Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉevalon striglis li kolere Kaj grumblis li kun gala moko: "Min la diablo portis, vere, Al tiu ĉi damnita loko! Kiel en turka batalado, Ni tiel aĉe stati devas. Ĉiam nur supo en la plado, Pri vino -- ni jam eĉ ne revas. Malbona mastro kaj malbona Mastrino per rigardoj pikas, Nek bona vort', nek skurĝ' admona Virinon tie ĉi saĝigas. Hej, urbo Kiev! Kia lando! En ĉiu domo bonaj vinoj, Per si en buŝon falis frando, kaj kiaj tie la virinoj! Vi sub okula sorĉ', je Dio, Por ili ne domaĝus morti. Malbona estas, hm, nur tio..." -- Nu, kio? Volu do raporti! -- Li fiere tordis la lipharojn: "Do, vi ne estas ja stupviro, Sed, fraĉjo, mi -- mi spertis farojn, Pro kiuj vin frapegos miro. Orelu nun. La garnizona Restado estis ĉe la Denpro. Mastrinis min vidvino bona (La edzon murdis ia febro). Jam baldaŭ bone ni rilatis; Dorlotis min Marusja bela. Se mi kelkfoje ŝin trabatis, Toleris ŝi sen vort' ribela. Kiam mi estis tre ebria, Ŝi enlitigis min kaj flegis. Mi palpebrumis: "Perlo mia". Neniam ŝi kverele blekis. Ni tiel vivis en agrablo Kaj vivus longe, sed konfuzis Min io, eble la diablo, Kaj mi subite ekĵaluzis. Kial la baptanin' sin ŝtelas El lito en la nokt' malfrua? Ŝi, juna sango, kien celas? Ĉu al petolo rendevua? Mi pensis, kaj observis vigle, Kaj iunokte ne ekdormis. Ekstere nokto kuŝis nigre, Kaj ĉirkaŭ l' domo vento ŝtormis. Mi vidis: ŝi moviĝas lite, Trapalpe mian dormon provas, El lit' al forno pasas glite, El arda karbo fajron blovas, Kaj ekbruligas kandeleton, Angulon iras piedpinte, Poste, de tie boteleton Kaj balailon elpreninte, Nudigas sin la dolĉa pupo, Ektrinkas, de l' botelo klukas Tri glutoj -- kaj tra l' kamentubo Sur balailo ŝi forflugas. Do, sorĉistin' vi estas, kara? Mi pensis, kaj de l' lit' min puŝis. Ni vidu! Jen -- la sorĉofara Botel' en la angulo kuŝis. Mi flaris ĝin -- fi, ĝi fetoris. Mi verŝis el ĝi al la planko. Miraklo! Hip hop! Forkamforis (1) La forna fork' kaj forna stango. Sur benko, tie kato sidis, Mi ĝin aspergis per la sorĉo. Ĝi ternis. Huŝ! Ĝi postrapidis la forkon tuj tra l' forna gorĝo. Mi nun aspergis per la feĉo Ĉi tien, tien, dise, blinde. Jen: poto, tablo, benko, seĝo Tuj malaperis forfluginte. Diablon! Kuraĝul' ne cedas! Husar', gustumu ĉi mielon! Mi glutis ĉiom. Ĉu vi kredas, Ĉu ne -- mi flugis en ĉielon. Mi flugas, kien -- mem ne scias, Mi tranĉe sagas tra l' aero, Al stel' renkonta "dekstren!" krias, Pum! fine falas al la tero. Jen monto. Ĉirkaŭ kaseroloj Amaso ludas, ege kriĉas Inter voluptaj fipetoloj. Kun rano dance jud' pariĝas. Mi kraĉas, preta por ekklaĉo... Alflirtas jen Marusja krie: 'He! Hejmen! Oni vin, bubaĉo, Formanĝos tuj! For de ĉi tie!' 'Ĉu min timigi? Hejmen? Bone! Sed kiavoje?' 'Jen, eksidu Sur forna stango! Rajdu do, ne Gapadu, malbenit', rapidu!' 'Husar' sur forna stang'? Absurdo! Ĉu tiel do vi min estimas? Vi freneziĝis, mia turto! La senhaŭtigon vi ne timas? Ĉevalon!' 'Jen ĝi, idioto!' Kaj vere ja, ĉevalo bela Aperis nun en fajra troto: Ĉeval' danckrura kaj silkfela. Mi do tuj husarmaniere, Hip hop, sur ĝian dorson saltis. Brid' mankis. Manku! Traaere Ni flugis kaj -- ĉe l' forno haltis. En sama stat' mi ĉion vidis Forestis la ĉeval; rajdpoze, Firmtene mi mem kruce sidis Sur -- benko. Ĉu ne kurioze?" Li fiere tordis la lipharojn: "Nu, vi ne estas ja stupviro, Sed, fraĉjo, mi -- mi spertis farojn, Pro kiuj vin frapegos miro." |
Oni utile komparos jenan tradukon al la traduko de la sama peco aperinta en la Fundamenta Krestomatio, p. 317, el la plumo de Devjatnin.