Enkomputiligis Don HARLOW
Aŭdu la sonon de la ĝemoj veaj, ĝentilaj koroj, petas ĝin l' animo: ili malgaje iras for de l' sino, alie mortus mi pro l' premoj reaj kaj la okuloj estus spontaneaj pli ofte eĉ ol mia vol-inklino -- ho ve al mi! -- ploradi pri l' Virino por la elverŝo de l' doloraj treaj. Aŭdu, ke ili vokas kun insisto al ĝentilin' irinta en la ĝojojn de l' regno, kiu estas je ŝi inda; malŝatas jenan vivon kelkajn fojojn koro de homo en dolor-ekzisto, kiu de la beato restis blinda. |