Enkomputiligis Don HARLOW

Drameto sur la monto

de Julio BAGHY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 47-50


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Aŭtuna nebulo vualas la profundon de la valo. Nur la turpinto de la vilaĝa preĝejo reliefiĝas el la laktblanka tavolo. La orumita ventokoko turnas sin tien reen en la rustoruĝaj radioj de la posttagmeza suno.

Lia azena Moŝto Marko longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon pri alveno de la velkiĝo. Jen la kampo flaviĝas, la collongaj herbetoj sekiĝas. Nur la kardoj pompas sukplene. Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion. Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon. Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis. Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno. Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco. Kion fari? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko de la preĝejturo. Ĝi turnas sin tien kaj reen, igas konjekti baldaŭan forflugon aŭ ĝojplenan kikerikadon, sed la samloka turniĝado neniam ĉesas kaj la ĝojkrio ĉiam forestas.

Marko indigne ekskuas sian grandan kapon kaj ekiras rezigne por paŝti sin. Li zorge flaras ĉie. Vere, satiĝi estas neeble ĉi tie. Eĉ la provo por manĝeti tiun sensukan sekiĝantajn herbojn ne estas inda. Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon. Jen aflikte! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego por froti sian jukantan nazon al ĝi kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon.

Kardo, iom izolita ĉe la najbara ŝtono, kompate alparolas Markon.

-- He, azena Moŝto, vi ŝajnas vagadi malgaje; kio do estas al vi?

-- Kiii-ooo? Mi multe laboris kaj nun mi malsatas. Kiii-ooo? Mia estro promesante riĉan regalon sendis min ĉi tien. Skandalo. Kiii-aaa paŝtejo! Ĉu eble satiĝi ĉi tie? Jen enigmo! Eĉ tiom da manĝinda herbo, kiom sufiĉus ŝtopi dentkaveton, ne plu estas!

La kardo komprene jesadis dank' al la helpo de la monta venteto.

-- Jes, vere! La homoj estas terure egoistaj. Antaŭ kelkaj subiroj kaj leviĝoj de nia Reĝa Moŝto, la Suno, centoj da lekantoj kaj miloj da kampanuletoj ankoraŭ dance kliniĝadis laŭ la milda flustro de la petola zefiro, sed aro da vilaĝaj infanoj venis, kolektis ilin ĉiujn ne pensante pri vi. Nun tiuj floretoj povus ĝojigi vin. Vere, la homoj ŝajnas tre egoistaj.

Marko konsente kapjesis al la kompatema kardo.

-- La homoj! Kii-aaa mondo?! Ili fanfaronas pri sia saĝeco, nomas min malsaĝa, sed ili mem... Ni ne parolu pri tio! Vipi, vundi ili bone povas, sed... Kiii-aaa mondo!

-- Ho, ankaŭ mi suferas pro la homoj!

-- Vi, kardeto? Jen interese! Kiel la homoj povas igi vin suferi?

-- Vidu vi mem, kiel forlasitaj restas ni, kardoj, ĉi tie. Ili kolektas kaj kunportas niajn koleginojn, la lekantojn, kampanulojn, ranunkolojn, sovaĝajn rozojn, sed ilia rigardo eĉ ne haltas ĉe ni. Tuj ili flankenpaŝas, kvazaŭ ni estus timigiloj.

Marko kavalire proksimiĝas al la orfa plendanto.

-- Por mi vi ne estas timigilo... Eĉ volonte mi kisos vin.

-- Ĉu ne? Azena moŝto, ni kardoj tamen havas belecon, konvenan al nia raso. Ĉu ne?

Marko haltas por kvazaŭ konsideri la apartan belecon. La kardo propone skuas sin en la venteto kaj babilas plu.

-- Foje, kiam nia reĝa moŝto, la Suno, sendis pli varmajn radiojn al ni, knabeto venis ĉi tien. Mi demandis lin, kial li kolektas nur sovaĝajn rozojn kaj lekantojn, kial li malestimas min, ĉar ŝajnas al mi, ke mia beleco egalas tiun de la lekanto, kreskanta apud mi. Eĉ la nomo "lekanto" ne tre kokete sonas. La impertinenta knabeto respondis: "Nenian belecon vi havas. Vi nur vundetas."

-- Kiii-aaa mondo! -- kaj Marko faras du paŝojn al la kardo.

-- La knabeto incitis min eĉ plu dirante, ke la lekantoj estas pli elokventaj. Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino, ke ŝia amiko tre amas ŝin kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas, eĉ bonodoretas.

La venteto ĉesas por momento kaj la kardo staras senmove, kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto. Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo kaj komencas filozofadi.

-- Hja! La lekantoj mensogas kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn.

-- Ĉu vere?

-- Jes, jes! La sovaĝaj rozoj hipokritas. La veluraj petaloj alloge pompas, la foliriĉaj branĉetoj larĝe etendiĝas, sed... sed kaŝiĝas ĉe la trunketoj dornoj multe pli akraj ol viaj pikpintaj folioj. Verŝajne vi estas tro sincera pri via memo por akiri la homan simpation. Por la homoj -- kaj Marko signifplene ĵetis sian kapon al la nebulvualita vilaĝo -- pli valoras brila ŝajno, maskanta akran pintecon ol nuda sincereco, malkaŝe montranta etan pikemon.

La kardo denove vokas la helpon de la venteto por esprimi sian admiron per profunda riverenco al Marko.

-- Azena moŝto, tamen vi ne parolas azene. Sed kion mi faru por almiliti simpation? Se almenaŭ mi povus iom mensogeti! Eble tiam... Ho, dolore estas ne havi ian econ por plaĉi al iu, por ĝojigi iun! Jen, diru, azena moŝto, kial eĉ la gencianoj, kiuj vere ne havas tian rimarkinda belecon, povas altiri la atenton de la homoj, kiuj kolektas ilin eĉ kun la radikoj? Ho, kiel mi envias ilin!

-- Aĥ, ne parolu pri gencianoj. Vere mi abomenas ilin. Tamen estas pli bone kreski kiel kardo neestimata ol genciano ŝatata. Kredu al mi! La gencianoj ebriigas kaj faras la homojn kruelaj. La cikatroj sur mia korpo povas pruvi tion.

La kardo restas senmova por montri sian atendon pri la klarigo.

-- Jes, jes! La homoj faras brandon el la radikoj de la gencianoj. Brandon, pro kiu la homoj perdas saĝecon. Ankaŭ mia estro estas ŝatanto de tiu trinkaĵo kaj ĉiumatene, trinkinte kelkajn glasetojn da ĝi, li prenas bastonon kaj "Hej, Marko, ci obstina azeno, do antaŭen!" kaj li provas la solidecon de sia bastono sur mia dorso kaj se mi ne tuj obeas, kvazaŭ mi estis ricevinta de li sukerkubeton, li draŝas min kiel la spikojn en la grenejo.

La kardo indigne skuiĝas.

-- Kion vi diras? Li batas vin, ĉu vere? Malfeliĉa azena moŝto, tamen vi estas pli malfeliĉa ol mi, kiu plendas, ĉar la homoj preterpasas ne tuŝante min. Jen, vere mi kompatas vin, eĉ pli, mi dezirus plaĉi al vi kaj ne miru, ke mi amas vin, ĉar vi sola amike proksimiĝas al mi. Mi estas nur kardo, sed kredu, se mi estus malpli pinte pikanta mi volonte proponus min al vi por kvietigi vian malsaton.

Marko bonkore karesadas per sia rigardo la vigle skuiĝantan kardon.

-- Eĉ kun via pinteco vi ŝajnas esti bona!

-- Ĉu vere vi ne timas min? Ĉu vere mi ne ŝajnas esti por vi tiel abomeninda kiel la gencianoj? Nu, tiam akceptu min! Faru kun mi tion, kion vi volas!

... kaj lia malsata azena moŝto Marko kiel delikatan frandaĵon bonvolas gustumi kaj formanĝi la pinte pikantan kardon, kiu, fine havante la ĝojon plaĉi al iu, ne sentas la doloron de la sinofero.