Enkomputiligis Don HARLOW

La fazeoloj

el la franca adaptis R. BERNARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 54-55


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

El la opereto "La Florita Vojo", R. Bernard adaptis por ni, esperantistoj, jenan kanzonon, kies originalajn parolojn verkis R. Vincy kaj muzikon Francis Lopez.

I

L' inspiro por poeto vera
Troviĝas ĉie en Natur':
Por Kaloĉsay, en ĉio tera;
Por Baghy, en la homo nur...
Por Peneter: amora sporto;
Por William Auld: vivkarusel';
Por John Francis: la kosma sorto,
Kaj Raymond Schwartz: la vinbotel'.
Konvenas pri afer' amata
Ĝin kanti eĉ ĝis hiperbol'...
Do en poemo delikata
Mi kantos nun pri l' fazeol'!

II

Dum nokt' ankoraŭ tagon limas,
Ĉe l' frua kanto de l' kukol',
Matene kio pli sublimas
Ol la semad' de fazeol'?
Kaj iam sub la venta zumo,
Kvazaŭ diablo el skatol',
Al nia suno, al la lumo,
Stariĝas nun la fazeol'!
Printempe brilas floro roza...
Somere jen papav-korol'...
Sed jen spektaklo grandioza,
Ĉu ne? floriĝ' de fazeol'!

III

Kaj poste dum la sun' potencas,
Genue, kun klinita kol',
Kampuloj kvazaŭ riverencas
Por rikoltad' de l' fazeol'.
Sed ĉi kurbiĝoj hipokritaj
Kondamnis ĝin al kaserol'...
Kun timian', laŭ leĝoj ritaj,
Jam bolu nun la fazeol',
Por ke ĉe sia lasta horo
Ĝi flanku al ŝafid-skapol'...
Kaj ĉiam ploras mia koro
Pro tiu fin' de l' fazeol'!