Enkomputiligis Don HARLOW

Inter la koraloj

de B. KOSTINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 62-64


Alvoko de la Pacifika Oceano altiras ĉiujn aventuremulojn en la mondo. Insuloj kun tropika floro, koralaj lagunoj plenaj de fiŝoj, danĝeraj rifoj ofte milojn da mejloj distancaj. Mi estas Eŭropano kaj kiel juna almigranto al Aŭstralio mi ekĝojis trovi laboron sur malgrandaj ŝipoj veturantaj tra sud-pacifikaj maroj.

Mia unua haveno estis Mackay en tropika zono de Kvinslando. Krom tropikaj fruktoj kaj ŝeloj alportataj el la Granda Bariera Rifo, la urbo vivas prospere de la sukerkanaj plantejoj. Returnu do kun mi al mia unua vojaĝo inter la koraloj. Nia celo estis la Granda Bariera Rifo.

Tiu ĉi formigo el koralaj rifoj longiĝas laŭ la nordorienta marbordo de Aŭstralio, laŭ tutaj 1.200 mejloj, de la tropiko Kaprikorno ĝis la Torres'a markolo. Ĝi konsistas el labirinto da koralrifoj, norde ĝis 7, suden ĝis 0 mejlojn distanca de la marbordo. En tuta longo de la Granda Bariera Rifo, dissemitaj estas pli ol 500 insuloj kun koralrifoj. Plej proksime al la marbordo, maron superas la pintoj de la subakviĝinta, 400 mejlojn longa, montaro, konsistigantaj tutan ĉenon da insuloj.

La insulo plej proksima al Mackay estas Brampton. Ni haltis tie. Sub la palmoj kaj florantaj orkideoj, la grupo de la indiĝenaj perlokaptistoj festis la "koroboreon", por celebri la sukcesegan vojaĝon, ĉar ilia boato estis plenigita de konkoj, uzotaj por fabrikado de butonoj. La luno lumigas la dancon kaj la vizaĝoj de la tribanoj rigardas pie la ĉielon. Multaj sidiĝas sur la malplenaj benzinkruĉoj kaj per manbatoj kaj bastonetoj donas perfektan ritmon al la dancistoj. La kanto iras: Mana - Manaa, Mouin - yaa, Ngala - barai! Indiĝenoj vestiĝas per koloraj tukpecoj kaj pentras siajn korpojn laŭ sia folkloro.

La sonĝo malaperas kun la lunkuŝiĝo, kaj nia boato Roylen rapidas al la grupo de la insuloj Whitsunday. Netuŝitaj de civilizo, tiuj insuloj prezentas apartan mondon. Birdoj, kaproj kaj sovaĝaj porkoj, jen la feliĉaj loĝantoj. La arbaro estas riĉa: pinioj, eŭkaliptoj, palmoj ktp...

La tria tago portas nin al vera ĝardeno de la Pacifiko - inter la koraloj de la Granda Bariera Rifo. Dum la malfluso la rifoj supreniĝas kaj oni promenas sur diverskoloraj kaj diversformaj koraloj. En la lagunoj grupoj da fiŝoj de ĉiuj koloroj naĝas senzorge. Kun la subakva okulŝirmilo mi eniris la lagunon. Subakviĝinte, tuj mi trovis tute alian mondon. Fiŝetoj eliras el siaj koralaj hejmoj kaj min rigardas. Iliaj buŝoj kaj okuloj sekvas min naĝantan. Ŝarko aperas kaj la vivo subakva eksilentas. Rapide mi uzas la lancon, maltrafas la ŝarkon, sed la lanco ekbatiĝas en la fragilajn koralojn kaj granda muro da koraloj silente falas, malrapide malaperas en la profundaĵon. La ŝarko malaperis kaj mi eliras el la laguno. La ŝarkaj naĝiloj ronde ĉirkaŭas la lagunon, serĉante alian rabaĵon.

Se mi devas adiaŭi "facilan" fiŝadon en la lagunaj kvietaj akvoj. La fiŝbastono sur la boato estas pli sendanĝera. Ruĝaj, verde kaj blue punktitaj koralaj trutoj, grandaj grasaj Maoria'aj gadoj, marmore strekitaj papiliaj gadoj, arĝentaj bramoj, skombroj, ruĝ-lipaj bramoj, flav-verde strekitaj palpfiŝoj, ruĝaj "imperiestroj" estas nur kelkaj el tiuj bongustaj rifofiŝoj.

La rifo havas ankaŭ siajn noktojn. Ĝi malaperas kun la kreskanta tajdo, por ke ĝi refreŝiĝu. Rifaj loĝantoj deziras vivi. Marparazituloj, tridaknoj, kraboj, marsteloj, kankroj, marvermoj kaj konkoj kaptitaj inter koraloj ree subakviĝas. Koraloj estas rompiĝemaj, aliaj solidaj, aliaj molaj kiel spongoj. La plej belaj korealoj estas 15-20 futojn subakve, sed ĉiam kreskas supren. Oboj de koraloj formas brunan ŝaŭmon surface. Kun ĉiu ovo estas multaj mikroskopaj plantetoj, kiuj donas oksigenon al la ovoj, kaj poste la ovo sidiĝas sur la pinto de koralo kaj formas sian hejmon; la planteto vivanta kun korala animeto ree donas oksigenon al ĝi kaj ricevas natrion de la koralo.

Dum nia trihora reveturo al la insuloj Whitsunday, sekvas nin la fokenoj. Ili saltas, malaperas, ĉirkaŭas la boaton kun sia mirinda rapideco; ili povas lude atingi ĝis po 10 mejloj hore. La Insulo Hayman, la plej norda punkto de nia krozado, legiĝas malproksime. Tie estas moderna hotelo, konstruita laŭ la maniero de la kaliforniaj libertempejoj. Luksa komforto, sportoj, banejo kaj plaĝo distradas la pensojn for de la mondo.

De sunleviĝo ĝis sunkuŝiĝo, tage kaj nokte la stranga vivo daŭras sur la kajoj kaj la rifoj de la Granda Bariera Rifo. La vento kaj la soemra pluvo ŝanĝas la formon kaj la kolorojn de la oceano, sed la rifo ŝajne silentas. Ie elsaltas fiŝo, aliloke la kelonio surprenigas sian kapon aŭ la ekterurita rajo malaperas en la sekreta laguno. La ciklono foriras kaj nova rifo elkreskas en la senfina batalo de la naturo.