Enkomputiligis Don HARLOW
Amoro kaj ĝentila kor' identas, kiel saĝulo en la verk' atestas; unu el la alia sin prezentas, kiel en raciul' racio nestas. Kreas naturo, se ĝi amon sentas, Amoron reĝo: kor' la hejmo estas, kie -- la daŭr' jen longas jen momentas -- dormante en ripoza pac' li restas. En la virino saĝa bel' ekzistas plaĉanta al okuloj, kaj en koro al plaĉa aĵo ĝermas la deziro, kies daŭrad', se longe ĝi rezistas, ekvekas la spiriton de Amoro. Simile al virino plaĉas viro. |