Enkomputiligis Don HARLOW

La urbo de terura nokto

de William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/1 p. 8-17


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   James Thomson (1834-1882) estas skota poeto, kies reputacio estas samtempe firma kaj malpli universale akceptita, ol ĝi meritas. Preskaŭ ĉiu antologio enhavas ĉerpaĵon el lia majstroverko "La Urbo de Terura Nokto", gtamen tre malmultaj poeziamantoj legas ĝin tutan. Oni povus eble iom satire pretendi, ke tio per si mem pruvas, ke ĝi estas majstroverko.

   Poemo, por esti eterne valora, por meriti atenton, por pravigi sian ekziston, devas esti nepre unika, t.e., ĝi estu neimitebla, aŭ, se oni ĝin imitas (kaj fakte oni ĉiam vaste imitas la majstroverkojn), ĝi estu neatingebla, ĝi havu ian unu-fojon-por-ĉiam-econ. "La Urbo de Terura Nokto" estas absolute unika, almenaŭ en la kadro de la anglalingva literaturo kaj verŝajne ankaŭ en la mondliteraturo, kvankam kompreneble ne mankas parencanimaj poetoj kiel ekz. Leopardi kaj Baudelaire. Kaj tio, kio ĉefe donas al la poemo de Thomson ĝian unikan kvaliton, estas samtempe tio, kio malhelpas pli vastan aprecon pri ĝi. Ĝi estas la sola grandioza kerne pesimisma poemo de la angla literaturo. Ĝi estas pesimisma kaj kontraŭreligia; kaj sekve ĝi forpelas legantojn, kiuj postulas nepran optimismon en sia legaĵo.

   Al dogmemaj religianoj kompreneble la poemo estas verko severe malaprobinda, peka kontraŭ dio kaj la homa animo. Homoj, kiuj obstine rifuzas rigardi rekte la ombrajn flankojn de la vivo, protestas, ke ĝi estas malsana verko de fie nenormala menso. Ke ili malpravas, pri tio Thomson mem donas al ni la ŝlosilon: "Ke ĉi tiu verko estas vera rilate la aŭtoron, ke ĝi estas malfalse, mi ne dubas, ĉar la kompatindulo tre kapablis esti malgaja. Sed ĉu ĝi estas vera rilate la mondon kaj la ĝeneralan vivon? Mi opinias, ke ĝi estas vera, sed ne la tuta vero. Ekzistas vero de vintro kaj nigra nokto, ekzistas vero de somero kaj hela tagmezo; sur unu flanko de la granda medalo estas stampitaj la gloro kaj triumfo de la vivo, sur la dua flanko estas stampitaj la gloro kaj triumfo de la morto; sed kiu estas la fronto kaj kiu la malfronto, neniu el ni certe scias."

   Preskaŭ ĉiu normala homo konas en sia memo ambaŭ flankojn de la medalo. Humoroj melankoliaj kaj gajaj, pesimisma kaj optimisma, alternas en ĉiu animo, ofte de tago al tago, kaj certe ne estas mirinde, se ni instinkte klopodas forgesi la ombrajn momentojn kaj turnas nin al la lumo, rigardante ĝin la vera aŭ "reala" flanko. Sed malagnosko pri fenomeno ne detruas ĝin; la melankolio ekzistas -- ne povas malekzisti, se ni konstatas, ke nenio povas ekzisti sen sia komplemento -- kaj neniu serioza pensanto atingos komprenon pri la mondo, pri la vivo, pri si, se li forrifuzas tutan gamon de la homaj spertoj.

   La ĉefa valoro de "La Urbo de Terura Nokto", sekve, troviĝas en ĝia seninterrompa melankolio. Melankolio estas ofta fenomeno ĉe verkistoj. Pri tio skribis Thomson: "La nokta flanko de la naturo fariĝas literatura temo pli ofte ol la taga flanko, simple ĉar la literaturo kutime estas azilo por homoj malĝojaj; mi parolas pri malfalsa, pensoza, serioza literaturo, pri literaturo kiel celo en kaj por si, ne nur kiel armilo per kiu oni batalas, varo, kiun oni vendas, aŭ lukso, kiun oni ĝuas. Homoj ĝojaj malofte verkas por verki; la vivado plene okupas ilin." Sed ĝenerale la verkistoj verkas reage kontraŭ sia spleno; la melankolio estas subtonaj motivo kaj impulso en iliaj verkoj, kiun ili penas venki. Thomson estas escepto; li sin donis al la melankolio, kaj ĝi obsede regis lin. Kompreneble, li sciis ankaŭ ridi. Li havis humorojn "normale" gajajn, kaj eĉ kelkaj el liaj versaĵoj estas senpere gajanimaj. Sed erare, laŭ mi, oni interesiĝas pri tiuj momentoj, ĉar tiu lia flanko neniom koncernas lian "La Urbo de Terura Nokto" -- la sola poemo lia, kiu estas eterne valida. Nia ĉefa koncerno estas, finfine, ne la poeto sed lia poemo.

   Rilate la kontraŭreligian aspekton de lia filozofio kaj lia verko, estas evidente, ke eĉ por rigore dogmemaj religianoj li devus roli tiun advocatus diaboli, al kiu en romkatolikaj rondoj, ekzemple, estas permesate prezenti la kontraŭan argumenton. Oni almenaŭ kunu kaj, se eble, omprenu la vidpunkton de tiuj seriozuloj, kies konkludojn oni ne povas akcepti. Sed verŝajne estas senŝance pledi pri tolero ĉe ortodoksuloj de iu ajn speco. Ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj. Al homoj, kiuj studas religiojn kaj filozofiojn, ne por trovi, kiu el ili estas vera, sed por trovi, kiom en ili estas vera, la poemo de Thomson estas netakseble valora. Tro multaj personoj tro timas eĉ agnoski, ke la ateismo ekzistas, kaj ili ne volas rekoni, ke ateismo kaj agnostikismo ne nur ekzistas sed estas, ankaŭ kaj eble precipe en rondoj plej inteligentaj kaj kleraj, tre disvastigitaj. Oni ne povas aprobi sintenon, kiu, atinginte konkludojn, ne agnoskas duonon de la haveblaj faktoj, kaj rifuzas vidi realan fenomenon.

* * *

   Thomson estas poeto, kiu apartenas pli al posta ol al sia propra epoko. Estas popola kliŝo, ke la poetoj "famiĝas nur post sia morto". Tiu kliŝo trosimpligas la aferon, ĉar kompreneble preskaŭ ĉiuj gravaj poetoj estis dece ŝatataj dum sia vivo; sed fakte la ĉefpoeto estas ankaŭ kvazaŭ aŭguro (1). Li perceptas en sia medio naskiĝantajn tendencojn kaj ekŝanĝiĝojn, kiuj sentigos sin al la ĝenerala konscio nur en iom poste sekvonta generacio. Tiel frue kaj preskaŭ anticipe rimarkinte la direkton de la irota vojo, li ne estas plene komprenata de siaj malpli perceptemaj samtempuloj. Poeto, al kiu mankas tiu aŭgura kvalito, kaj kiu pli senpere parolis por sia generacio, tre ofte perdas iom el sia reputacio post sia morto kaj eĉ, en ekstremaj kazoj, fariĝas forgesita. La voĉo de Thomson ŝajnis al liaj samtempuloj voĉo freneza kaj malsana; sed al vastaj tavoloj de la nunjarcenta popolo ĝi vekas reeĥojn en la animo. Ĉu iu ajn hodiaŭa poeto pli trafe reliefigis la malesperon de nia jarcento, ol Thomson per jan strofoj?:

Ĉu eble niajn disajn solfigurojn
    Povus kunligi ia cel' komuna? --
Mi vidis unuopajn silentulojn
    Sin sekvi en spaliro serpentuma
Tra l' kort' arkada de la katedralo
Kaj malaperi en la luna palo.

Sekvi la lastvenintajn mi do volis;
    Sub la portik' figura staris garde,
Kiu al ĉiu eniront' parolis,
    Dum sub kapuĉ' okuloj brulis arde:
De kie en la mondo luma, viva,
Vi venas al ĉi urbo Noktmasiva? --

Mi pledis en senato antaŭ lordoj
Pri simpla justo por sennombraj hordoj
Malsate sklavaj sen homrajt' normala:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Vagadis mi tra multa sceno splena
De opiaĵoj, kun anim' serena
Kaj intelekto mirindege klara:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Mi igis centojn ridi pro plezuro
Per la senbrida viglo de l' humuro
Kaj klaŭna imitivo senrivala:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Preĝis kaj fastis mi en ĉel' izola,
Kaj sekvis ama, ĝoja kaj adora
Deliro de ekstazo senkompara:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Regadis mi sur reĝa tron' elita
Nacion, kiu floris per spirita,
Riĉa, potenca kresko jar-post-jara:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Al fid-ardantoj mi predikis rave
Ŝafidon, kiu mortis animsave,
Kiu per sang' pekaron lavis pala:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Mi venendrinkis en kaverno aĉa,
Ĉe strasvirinoj, virtumult' apaĉa,
Rida, kverela, sakra kaj batala:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Senmake bele bildis mi en pentro
Edenon kaj gepatrojn de l' homgento;
Al ĉies vid' ekstazis lum' opala:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Ĉefverkis mi laŭ pacienca plano,
Pravigi farojn de la Dia mano,
Pruvi, ke velkas ĉio bonomala:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Batalis mi, kun bando samcelana,
Por liberigi de potenc' tirana
La fratojn, malgraŭ malaprob' fratara:
Mi elreviĝas en ĉi nokt' reala.

Tiel, ĉar petis la provos' insiste,
    Ĉiu redonis signalvorton sian,
Poste internen iris: miavice
    Eniris ankaŭ mi, doninte mian,
Sed apudrestis ĝis paroloj ĉesis,
kaj la pordegon oni fermsukcesis.

   Ni devas konstati, ke al nia hodiaŭa mondo la strofoj de Thomson aplikiĝas kun frapanta efekto. Bedaŭri tion ni rajtas kaj eble devas, sed konfesi ilian fundamentan realecon ni ankaŭ devas. Se ni forturnas nin naŭzite de liaj vortoj, ni forturnas nin naŭzite de nia epoko; sed tion fari ne rajtas iu ajn, kiu pretendas sinteni serioze al sia ekzisto. Ni rigardu la veron rekte en la vizaĝon; se ĝi naŭzas nin, ni serĉu rimedojn por kuraci ĝin. Eĉ Thomson, kies naturo ne permesis al li fidi kaj esperi, ĉiam starigis sin kun tiuj, kiuj volis reformi kaj plibonigi la socion. Li ne kredis, ke plibonigo estas ebla; sed li malgraŭ tio sentis devon labori kun tiuj, kiuj kredis ilin eblaj, prefere ol lasi fali la manojn kaj nenion fari. Tia sinteno ne estas negative, ĝi ankaŭ ne estas malŝatinda. Homo, kiu malfidas sed tamen laboras, estas senfine pli valora kaj aprobinda ol homo, kiu fidas kaj nur atendas. Li estas eble, paradokse, la plej estiminda speco de idealisto. Se nur nia movado enhavus pli el la unua speco kaj malpli el la dua!

   Dirinte tion, necesas, fine ĵeti rapidan rigardon sur la poemon mem. Ĉu ĝi sukcesas kiel artverko? La poemo, laŭ modernaj kriterioj, estas longa: ĝi enhavas 193 strofojn, sume 1123 versojn. Tamen ĝi havas maloftan integron. Ĝi estas verkita laŭ interesa kaj tre taŭga skemo: la rakonta fadeno, verkita per diversaj kaj laŭ la enhavo elektitaj strofoformoj, alterniĝas kun medita, priskriba kaj filozofia fadeno, kiu esprimiĝas per majesta kaj senŝanĝa strofo, de kiu mi jen citas ekzemplon el la komenco de la poemo:

La urbo estas nokta; eble morta,
    Sed nokta nepre, ĉar la spir' parfuma
De la maten' ne povas veni forta
    Post frida grizo de aŭror' rosuma;
Kompat-malŝate lun' kaj steloj brilas;
Neniam suno tiun urbon iras,
Ĉar ĝi solviĝas en la hel' tagluma.

   La poemo progrese atingas kvar apogeojn, kies superba belo kaj majesta tono certigas, ke ĉiam unu el ili estas elektita por enmeto en la antologiojn. Ili estas: (1) la komenca priskribo pri la urbo, el kiu mi ĵus citis; (2) potenca lirika intermeto; (3) la kerna parto, en kiu li pritraktas kaj apologias la ateismon jene:

Ĉiuj atendis flegme ĝis l' evento
    Sen sono kaj sen movo, kvazaŭ same
Damnaj kaj egocentraj dum atendo.
    Poste aŭdiĝis voĉ' solendeklame,
Kaj trafis nin el la pupitr' obskura
Okuloparo senkompare brula:

Netolerebla okulpar' konstanta,
    Brula sub vastaj kaj fortikaj brovoj;
Malantaŭ ili estis kapo granda;
    Kiel abioj klinas sin pro blovoj,
Sin klinis nia aro ombrovestas
Pro tiu voĉo bas-sonore trista:

"Melankoliaj fratoj, ve, ve, ve!
En ondoj baraktante sen arke'!
    En Nokt' malsankta: spektra vagularo!
Sensunajn jarojn jam el mia koro
Pro vi la sango fluis kvazaŭ ploro:
    Ho ve, ve, ve, sen ĝojo kaj sen klaro!

Via mizero mian koron premas!
Doloras al mi via sort'; mi tremas,
    Pereas, ĉar pereas vi sen beno.
Konsolon serĉis mi profunde, alte,
Tra l' tuta vasta univers' senhalte,
    Por via furioza malsereno.

Kaj nun finfine veron mi raportas;
Atestas ĉio, kio vivas, mortas;
    Por vi, por ĉiuj, jen novaĵ' ĝojiga:
Neniu Di' ekzistas; nin ne kreas
Nek turmentadas Di-demon'; ni veas,
    Sed ne pro gal' de Iu malamika...

Nenion post ĉi eta viv' ni spertas;
Trankvilo sankta de la tombo certas;
    Vi dormos kaj ne estos rekonscia;
Krom putra karno ni nenio estas:
La eroj dissolviĝas, kaj rekreskas
    Je ter', aero, plantoj, hom' alia...

Ho, fratoj tristaj! via vivo kurtas;
Post kelkaj jaroj liberiĝ' rezultas:
    Ĉu ne elteni dum ĉi viv' spir-torda?
Sed se ne indas ĝin plenumi role,
Se vi deziras, finu ĝin laŭvole
    Sen plua timo pri vekiĝ' postmorta."

L' orgena vibro de la voĉ' resonis
    Tra l' volbaj navoj ĝis silento treme;
La ton' sopira, kiu ĝojproponis,
    Teneris kaj malgajis rekvieme:
La aro ombro restis senparole,
Meditis tiun "finu ĝin laŭvole".

   Kaj, la kvara, lasta kaj eble plej belega apogeo de la poemo estas la fina parto, en kiu Thomson interpretas vorte la mondkonatan gravuraĵon "Melencolia" de Dürer.

   La aludita lirika intermeto estas nerespondebla pruvo, tiel pri la lirika talento de Thomson, kiel pri tio, ke ankaŭ melankolio povas esti fonto de lirikismo. Mi esperas, ke ĝi obseda, terura, korŝira belo sentigos sin ankaŭ per mia traduko. En ĉi tiu parto la poeto aludas la tragikan eventon de sia vivo: la morto de sia amatino, post kiu kaj verŝajne pro kiu li por ĉiam profundiĝis en la melankolion:

... Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: kuris transe
Sur ĉielnigro meteoroj lance;
Je flamabismo la zenit' truiĝis,
Pro fulmoj la fiksita ter' skuiĝis:
Je fajraj ondoj baŭmis tuta grundo,
Kaj nur min ne englutis flaminundo:
    Sed marŝis mi severe,
    Sen tim' ĉar senespere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: jen aeris,
Sovaĝan marobordon mi preteris;
Leviĝis ambaŭflanke klifo granda,
Tondris profunda tajd' sur vasto stranda,
Ŝaŭmblanko bolis, gutoj disbloviĝis;
Nuboj, stelar' kaj luno ektroviĝis:
    Kaj marŝis mi sever,
    Sen tim' ĉar senespere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: sun' aŭroris
Maldekstre, kaj fendegon supersoris,
Kaj tie haltis, nigris post forbrulo:
Restis orbito sanga sen okulo;
La lumo tuj sudokcidenten falis
Kaj dekstre super klifoj rigidstaris:
    Sed marŝis mi severe,
    Sen tim' ĉar senespere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis:
Dum tra l' dezert' mi venis: formo lante
De l' dekstro venis, ruĝe lumportante;
virino, kiu ruĝan lampon portis,
Nudkape, nudpiede laŭmarbordis;
Kiel gracie paŝis ĉi izola!
Ho kia belo en vizaĝ' angora!
    Mi svenis; ekespere
    Tim' luktis nasksufere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: jen mi du:
Du memoj, kiuj ne kuniĝos plu;
Senpove unu vidis kun kompreno
Sin kaj l' alian, kiun sternis sveno;
Kaj ŝi venadis sen devio stumbla
Inter ĉi luno, sun' kaj maro grumbla:
    Dum venis ŝi prospere,
    Frenezis mi timpere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: eĉ infero
Mildas kompare kun ĉi damna sfero;
Sur ŝia brusto, nigra signo kriis,
La blankan robon nigra bend' trastriis:
La lampo estis ŝia brula kor',
Kies sangeroj lante gutis for:
    Ne estis plu mistere;
    Tim' ĉesis ekkolere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: marproksime
Min tie svenan ŝi apudis kline;
Lampgutoj falis al la frunt' malvarma:
Ŝi viŝis ilin per la haroj, larma;
Ŝi flustris flustron aman kaj kompatan;
Ŝi malatentis tajdon alpelatan:
    Mi time kaj kolere
    Proksimis mallibere.

Dum tra l' dezert' mi venis, tiel estis;
Dum tra l' dezert' mi venis: kiam fluis
Ĝis tiu loko, kie ŝi genuis,
Ŝi brakis mortan min, kaj ambaŭ pasis
Forflose, kaj ĉi aĉan min postlasis;
Tiun korbrulon maro ne ĉesigos,
Ne lavos frunton, paron ne malligos:
    Amantojn mornmizere,
    Sentime, senespere;
    Mi kion faras tere?

   Se la angla literaturo enhavas poemon kompareblan, mi ne konas ĝin. Thomson estas ia Dante de Britujo, sed Dante sen Paradizo kaj sen Purgatorio. Ne mirinde, ke li prefiksis al sia poemo la Dantean verson:

Tra mi vi venas urbon de turmento.


Piednotoj

(1) Bv. atenti, ke mi diras "aŭguro" kaj NE aŭguristo. La diferenco estas grava en la kunteksto.