Enkomputiligis Don HARLOW

Indigno Kontraŭ...?

de John FRANCIS

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 51


Ŝi sidas kun aplombo de nescio
en aŭtobuso. La vizaĝo blankas
pro pudromasko; sed kolor' ne mankas
sur ĝi, ĉar jen skarlata strio

pristridas lipojn, kaj palpebrojn io
bluigas. Ŝin sinjoroj flankas
ridete -- ĉar l' aspekto strangas.
Farunvizaĝ'! Bizara travestio

pri belo! Tutan tagon ŝi servutis
senŝminka, turpe pala en uzino;
al brua hejm' revenis, manĝon glutis;

sin vestis strasaŝike de l' rutino
ekfuĝis kelkajn horojn. Nun ŝi sidas,
dum porkokulaj burĝoj ŝin priridas.