis tiu ĉi kantiko plena de humor' kaj erotiko, kaj ni tutkore vokas: "Ĝis!" Je honoro de la Esperanta Miss! |
(Raymond Schwartz) |
(Ni esperu, ke ni ne havos malfacilaĵojn kun la posedanto de tiu "Miss" Esperanto, kiu poste montriĝis kiel Sinjorino, edzino de eble tre severa edzo!)
Laŭ propono de nia amiko Sylla CHAVES, nia brazila poeto, kelkaj ekzerciĝis pri tiu temo: "En Usono iuj entreprenoj vendas nuntempe terenojn sur... la LUNO." Jen du specimenoj:
(laŭ la muziko de "Ĉe la luna lumo..." |
|
Sur planedo Luno Estas multa spac'. Kaj kun oportuno jam de ĉi surfac' Trusto pecojn vendas Sur najbara sfer'. Kiu pecon mendas, Zorgu pri l' liver'! Sed l' eterscienco Jam promesas, ke Lunvojaĝkomenco Venos baldaŭ tre. Dank' al ĉi vojaĝo Eblos scii nun, Ĉu estas vizaĝo Aŭ postaĵ' la Lun'? |
Eblos nun aliri Multajn astrojn plu. Nur sin lasi tiri Tra la ĉielblu'. Seksnenormaluloj Rekt' al Ur...anus'... Sen pilolstimuloj Mi tuj al Venus'! Bartelmes - mortspuro Iros en SAT-urn'... Vojon al Merkuro? Dekstren post vojturn'! Vivu, mi do krios, La astronaŭtik'! Ĉiu nun ferios Laŭ la luna tik'... |
(Roger Bernard) |
Ve al ni, se sur la Lunplanedon homa mano metos la piedon, ĉar la unua sur la list' certe estos l' impostaĵokolektist'! Al la luno mankas firma bazo, ĝi varias laŭ la luna fazo: plena, duona, preskaŭ nul kaj eĉ nevidebla al la hom-okul'! Ĉiuj havos -- tion mi komprenas -- multan lokon se la Luno plenas, sed dum la lasta Lun-kvaron' ĉiuj tuj platiĝos kiel makaron'! Sekve lasu ĉi spekulacion! Anstataŭe prenu koncesion sur tiuj Lunoj sen vual', kiuj rotacias ĉe la Plac' Pigalle. |
(Raymond Schwartz) |
Tiel distris sin la Koboldoj. Kvankam oni post 50 jaroj certe ne trovos tiujn amuzaĵojn en priesperantaj antologioj, tamen ili havas tiun ĉi meriton, ke, ĵonglante pli-malpli lerte per la vortoj, la koboldaj kanzonistoj utiligis ĉiujn eblecojn de Esperanto por ĝin vivigi same kiel nacian lingvon. Vizitintoj de la kabareto ne kontraŭdiros, ĉu?
Kaj nun la mondo priploru la dronon de la kompatindaj Koboldoj!