Enkomputiligis Don HARLOW

Dueto de Micaela kaj Don José

elfrancigis T. PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 56-59


El la opero Carmen de Georgo Bizet, jen fama peco el la unua akto: la dueto de Micaela kaj don José [La nomojn legu: Karmen, Mikaela, Ĥose].

José Aĥ! Micaela!
Micaela Estas mi!
José Kia ĝojo!
Micaela Min via panjo al vi sendas.
José Aĥ, vin sendas la panjo?
Mia panjo amata!
Micaela Kiel kurier' mi venas akurata:
Jen letero!
José Aj, letero?
Micaela Kaj iom da arĝent',
Ĉar ne sufiĉas la soldata rent'.
Kaj plu...
José Kaj plu?
Micaela Kaj plu, aĥ mi hezitas...
Kaj plu, kaj plu...
Aĥ mia lango al mi spitas...
Jen portas mi, kion akceptos fil'
pli ĝoje, ol dukatojn mil.
José Parolu, kara! Kia estas la sendaĵ'?
Micaela Do jam aŭdu min.
Jen, kion portas mi por filo de l' patrin':
Iris ni el preĝej'
kaj ŝi min ekkaresis
kaj diris ŝi kun maltrankvil':
"Rapide, ho infan',
iru nun en Sevilon.
Vin helpu kara Di'
elserĉi mian filon.
Li vivas en la urb',
li, José, mia fil'.
Li vivas en la urb',
li, José, mia fil'.
Dur al José, ke lin tenos
ĉiam la patrin' en la kor',
kun la esper', ke li revenos,
ke baldaŭ ĉesos ŝia plor'."
Diris ŝi, kaj per lipo-tuŝo
sendis min, ke mi iru jam.
Jen, mia lip' sur via buŝo
estas kis' de l' patrina am'.
José Dolĉa kis' de la panjo?
Micaela Ŝia kis' por vi mem.
José Dolĉa kis' de la panjo!
Micaela Ŝia kis' por vi mem.
Mi kiel prenis ĝin,
Ĝin de mi prenu jen!
José Aĥ, mia patroland'
el tempo de la knab-aĝo
kun voĉo de la patrin'
aperas en mia kor'.
Aĥ, dolĉa patrina kant'.
Ĝi sonas en memor'
kaj ravas min.
Aĥ, mia patroland'!
Kaj pulsas en mi sang'
de ĝojo kaj kuraĝo,
se voĉo de l' patrin'
resonas en memor'
el lando de l' knab-aĝo.
Micaela Aĥ, ha patroland'
el tempo de la knab' aĝo
kun voĉo de la patrin'
aperas en la kor'.
Kaj pulsas lia sang'
de ĝojo kaj kuraĝo,
se voĉo de l' patrin'
resonas en memor'
el lando de l' knab-aĝo.
José Insido de demono
nun eble min tentis,
Ree avertis min
la patrina vort'.
Kaj tiu kis', kiun ŝi sendis,
tiu kis', kiun ŝi sendis,
ĝi eble savis min
ĵus el danĝera sort'.
Micaela Ĉu demon'? Ĉu danĝer'?
Pri io pensas vi?
Diru ja! Diru ja!
José Ne! Ne! Lasu demandon pezan kaj zorgan.
Sed kiam foriros vi mem?
Micaela Mi? Jam vespere.
Kaj estos ĉe l' panjo mi morgaŭ.
José Ĉe mia panjo? Aĥ jes! Diru al ŝi:
Mi amas ŝin el plena koro
kaj benas ŝin per Dia nom';
kaj vundinte ŝin per dolor,
petas ŝin pri pardon'.
Kaj nun per mia lipo-tuŝo
ĉion ĉi mi esprimos jam:
Jen mia lip' sur via buŝo
estas kis' de la fila am'.
Micaela Pri via varma kis',
la sendaĵ' por patrin',
ĵure promesas mi,
ke mi transdonos ĝin.
José Aĥ, mia patroland'
el tempo de la knab' aĝo
kun voĉo de la patrin'
aperas en la memor'.
Aĥ dolĉa patrina kant'!
Ĝi sonas en la kor'
kaj ravas min.
Aĥ mia patroland'!
Kaj pulsas en mi sang'
de ĝojo kaj kuraĝo,
se voĉo de l' patrin'
resonas en la kor'
el tempo de l' knab-aĝo.
La bela tempo de l' knab-aĝo!
Kaj tial ree pulsas mia sang'
de nova ĝojo kaj kuraĝo
en la memor' pri mia patroland'
el tempo de l' knab-aĝo
kun la patrina kant'.
Kaj pulsas sang'
de la kuraĝo.
Aĥ, mia rava patroland'!
Micaela Aĥ lia patroland'
el tempo de la knab-aĝo
kun voĉo de la patrin'
aperas en la kor'.
Kaj pulsas lia sang'
de ĝojo kaj kuraĝo,
se voĉo de l' patrin'
resonas en memor'
el tempo de l' knab-aĝo.
La bela tempo de l' knab-aĝo!
Kaj tial ree pulsas lia sang'
de nova ĝojo kaj de kuraĝo
en la memor' pri lia patroland',
pri lia patroland'
el tempo de l' knab-aĝo.
Kaj pulsas sang'
de la kuraĝo.
Aĥ, lia rava patroland'!