Enkomputiligis Don HARLOW
Mi estis unu el ili -- el la "nur malmultaj" pri kiuj vi legis. Estis tiom pacplena la telegramo, memorigis pri dimanĉa mateno kun malmultaj promenantoj kaj neniuj trafiklumoj - aŭ pri nudaj kampoj, kiujn vi traveturas, nudaj kampoj iomete kovritaj per neĝo, kaj kies radsulkoj rigidiĝis pro la frosto, kaj neniuj homoj kaj neniuj bestoj tiom vaste, kiom eblas vidi. Vi kutimas legi pri miloj jes, centmiloj da mortintoj, tial "nur malmultaj" ŝajnas al vi kiel: neniuj. SED MI ESTIS UNU EL ILI. Mi ne scias ĉu la amsigita sufero de miloj estas pli granda ol la sufero de unu, mi ne scias ĉu ĝi estas mezurebla. MI ne pensis "nur" -- kvankam mi dum teruraj sekundoj pensis "sola" en tia maniero, kia mi nenian antaŭe imagus, ke mi povus sperti. Estis ĵus antaŭ forpermeso -- ho, la lastaj tagoj, ilia ekscito, imagu se nun, proksime al la fino io okazus, kio malhelpus tion -- mi pensis pri paĉjo, panjo kaj -- ne, mi ne volas diri la nomon, mi kredas, ke nur nomi ĝin, eĉ, ĉi tie, post mia morto povus krevigi mian koron pro sopirego. Ĉu mi baldaŭ revidus ilin, ĉirkaŭbrakus ilin, aŭ ĉu mi -- je diabla hazardo -- mia militservo daŭris dek monatojn tiun fojon, kaj ĝi eĉ pasis sen plej eta akcidento -- Ĉu mi estis trafota nun? Fariĝi invalido aŭ eble morti? Ho, Dio, ho Dio ne permesu tion. Lasu min veni hejmen. Tiam ĝi okazis. Mi estis sola, mi transiris grandan kampon, dum du tagoj mi ne aŭdis pafadon. Kurioze ke mi aŭdis la krakon longe antaŭ ol mi estis trafata, mi aŭdis, ĝin kaj ekhavis tempon pensi pri ĉio. "Sola" mi pensis "ĉi tie" kaj "paĉjo kaj panjo" kaj "vi" kaj "neniam trovebla" kaj "eble putri" kaj "neniu por doni la sciigon: kiel kaj kiam" kaj "neniam ekscii ke ili estas en miaj pensoj ĝis la fino -- do eble kredi, ke ili ne estis". Kaj multe, multe pli mi pensis, estis kvazaŭ ĉio, kion mi travivis, preterpasus per rapide ŝanĝantaj bildoj, estis kvazaŭ tio, kion mi vidis MEM plorus pro senbrida, senfunda doloro, pro turmenta plorplena, lamenta doloro, kaj kiam la bildoj malaperis, la pensoj trankviliĝis, tiam ŝajnis, ke io lamentas malantaŭ la griza ĉielo, en kiun mi rigardis. Kaj tiam ekvenis la korpa doloro, unue kaŭteriza, poste estis, kvazaŭ ĉio brulus; mi kopodis ĉirkaŭrigardi, mi apenaŭ ne kapablis moviĝi, ne moviĝi? Ne, ne, ne! kio do estas tio? Tiam mi vokis -- mi ree vokis -- mi vokis, mi kriis, mi kriegis, post kelkaj minutoj da kriado mi estis kvazaŭ elĉerpita. Ĉu entute eliĝis sono? Ĉu kriis mia buŝo senbrue? Ho, Dio senbrua krio pri helpo en krepuskiĝanta dezerto, grandega kiel la firmamento. Ne, mi devis levi min mi DEVIS. Mi penadis, sed ne kapablis; miaj gamboj estis kvazaŭ senvivaj. -- Tiam mi kuŝigis min -- La brulanta sento mildiĝis momenton -- mi klopodis pensi klare, mia pozicio rilate al tiu de la kamaradoj: La ebleco ke unu el ili povus preterpasi, jes, mi ekhavis malklaran ideon, ke post duona horo estas efektive ŝanco; mi volis ŝpari miajn fortojn por kriado ĝis tiam, sed pensu nur, se iu preterpasus post malmultaj minutoj, ne kvindek paŝojn de tie kaj mi TIAM ne krius, aŭ imagu, ke mi finkriegus kaj ne krius, kiam ili estus tie. Tiam novaj turmentoj komenciĝis, mi frostis kaj ŝvitis samtempe, mi sentis kvazaŭ mi estus varma ie interne, kvazaŭ ŝprucus sango el interna ŝirvundo. Naŭzo kaj malvarma ŝvito sur la frunto, kaj dume takte kun mia pulsado, sonis en mia animo: "Paĉjo, panjo kaj vi" kaj "neniam plu". Ĉu mi finkriegu, aŭ ĉu mi enterigu min mem, provu arigi kelkajn frotiĝintajn tertuberojn super mi por alporti varmon al la malsana loko. Mi penadis turni min flanken por klopodi fosi -- sango fluis el mia buŝo, kaj la pozicio igis la doloron en mia subventro eĉ pli terura. Ne, ne, ne, ne!!! Tio ne povas esti la solvo pri malkonsento inter homoj, tio ne povas alporti la solvon, vi devas trovi alian -- DEVAS. La sekvantaj sekundoj minutoj kvaronhoroj -- mi ne scias -- por mi estis eterneco, soifo, freneza, krianta sopiro, mizero, doloro kvazaŭ de internaj flamoj, suprenlekantaj ĝis mia gorĝo, kaj poste tio, kio estis pli malbona ol la mizero, kiu ĝis nun estis fono por ĉio: ĝia kontrasto: naŭzo, senutilo, obtuza malpleno kaj koaguliĝinta, fetora abomeno. Poste la tuto kaj ankoraŭ pli en unu turniĝanta naŭza karuselo, bajonetoj, kiuj trapikis min, kolboj, kiuj fendis min, mueliloj, kiuj frakasis miajn ostojn, fortoj, kiuj ĵetis min tra miloj da senfundaj abismoj, fajroj, kiuj brulis min ankoraŭ vivan. Ne, ne plu -- io estu nerakontita. Senspire la priskribo ĉesu. Per la nediritaĵo vi devas antaŭsenti la plej altan teruron kaj per la antaŭsento VIDI. - - - - - - - - - Nun krustiĝas la sango ĉe mia buŝo. - - - - - - - - - "Nur". |