Enkomputiligis Don HARLOW

Unu internacia problemo: la mortigisto

de Jean THIERRY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/1 p. 25-29


   El ĉiuj juraj problemoj pri kiuj la Unuiĝintaj Nacioj plej facile povus akordiĝi, la plej simpla sendube estas la krima demando. Ĉu jam ne ekzistas iu internacia policorganizo nomata "Interpol"? Ĉu vere la homo, kiu mortigas alian, kie ajn estas la nacieco de la viktimo aŭ de la kulpulo ne sammaniere atencas la Universalan Deklaracion pri la Homrajtoj?

   La problemo efektive estas des pli grava kaj interesa, ke ĝi speciale aktualiĝas, kiel en Francujo aparte pro la gazetara kampanjo okaze de diversaj procesoj, interalie de la "afero Dominici", tiel ankaŭ ĝenerale tra la tuta mondo pro la tro multaj krimoj instigitaj de pli-malpli politikaj partioj. Cetere, ne unuafoje la mortigisto estas konsiderata de internacia vidpunkto. Jam preskaŭ en la sama tempo, kiam aperis la Internacia Lingvo, en 1889 fondiĝis "La Internacia Unio de Punjuro", kiu estis malaperonta post la milito de 1914. Sed de post la 28a de Marto 1924 ĉe la Pariza Jura Fakultato stariĝis "La Internacia Asocio de Punjuro", kiu principe celas estigi komunan fronton kontraŭ la krimo. Kaj certe ĉiuj povas konsenti, ke la krimo estas socia difekto, kies ofteco ankoraŭ hodiaŭ restas troa por mondo sin pretendanta civilizita. Tial en Svislando baldaŭ okazos sub la aŭspicio de UNESKO la unua internacia kongreso pri kriminala juro.

   En la lastatempa artikolo titolita "Naivaj Diroj pri la Mortpuno kaj la Vivrajtoj" (1), S-ro Georges Fradier plej trafe tuŝas la kernon mem de la temo; kaj ĉi tiuj "diroj", kiujn li deklaras nur "naivaj", reale restarigas la juran punkton en plenan lumon. Li ŝajnas enfermi la juristojn en unu alternativo: la Universala Deklaracio de la Homrajtoj asertas en sia artikolo 3: "Ĉiu homo havas rajton je vivo, libereco kaj persona sekureco", kaj tamen malgraŭ tia rajto la juĝisto iafoje kondamnas homon al morto. Ĉu ne estas en tio ia kontraŭeco?

   Certe ne la unuan fojon oni pridemandas la pravecon de la mortpuno.

   Jam de longe oni ĝin diskutis: Richelieu en la XVIIa jarcento, Beccaria en la XVIIIa, la plej famaj teroristoj de la Franca Revolucio Marat kaj Robespierre fervore sin deklaris kontraŭ la mortpuno. Sed ni povas tuj rimarki mirindan kontraŭecon: Richelieu kaj la teroristoj uzadis mem plejmulte la mortpunon. Kaj fakte, tiu mortpuno, forigita en 1879 en Svislando, estas nun restarigita en deko da tiulandaj kantonoj.

   Cetere ĝis nun la motivoj por tia forigo rilatis al konceptoj pli religiaj aŭ filozofiaj ol propre juraj. Ili estas resumeblaj jene:

   1o la socio ne povas rajti puni mortigon per io, kio estas ĝuste nur simpla mortigo;

   2o la mortpuno restas senefika, ĉar eĉ la plej gravaj kulpuloj afektas ĝin spiti (almenaŭ laŭdire);

   3o la morto ne respondas al la kondiĉoj de bona puno, ĉar ĝi estas nek riparebla nek dividebla.

   Sed, de kiam la Unuiĝintaj Nacioj subskribis la Universalan Deklaracion pri la Homrajtoj, la problemo povas nun stariĝi sur ia kampo multe pli jura.

   Tuj de kiam li estas kaptata, konsideras S-ro Fradier, la plej sovaĝa bandito ne plu estas "eksterleĝulo", ĉar li estas juĝota laŭ la principoj de la leĝo; kaj ĉar la "talionpuno" (2) kaj la "sangprezo" aspektas nun nepre barbaraj, ĉi tiuj principoj ne povas esti aliaj, ol tiuj mem de la Homrajtoj. Nu: "la verdikto falas sur la kulpon, sed la kondamno koncernas la homon. Tial estas ne certe, ke oni povos trudi silenton al tiu homo, se li priparolos sian rajton je vivo. Se li malkovros la Universala Deklaracion kaj sin rekonos kulpa, li diris: ĉi tiu listo da rajtoj, el kiuj mi spitis la plej gravajn, neniel senpezigas la respondecon mian. Sed ĝi ankaŭ ne forigas la vian. Ĝi ne permesas, ke mi vin forlogu al la mallumoj, en kiujn mi falis... Mi legas: ĉiu homo rajtas la vivon, kaj ĉi tiuj paroloj premegas min. Nun estas via vico por legi..."

   Tiamaniere ligiĝas do ia nova Gordia jura nodo.

   Evidente oni povus ĝin tranĉi tuj, rifuzante ĉian ajn juran valoron al la Deklaracio; sed la intereso de la demando postulas, ke oni ĝin akceptu, almenaŭ provizore, kiel postulaton. En tia hipotezo, oni estas kondukita al la konkludo, ke la pledo de S-ro Fradier nuligas la punrajton.

   Efektive oni povas ĝin ĝeneraligi pri ĉiuj punoj: ĉu ne ĉiam ili rilatas al forigo aŭ interrompe de iuj rajtoj el la Deklaracio? Ili ĉiam atencas almenaŭ kontraŭ unu el ili. Sendube la mortpuno forigas la vivrajton; sed la dumtempaj aŭ vivdaŭraj punlaboro kaj punekzilo, la tenado en malloiberejo aŭ en ŝlosigo, la elpelo aŭ degrado, kaj eĉ la punoj nek korpaj nek fifamigaj, kiel ekzemple la mallonga enkarcerigo, la monpuno aŭ la konfisko, ankaŭ pli-malpli tuŝas la liberrajton. Fakte ĉiuj punoj atencas la Homrajtojn, ĉar el la difino mem ili devas esti almenaŭ ia ĝeno por la kondamnito; kaj sekve de tia rezonado, ne plu unu puno ŝajnas ankoraŭ ebla!

   Sed en tiu okazo, kiel do respektigi la Homrajtojn mem? En tio kuŝas la vera problemo.

   La juro diferencas kaj de la filozofiaj konceptoj precipe pro tio, ke ĝi supozigas realan sankcion, precipe pro tio ke ĝi nepre postulas tian punrajton. Forigu la sankcion, kaj plu ne estos juro; forigu la juron, kaj plu ne estos socio: tiam regos nur anarkio aŭ la volo de la plej forta.

Kial vi mortigas min? -- Nu ĉu do vi ne loĝas trans la rivero? Mia amiko, se vi loĝus sur tiu ĉi flanko, mi estus murdisto, kaj estus mejuste mortigi vin tiamaniere: sed ĉar vi loĝas sur la transa flanko, mi estas bravulo, kaj tio estas justa.

B. Pascal.

   Ĉu tio signifas, ke la juro estas ento? Ne, ĉar la juro prezentas nur la iutempan sintezon de iu socia ordo. Ĉu tio signifas, ke la socia ordo estas ento? Ne pli prave, ĉar la socio estas kreaĵo de la homo: ĝi devenas de la homa naturo mem, kiu sociemas. Nur la homa esenco estas ento, aŭ per si mem, aŭ fare de la "Kreinto", laŭ la filozofia aŭ la religia vidpunktoj; tial tute prave la fundamento de juro povas esti starigita sur la Homrajtoj.

   Verfakte la argumentado de S-ro Fradier rezultas el jena premiso: ĉar ne la socio mem donas vivrajton, sekve ĝi ne povas ĝin repreni. Sed tia premiso ne respondas plene al la realo.

   Kiu parolas pri la rajto, tiu supozas juron, ĉar rajto neprigas, ke ia juro agnosku kaj efektivigu ĝian protekton. Rajto sen protekto ne havas juran sencon. Temas nur pri bezono aŭ aspiro; eble ĉi tiuj estas indaj je protekto kaj povas estiĝi rajtoj; sed nur socia ordo aŭ supera estulo, kiel Dio, povas igi ilin tiaj, donante al ili protekton. Ni ne devas konfuzi: doni ion kaj doni rajton al io. Ja socio ne donas la vivon nek la liberecon, sed ĝi donas la protekton al la vivo kaj al la libereco. Konsekvence, ĝi prave povas repreni la rajtojn se ili estas misuzitaj.

   Cetere, kiu atencis la vivrajton de alia homo, tiu fakte atencis same sian propran vivrajton: tiam, kiel diris la antikvaj Romanoj, li fariĝis "sacer" (latina vorto, kies religia kaj jura prasenco signifas: dediĉita al dioj), alivorte: ne plu protektata de la civitaj leĝoj. En la pratempo tiaokaze iu ajn homo povis lin trakti laŭ sia volo, eĉ mortigi. La puno do ne estas alio ol, la efiko mem de la atenco: la forigo de la protekto.

   Forigi la mortpunon? Kial ne? La sinjoroj murdistoj bonvolu komenci.

A. Karr.

   Sekve, la mortigisto eĉ kaptita ne plu povas alvoki rajton, kiun li forigis; ĉar li atencis la protekton al sia propra vivo kaj eĉ al la vivo de ĉiu el ni. Kaj la mortpuno, konsekvence de la ago ne ŝajnas rezulti, laŭ nia opinio, el propre dirita juro, sed nur el fakto. La juro intervenas nur kiel paciganto por koncedi laŭ la cirkonstancoj ankoraŭ ian protekton aŭ pardonon al la kulpulo. Kaj tia estas la pozitiva senco de puna leĝo: indikante la punon, ĝi indikas la protekton de la ceteraj rajtoj. "La verdikto falas sur la kulpon, sed la kondamno koncernas la homon". Tamen ankaŭ la kulpeco koncernas la homon; kaj se tiu ĉi ne devus elporti la sekvojn de siaj agoj, kion do povus signifi kulpo?

   Fakte, plibonigi la kulpulojn estas morala afero; kaj akcentante tiun vidpunkton, tro ofte oni perdas el la okuloj la celon de la juro, kies rolo estas esence respektigi la rajtojn.

   La mortpuno ne devenas el ia enta privilegio de la juro: ĝi estas nur la preventa aŭ efika fakto, kiu protektas la vivrajton mem; ĝi ne kontraŭas al vivrajto, male ĝi reale ebligas ĝin, ĝi ja protektas ĝin.

   La fama franca filmo "Ni ĉiuj estas mortigistoj" efektive malpravas. Ĝi kritikas la mortpunon pro juĝista eraro: sed tia eraro ne devenas de la ekzisto de la mortpuno, sed sole nur de la enketa proceduro. Jen la ekzameninda punkto. La jura celo kuŝas en socia protekto; la cetero estas nur moralaj aŭ sentimentalaj konsideroj


Piednotoj

(1) Vidu "la Kuriero", eldonitan de UNESKO (No 10, 1954).
(2) "Okulo por okulo, dento por dento".