Enkomputiligis Don HARLOW
Ho pilgrimuloj, kiuj alsopiras eble pro fora aĵo en l' animo, ĉu venas vi el tia malproksimo, kiel al mi aspekto via diras, ke vi ne ploras, kiam vi trairas la doloregan urbon en pilgrimo, same al tiuj, kiuj pri l' deprimo ŝajnas ne scii, kiu ĝin korŝiras? Se halte volus vi atenton doni, mi certas, -- la sopira kor' asertis -- ke poste vi ne povus kaŝi ploron. Sian beato-donan l' urbo perdis: kion pri ŝi rakonti povas oni, tio al larmoj skuas ĉies koron. |